NAVIGE
TRA TTT-PAĜOJ 1116
(128 Esperanto julio-aŭgusto 1999 1116(7-8))
BIBLIOTEKO
- La serĉprogramo TROVANTO de Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno (ĉiuj libroj, broŝuroj kaj manuskriptoj venintaj al IEM post junio 1996) enhavas jam pli ol 3800 titolojn : http://www.onb.ac.at/online_s/esperanto/espdb.htm
HANDIKAPULOJ
- Asocio de E-istoj-Handikapuloj : http://try.physik.uni-erlangen.de/~soezueer/aeh/
KOMPUTADO
- Kiel uzi Esperanton sub Linukso. Instruaro de Wolfram Diestel : http://www.uni-leipzig.de/esperanto/texte/bibl/kielfari/kielfari.html
REVUO
- La aŭstralia/nov-zelanda Esperanto Sub la Suda Kruco (red. Donald Broadribb) nun legeblas ĉe http://www.poboxes.com/esk
TRADUKADO
- Novaĵoj el la ĉeĥa literaturo :
La bapto de caro Vladimir : http://www.rano.demon.co.uk/vladimir
Diversaj : http://mujweb.cz/Kultura/malovec/- Tri Esperanto-dokumentojn de UEA (Symoens, Chiti-Batelli) hungarigis István Mészáros kaj sendis ilin al la Hungara Elektronika Biblioteko : http://mek.iif.hu/porta/szint/tarsad/nyelvtud/proped/ ; /nyelvtud/eszpol/ ; /nyelvtud/hegemon/
CETERAĴO
- "Vi devas esti almenaŭ 21-jara" - Ŝajne por esperantigo de siaj intimaj paĝoj atendas helpon "adolta knabino" : http://www.grownupgirl.com/esperant.html