AROKI
[PV] En ŝakludo, movi samtempe unu el la turoj, metante ĝin ĉe unu flanko de la reĝo, kaj la reĝon mem, metante ĝin ĉe la alia flanko de tiu turo.
[PIV] En ŝakludo, movi, per unu samtempa movo, unu el la turoj, metante ĝin ĉe unu flanko de la reĝo, k la reĝon mem, metante ĝin ĉe la alia flanko de tiu turo.
ĈELO
[PIV] (f) Ĉiu el la kvadrataj dividaĵoj de surfaco : la 64 ĉeloj de la ŝaktabulo. = FAKO
ĈEVALO
[PIV] Ŝakfiguro, prezentanta la kapon de ĉevalo. = KAVALIRO
ĈEVALIRO
[PIV] Speciala iro de la ĉevalo, en la ŝakoj, kiu saltas, ĉiuflanke, unu ĉelon en unu direkto plus du en la perpendikulara direkto, aŭ inverse.
DAMO
[PV] Reĝino en ŝakludo.
[PIV] Ĉe la ŝakoj, peco, kiu moviĝas kiel kuriero k kiel turo.
DAMIGI
[PV, PIV] Ŝanĝi ŝakpecon en damon aŭ en alian figuron.
FAKO
[PV] Ĉiu el la kvadratoj de ŝaka tabulo.
[PIV] Ĉelo.
GAMBITO
[PV] Taktiko en ŝakludo, dum kiu oni oferas komence figuron por akiri per tio favoran situacion.
[PIV] Ŝaka taktiko, per kiu oni komence oferas peonon, por akiri per tio pli favoran situacion.
KAVALIRO
[PV] Unu el la ŝakfiguroj, prezentanta ĉevalon. = ĈEVALO
KLUBO
[PIV] Societo de personoj, kunigitaj de unu sama intereso k periode kunvenantaj por tiucela agado : ŝakklubo.
KOLUMNO
[PV] Vico de objektoj aŭ personoj aranĝitaj unu post aŭ sub la alia : la peonoj de la reĝkolumno.
[PIV] Vico da objektoj... ktp. (ŝakoj) la peonoj de la reĝkolumno.
KURIERO
[PV] Ŝakpeco, kiu povas moviĝi diagonale en la tuta grando de la tabulo.
[PIV] Ŝakpeco, kiu povas moviĝi diagonale en la tuta larĝo de la tabulo.
MATO
[PV] Situacio de la reĝo, kiu estas en ŝako kaj ne povas trovi alian sekuran fakon.
[PIV] Situacio de ŝakigita reĝo, kiu ne povas trovi alian sekuran ĉelon, nek ricevi helpon de unu alia peco.
MATI
[PV, PIV] (ntr) Esti en mato.
MATIGI
[PV, PIV] Meti en maton.
PATO
[PV] Pozicio de ŝakludanto, kiu, havanta nur sian reĝon ludeblan, ne povas ludi, ĉar ĉiu ties movo metus ĝin en ŝakon.
[PIV] (en ŝakoj) Pozicio de reĝo, kiu estante la sola peco povanta sin movi, tamen ne povas tion fari sen meti sin en ŝakon.
PATI
[PV] Esti en tia pozicio.
[PIV] (ntr) (pp reĝo aŭ ludanto) Esti en tia situacio. Rim. La nuda radiko estas uzata interjekcie, kiam ŝakisto anoncas al sia kontraŭulo, ke lia reĝo estas pata.
PECO
[PIV] Parto, formanta mem tuton en kolekto, serio ks : la pecoj de ŝakludo.
PEONO
[PV] Ĉiu el la ok plej malgrandaj figuroj, kiujn disponas ĉiu ŝakludanto.
[PIV] Ĉiu el la ok plej malgrandaj pecoj, kiujn disponas ĉiu ŝakludanto.
REĜO
[PV] Ŝaka ĉefa peco, kiu devas esti ŝirmata kontraŭ mato : reĝa kavaliro, kuriero, turo (metitaj sur la reĝa flanko je la ludkomenco).
[PIV] Ŝaka ĉefa peco, ktp. La nigra, la blanka reĝo.
REĜA
[PIV] Rilata al ŝaka reĝo : reĝa ĉevalo, turo (metitaj sur la flanko de la reĝo ĉe la komenco de la ludo).
REĜINO
[PIV] = Damo.
ŜAKO
[PV] Ludo, kiu devenas el Persujo kaj konsistas el 32 diversspecaj figuretoj, kiujn oni ŝovas sur tabulo prezentanta 64 egalajn kvadratojn. Ŝakludo, ŝakpeco, ŝaktabulo, ŝaktapiŝo.
Situacio de la reĝo aŭ de la damo, kiam tiuj pecoj troviĝas sur unu fako trafata de unu kontraŭula peco : ŝakon ! (deviga averto, kiam la reĝo troviĝas en tiu pozicio).
[PIV] 1 Ŝakoj : Ŝakludo, ŝakpeco, ŝaktabulo, (kunrulebla) ŝaktapiŝo.
2 Situacio de la reĝo... ktp.
ŜAKOJ
[PIV] Ludo, kiu devenas el Hindujo kaj konsistas el 32 diversspecaj figuretoj, kiujn oni movas sur tabulo prezentanta 64 egalajn kvadratojn, alterne nigrajn k blankajn : aliaj ludis ŝakojn k damojn.
ŜAKA
[PIV] Rilata al ŝakoj : ŝaka problemo.
ŜAKI
[PV, PIV] Esti en ŝako.
ŜAKIGI
[PV] Meti la reĝon aŭ la damon de la kontraŭulo en ŝakon.
[PIV] Meti la reĝon aŭ la damon de la kontraŭulo en ŝakon : ŝakigo per malkovro ; eterna ŝakigo.
ŜAKFIGURO
[PIV] Ĉiu el la ŝakpecoj prezentanta estaĵon (reĝo, damo, ĉevalo, kuriero, turo).
ŜAKTABULO
[PIV] Pretigita tabulo, por ludi ŝakojn : (f) ili estas bagatelaj ŝaksoldatoj sur la granda ŝaktabulo de la homaro.
TABULO
[PV] Laŭlonge segita, ne tre dika plata peco el ligno : ŝaktabulo.
TURO
[PIV] Unu el la ŝakfiguroj en formo de turo.
TURNIRO
[PV] Granda publika konkurso : ŝakturniro.
[PIV] Ĉia amika konkurso pri lerteco, kiu ne donas okazon al atribuo de titolo : turniro de ŝakoj.
ESPERANTOENGLISHFRANÇAISDEUTSCHITALIANOESPAÑOLKISWAHILIПО-РУССКИ
ŜAKO(J)CHESSÉCHECSSCHACHSCACCHIAJEDREZSATARANJIШАХМАТЫ
REĜOKINGROIKÖNIGREREYMFALMEКОРОЛЬ
REĜINO, DAMOQUEENREINE, DAMEKÖNIGIN, DAMEDAMAREINAMALKIAФЕРЗЬ
TUROROOKTOURTURMTORRETORRENGOMEЛАДЬЯ
KURIEROBISHOPFOULÄUFERALFIEREALFILPADRIСЛОН
ĈEVALO, KAVALIROKNIGHTCAVALIERSPRINGERCAVALLOCABALLOJEMADARIКОНЬ
PEONOPAWNPIONBAUERPEDONEPEÓNKITUNDAПЕШКА