RAKONTO PRI LA BLINDULO BABA ABDALA



nekonata verkisto



Iun vesperon, la Kalifo Harun-al-Raŝid, inkognite promenante tra Bagdad kune kun sia ĉefa veziro, renkontis ĉe la alirejo de ponto blindulon almozpetantan. La Kalifo volis doni al li oran moneron, sed la blindulo sciigis lin, ke li akceptos lian almozon, nur post kiam li estos ricevinta vangofrapon. La Kalifo unue rifuzis, sed la almozulo petinsistis, dirante, ke sen vangofrapo li ne povas akcepti ion ajn, ĉar li malplenumus solenan ĵuron antaŭ Dio faritan.

La Kalifo do kontentigis lin, promesante al si sciiĝi pri la kialo de tiu stranga ĵurpromeso.

La morgaŭan tagon, li serĉigis la blindulon, kaj kunvokis lin en sian palacon ; poste, li demandis lin pri liaj aventuroj. Baba Abdala, (tiel estis nomata la blindulo) al li rakontis la jenon :

Komandoro de l'Kredantoj, mi antaŭe estis kamelisto, posedanta okdek kamelojn, kiujn mi luigis al vendistoj de l'karavanoj.

Iun tagon, kiam mi revenis kun mia senŝarĝa kamelaro de Balsora, kien mi estis kondukinta ĝin ŝarĝitan per komercaĵoj enŝipigotaj al Hindujo, kaj dum mi paŝtis miajn kamelojn sur loko tre malproksima de ĉiu ajn domo, ĉar la tiea paŝtejo estis herboriĉa, jen iu derviŝo piede min preteriranta al Balsora, alpaŝis al mi, kaj eksidis apud mi por ripozi. Mi demandis lin, de kie li venas, kaj kien li iras. Li demandis min ankaŭ pri la samo, kaj ambaŭ kontentiginte nian reciprokan scivolon, ni tiam kunigis niajn buŝprovizojn, kaj ni kune ekmanĝis.

Dum ni kunmanĝis, la derviŝo priparolinta pri diversaj negravaj aferoj, konfide ekdiris al mi, ke ne tre malproksime de la loko, sur kiu ni sidis, li konas trezorejon kun tiom multe da nekalkuleblaj riĉaĵoj, ke eĉ se miaj okdek kameloj estus plenŝarĝitaj per oro kaj juvelŝtonoj el tiu trezorejo, neniel ŝajnus, ke oni estas el ĝi forpreninta ion ajn.

Plenĝoje, mi tiam diris al mia kunulo :

- "Bona derviŝo, mi ja vidas, ke vi malmulte prizorgas riĉaĵojn de ĉi tiu mondo ; tial, por kio utilas al vi la kono de tiu trezorejo ? Vi estas sola, kaj vi povas forpreni el ĝi nur malmulton. Prefere diru al mi, kie kuŝas ĉiuj tiuj riĉaĵoj ; mi per ili plenŝarĝos miajn okdek kamelojn, kaj mi donacos al vi unu el ili danke pro la bono kaj plezuro, kiujn vi faros al mi."

Ekvidinte mian avidemon al riĉaĵoj, la derviŝo tamen neniel ofendiĝis pro la malsaĝa propono al li farita de mi, kaj trankvile diris :

- "Mia frato, mi havas alian pli justan proponon por fari al vi ; vi juĝos, ĉu ĝi taŭgas al vi. Vi ĵus diris, daŭrigis la derviŝo, ke vi posedas okdek kamelojn ? Nu, mi estas preta por konduki vin al la trezorejo. Ni ambaŭ ŝarĝos la kamelojn per tiom multe da oro kaj juvelŝtonoj, kiom ili povos kunporti, kondiĉe ke, kiam ili estos plenŝarĝitaj, vi donace donos al mi la duonon de ili kun ilia ŝarĝo, kaj ke vi gardos por vi la alian duonon. Vi rimarkos, ke tia partigo estas tute justa, kaj ke se vi fordonos al mi kvardek kamelojn, vi kompense povos, dank'al mia sekreto, aĉeti unu milon da aliaj."

Do, sopirante, mi konsentis la kondiĉon. Mi tuj kolektis miajn kamelojn, kaj ni kunforiris. Vojirinte kelkan tempon, ni alvenis en valeton kuŝantan inter du krutaj montoj.

- "Ni ne iru pluen, tiam ekdiris la derviŝo. Haltigu ĉi tie vian kamelaron, kaj kuŝigu la bestojn sur la terspaco, kiun vi vidas ĉe la malsupro de la monto, ke ni ne tro penu, por ŝarĝi ilin. Kiam vi estos farinta tion, mi malfermos la trezorejon."

Kion diris la derviŝo, tion mi faris, kaj tuj poste mi aliris al li.

Mi trovis lin kolektantan kelke da sekiĝintaj branĉetaĵoj por ekbruligi fajron. Ekbruliginte ĝin, li sur ĝin surĵetis iom da parfumo, mallaŭte elparolante iajn vortojn, kies sencon mi ne klare komprenis, kaj subite fumego altiĝis en la aeron. Tiun fumon li sorĉe disigis, kaj ĉe tiu momento, kvankam la krute altiĝanta ŝtonego de l'monto aspektis sen ia ajn aperturo, per mirinda artifiko, ekfariĝis kvazaŭa trairejo, ia larĝa pordego kun du klapegoj el sama materio, kiel la roko mem. Tiu aperturo tiam elvidigis al mi en vasta profundaĵo kavigita en la roko mirindan palacon pli verŝajne faritan per kvazaŭa laboro de la feoj, ol per laboro de la homoj.

Ne atentante pri la zorgo laŭ kiu oni tie bonorde aranĝis tiom da riĉaĵoj, mi ekĵetis min kun avideco al la unua amaso da oraj moneroj troviĝanta antaŭ mi, kaj en unu el kunportitaj sakoj, mi enmetis tiom multe da oro, kiom mi scipovis kunporti. La sakoj estis profundaj, kaj mi volonte estus pleniginta ĉiujn, sed mi devis prikalkuli la fortojn de miaj kameloj.

La derviŝo faris la samon, kiel mi ; tamen, mi ekrimarkis, ke li forprenas plivole juvelŝtonojn, ol oron, kaj post kiam li klarigis al mi la kialon, mi sekvis lian ekzemplon, kaj ni ambaŭ forprenis multe pli da juvelŝtonoj, ol da oraj moneroj. Ni elplenigis multajn sakojn, kaj per ili ŝarĝis la kamelojn. Fine, restis nur refermi la trezorejon, kaj ekforiri.

Tamen, antaŭ ol foriri, la derviŝo reeniris en la trezorejon, kaj, ĉar tie staris multaj ĉiuspecaj vazoj el oro kaj multevaloraj materioj, mi rimarkis, ke li elprenas el unu el tiuj vazoj skatoleton el ligno nekonata de mi, kaj ke li enŝovas ĝin sub sian veston, post kiam li montris al mi, ke ĝi enhavas pomadon.

Por refermi la palacon, la derviŝo faris la saman ceremonion, kiel li faris por ĝin malfermi, kaj post elparolado de misteraj vortoj, la pordego de la trezorejo refermiĝis, kaj la kruta ŝtonego de l'monto ree aspektis al mi tiel unubloka, kiel antaŭe.

Tiam ni apartigis miajn kamelojn, kiujn ni ekstarigis kun iliaj multpezaj ŝarĝoj. Mi kolektis la kvardek kamelojn al mi difinitajn, kaj fordonis al la derviŝo, kiel konsentite, la kvardek aliajn. Ni adiaŭis nin, ĉirkaŭbrakante unu la alian, kaj ni disiĝis, la derviŝo sin direktanta al Balsora, kaj mi al Bagdad.

Sed, en mia koro, mi jam sopiregis al miaj kvardek kameloj, kaj ankoraŭ pli al la riĉaĵoj, per kiuj ili estis ŝarĝitaj ; tial, mi decidis repreni al la derviŝo liajn kamelojn kun iliaj ŝarĝoj.

Por efektivigi mian planon, mi postkuris post la derviŝo, kiun mi laŭtege alvokis por igi lin kompreni, ke mi ankoraŭ havas ion por diri al li. Li aŭdis mian voĉon, kaj haltis.

Kiam mi reatingis lin, mi diris al li :

- "Frato mia, vi estas bona derviŝo, alkutiminta travivadi malŝatanta la aferojn de ĉi tiu mondo, kaj sen timzorgo alia, ol servadi al Dio. Vi eble ne scias, kiaj maltrankviligaĵoj estos viaj, kondukonte tiel multnombran kamelaron. Kredu al mi ; mi opinias, ke se vi forirus kune kun tridek kameloj, al vi jam estus tre malfacile konduki ilin. Vi povas plenfidi al mi, ĉar mi havas sperton pri tio."

- "Mi opinias vin prava, daŭrigis la derviŝo, kaj mi jam estis maltrankvila pri tio, kion vi ĵus rimarkigis al mi. Elektu do la dek kamelojn, kiuj plaĉos al vi ; reprenu ilin al vi, kaj Dio bonvolu vin prigardi."

Mi do reprenis dek kamelojn, kaj iginte ilin returniĝi, mi vicigis ilin sekve de la miaj. Poste, anstataŭ tutkore danki la derviŝon pro la multvalora donaco, kiun li ĵus faris al mi, mi diris al li plue :

- "Frato mia, por la bono, kiun mi plendeziras por via trankvileco, mi ne povas rezignacie forlasi vin, ne atentigante vin ankoraŭfoje, kiel malfacile estas konduki tridek ŝarĝitajn kamelojn. Estus multe pli bone al vi, se vi denove malrifuzus al mi saman favoraĵon, kiel tiu, kiun vi ĵus konsentis al mi. Senpenigu vin, kaj fordonu al mi dek aliajn kamelojn, ĉar al mi ne estas pli malfacile prizorgi pri cent kameloj, ol pri unu sola."

Mia parolado efikis, kiel mi deziris, kaj mi baldaŭ troviĝis posedi sesdek ŝarĝitajn kamelojn, kies valoro superis la riĉaĵojn de multaj reĝoj. Ŝajnas, ke kun tio mi devis esti plenkontenta. Tute ne...

Mi multigis miajn petojn, por ke li bonvole cedu al mi dek pliajn el liaj dudek. Li konsentis, kaj pri la dek al li restantaj, mi tiel flate enbrakigis kaj kisis lin, petegante lin, ke li malrifuzu ilin al mi, kaj ke tiamaniere li pliigos la dankodevon, kiun mi eterne ŝuldos al li, ke li fine ĝojigis min, dirante, ke li akceptas. Kaj li diris :

- "Faru el ili bonan uzon, mia frato, kaj bonmemoru, ke Dio povas depreni de ni la riĉaĵojn same, kiel li donas ilin al ni, kiam ni ne uzas ilin por helpadi la malriĉulojn, kiujn li intence lasas en senhaveco, nur por ke la riĉuloj povu per siaj almozoj meriti pli grandan rekompencon en la postviva mondo."

Sed, ĉe tiu momento, mi ekmemoris pri la skatoleto da pomado, kiun prenis kaj montris al mi la derviŝo, kaj mi tiam pensis, ke ĝi eble povus esti io pli multvalora, ol ĉiuj riĉaĵoj kune, kiujn mi estis ŝuldanta al li.

Tio decidis min provpeni por ĝin havigi al mi.

- "Jen mi pensas, mi diris, ree alpaŝante al la derviŝo, kion vi deziras fari per tiu skatoleto da pomado ? Ĝi ŝajnas al mi io tiel senvalora, ke estas al vi senutile ĝin forporti ; mi petas, ke vi bonvolu doni ĝin al mi, ĉar derviŝo, kiel vi, rezigninta pri la vantaĵoj de l'mondo, ne bezonas pomadon."

Dio estus volinta, ke li rifuzu al mi tiun skatoleton. Sed, kontraŭe, la derviŝo elŝovis ĝin el sia brusto, kaj prezentante ĝin al mi, kun plej afabla facileco, li diris al mi :

- "Jen ĝi, mia frato, kaj prenu ĝin, se tio povas kontentigi vin. Se mi povas fari plie al vi, nur petu ; mi estas preta por ĝojigi vin."

Kiam mi havis enmane la skatoleton, mi malfermis ĝin, kaj konsiderante la pomadon, mi diris :

- "Ĉar vi estas tiel bonvolema, kaj vi ne laciĝas fari al mi afablaĵojn, bonvolu, mi petas, diri al mi, al kio speciala utilas tiu pomado ?"

- "Ĝia uzado estas mirinda kaj stranga, daŭrigis la derviŝo. Se vi ŝmiros per iomete da tiu pomado la ĉirkaŭaĵon de via maldekstra okulo, kaj ties palpebron, ĝi tiam aperigos antaŭ viaj okuloj ĉiujn trezorojn entere kuŝantajn ; sed, se vi per ĝi same ŝmiros la okulon dekstran, ĝi blindigos vin."

Laŭ mia peto, la derviŝo fermigis al mi la maldekstran okulon, kaj ŝmiris ĝin per iom da pomado. Kiam li finis tion, mi malfermis la okulon, kaj mi rekonis, ke li diris al mi la veron. Mi efektive vidis multnombron da trezorejoj, plenaj de riĉaĵoj tiel miregindaj kaj diversaj, ke estus neeble al mi detale kaj ĝuste priparoli ilin.

Sed, ĉar necesis al mi gardi fermata mian dekstran okulon permane, kio lacigis min, mi petis la derviŝon ankaŭ ŝmiri ĉi tiun okulon.

- "Mi estas preta por fari tion, diris al mi la derviŝo ; sed vi devas memori, ke mi jam avertis vin, ke se vi uzas tiun pomadon por ŝmiri vian dekstran okulon, vi tuj blindiĝos. Tiel efikas tiu pomado, kaj nepre necesas, ke vi akomodiĝu pri tio."

Sed, neniel konvinkita, ke la derviŝo al mi diris la veron, mi kontraŭe imagis al mi ian alian misteron, kiun li volis kaŝi al mi.

- "Frato mia, mi denove daŭrigis, ridetante, mi suspektas, ke vi trompe imponas al mi ; estas neeble, ke tiu pomado estigas du tiel malsamajn efikojn."

- "La afero, tamen, estas tiel, kiel mi asertas al vi, tuj respondis la derviŝo, alvokante Dion, kiel atestanton, kaj vi devas plenfidi mian parolon, ĉar mi ne scipovas trompŝajnigi la veron."

En la spirita stato, en kiu mi tiam estis, mi imagis al mi, ke ĉar tiu pomado almetita sur la maldekstra okulo, havas la povon vidigi al mi ĉiujn trezorejojn de l'tuta mondo, ĝi eble ankaŭ havus la povon ilin disponigi al mi, se oni almetus ĝin sur mian okulon dekstran. Kun tiu penso, mi insiste petis la derviŝon, ke li mem ŝmiru mian desktran okulon ; sed li tion rifuzis. Tamen, mi ĝisfine pluigis mian obstinecon.

La derviŝo kontraŭstare sin tenis ; sed, komprenante, ke mi scipovis trudagigi lin, li diris :

- "Ĉar vi nepre volas tion, mi tuj kontentigos vin."

Li do prenis perfingre iom da tiu fatala pomado, kaj ŝmire almetis ĝin sur mian dekstran okulon, kiun mi gardis fermata. Sed ve ! Kiam mi ree malfermis ĝin, mi tiam vidis per miaj okuloj nur densan mallumon, kaj mi restis blinda, kiel mi nun estas.

- "Ha, malbenita derviŝo ! mi ekkriis, tio, kion vi antaŭdiris al mi, estas nur tro vera ! Pereiga scivolemo ! mi daŭrigis kun aflikto, nesatigebla dezirego al riĉaĵoj ! En kian profundan abismon de suferaĵoj vi tuj enĵetos min. Mi ja scias, ke mi altiris ilin al mi, sed vi kara frato, mi ankoraŭ ekkriis, min turnante al la derviŝo, vi, kiu estas tiel bonkora kaj bonfarema, ĉu inter tiomaj mirindaj sekretoj, kies konon vi posedas, vi ne havos iun por redoni al mi vidpovon ?"

- "Kompatindulo, respondis la derviŝo, ne dependis de mi, ke vi estus evitinta tian malfeliĉon ; sed vi ricevis nur tion, kion vi plenmeritas, ĉar estas malsaĝeco de l'koro, kiu okazigis blindiĝon de l'korpo. Estas vere, ke mi scias sekretojn, kaj vi konis tion dum la mallonga tempo, kiam ni estis ambaŭ kune ; tamen, mi havas nenian sekreton por redoni al vi la vidpovon. Turnu vin al Dio, ĉiopova, se vi fidas lin, ĉar li estas sola, kiu povas ĝin redoni al vi. Li donis al vi riĉaĵojn, pri kiuj vi ne indis ; tial, li forprenis ilin de vi, kaj per miaj manoj, transdonos ilin al aliaj malpli maldankemaj, ol vi."

La derviŝo ne diris ion plu. Li lasis min sola, premegata de konfuziĝo, kaj enprofundigata en ekscesa sufero, kiun oni ne povas diresprimi ; kaj vicige kuniginte miajn okdek kamelojn, li kondukis ilin, daŭrigante sian vojon ĝis Balsora.

La postan tagon, mi estis kompate akceptata de iu karavano, kaj rekondukata al Bagdad.

Ĉar mi tiam troviĝis senmona, mi do devis almozpetadi, kion mi faris ĝis nun. Sed, por elaĉeti mian kulpon al Dio, mi nepre altrudis al mi, kiel pentofaran punon, ricevadi vangofrapon de ĉiu bonkorulo, kiu kompatos mian mizeron.

Kiam la blindulo finis sian rakonton, la Kalifo diris al li :

- "Baba Abdala, granda ja estas via kulpo, sed Dio estu laŭdata pro tio, ke vi konscias ties plenan gravecon, kaj pro via ĝisnuna pentofaro. Tiam, sufiĉas ; de nun necesas, ke vi daŭrigu vian pentofaron aparte, ne ĉesante petadi pardonon al Dio per ĉiuj viaj preĝoj, kiujn via religio altrudas al vi. Tial, por ke vi de tio neniel dekliniĝu pro la bezono almozpetadi viajn porvivajn rimedojn, mia ĉefa veziro al vi transdonos ĉiutage kvar draĥmojn el mia mono, kiujn vi ricevos dum via tuta vivo."


[Reveno al la hejmpaĝo]

Valid XHTML 1.0!

esperanto@online.fr