[Ekhavu Opera!]

esperantigo de la retumilo

 O P E R A 

verkis : Dominik CORNICE, komputil-operatoro


Kio estas Opera ?

Opera estas retumilo inkluzivanta novajx-legilon kaj e-posxtan mesagxadon. Gxi iom kompareblas kun Netscape 6, kvankam gxi estas malpli peza kaj cxefe pli rapida.

Kiom kostas Opera ?

Opera estas senpaga, dank'al reklamoj, kiuj aperas en supra fenestro de la retumilo.

Kie haveblas Opera ?

Opera elsxuteblas cxe : http://www.opera.com/download. Tie vi povas elekti vian komputil-sistemon, kaj cxu kun aux sen Java.

Kio pri Opera kaj Esperanto ?

Unuavide, Opera ne bone adaptigxas al esperanto. Pli funde, gxi ankaux ne adaptigxas al multaj aliaj lingvoj, pro la fakto, ke gxi ne komprenas Unikodon (UTF-8) - maksimume, gxi povas afisxi Latin-3 tiparon, kvankam gxi ne komprenas normon ISO-8859-3. Lauxdire, tio sxangxigxos dum la unua kvaron-jaro de 2001.

Aliflanke, Opera estas - la sola ? - retumilo, kiu proponas esperanton kiel elekteblan lingvon por legi Veb-pagxojn.

Kion mi proponas ?

mi pretigis - gxis nun cimplenan - rikordon esperanto.lng, kiu estas traduko de english.lng. Cxar la de mi uzata Opera versio estas 5.0, kaj la nun elsxutebla versio estas 5.11, mi sxangxis valoron Build.Win=828 al 904 en mia rikordo, por ke gxi povu funkcii sen averto per ambaux versioj - povas esti, ke tio kauxzos kelkajn misfunkciojn, la celo estas kompreneble verki definitivan version, kiu komprenos Unikodon...

Kiel esperantigi vian retumilon Opera ?

Enmetu la elsxutitan esperanto.lng en Opera-rikordaron, ekfunkciigu la retumilon, elektu lingvon ESPERANTO en : File/Preferences/Language/Language, akceptu sxangxon per OK, fermu kaj resxutu vian retumilon.

Kian version de esperanto.lng vi posedas ?

Nur dank'al al viaj reagoj de unuaj provuzantoj, mi povos kontroli cxu la funkciado de esperanto.lng estas senriprocxa. Dume, mi cxiutage poluras la tradukon kaj pro tio enmetis unuan linion, kiu montras traduk-version.

La plej gxisdata versio estas : EO-DC-5.0-01/ 114 - ju pli granda la lasta nombro, des pli gxisdata la versio. Krome, cxiu nova versio nuligas kaj anstatauxas la antauxan.

Kien proponi korektojn kaj plibonigojn ?

Traduki softvaron ne estas facila tasko : kio prezentigxas kiel menuoj kaj fenestroj al la uzanto, prezentigxas al tradukanto kiel longa listo da numeritaj linioj, t.e. entute 38 pagxoj de po cx. 69 linioj. Oni antauxe ne scias cxu tiu aux alia vorto iros en tiun eron de tiu menuo aux alian de alia menuo. Krome, multaj vortoj en la font-lingvo, nome la angla, povas esti sendistinge substantivo, infinitivo aux imperativo, kaj krome ne montras akuzativan formon. El tio fontas kelkaj eraroj, kiujn mi hazarde trovas per cxiutaga uzo de la softvaro.

Pro tio, mi kreis specialan retadreson esperanto@operamail.com por cxio, kio koncernas esperantigon de Opera. Tien vi povas sendi viajn korektojn, proponojn kaj sugestojn.

Kiam Opera oficiale akceptos esperanton ?

Mi skribis al Opera la 28-an de decembro 2000, por indiki mian deziron traduki la retumilon en esperanton. Ili kvitancis mian mesagxon la 2-an de januaro 2001, dirante ke ili plue prikonsideros gxin. Ili respondos, se ili trovos la peton adekvata. Cxu lerta kaj afabla maniero montri, ke esperanto ne tiom interesas ilin ? Gxis nun mia traduko restas NEOFICIALA kaj esperanto ne aperas en la listo de preparataj tradukoj. Mi suspektas, ke esperanto, ne reprezentante difinitan homgrupon, unuavide ne sxajnas interesa el merkatcela vidpunkto.

dauxrigota...

Forgesu cxion, kion mi skribis antawe : en novembro 2001, finfine aperis Unikoda versio 6.0 de Opera - mi dume rezignis labori pri tradukado de tiu nova versio de Opera pro troa okupateco pri aliaj TTT-ejoj - ne gravas, Federico Zenith eklaboris pri tiu traduko kaj faris specialan pagxon, kiun li enretigis en februaro 2002 :

http://www.stud.ntnu.no/~zenith/indexesp.html de kie elsxuteblas ow601eo.lng kiu ankaw kongruas kun versio 6.01 de Opera.


[Iro al hejmpagxo]

Valid XHTML 1.0!

esperanto@operamail.com