Niĝerio : unu afrika lingvo ?


P.A.C. Isichei, Africa n° 27, Novembro 1973


elangligis : Dominik CORNICE


"Fafunwa kaj liaj kunlaborantoj faris gravan paŝon por malkoloniigi afrikan edukon. Tamen, ĝis unu aŭ du disvolvitaj afrikaj lingvoj anstataŭos la koloniajn lingvojn en ties rolo de instru-perantoj en ĉiuj afrikaj institucioj, ilia laboro ne povos esti kompleta."

La fenomeno konata kiel "duobla tasko" estas konsiderata kiel ofte okazanta far multaj aŭtoritatoj pri afrika edukado. Ĝi okazas kiam instruisto revenas al la gepatra lingvo de studento por klarigi punkton, kiun studento ne povus kompreni per la alia lingvo, kiun antaŭe uzis la instruisto. En la unuagradaj lernejoj de multaj afrikaj landoj, kie tio estas ofta, fremda lingvo rapide anstataŭas la gepatran lingvon kiel instruperanton dum la lastaj jaroj de unuagrada edukado. Senefika dulingvismo sekve ŝajnas respondeca pri la "duobla tasko" de la instruisto en ĉi tiuj elementaj lernejoj. Sed ĉu afrikaj infanoj bezonas esti dulingvaj je tiu ĉi nivelo ?

En studo titolita "La Efikoj de Dulingvismo sur la Abstrakta kaj Konkreta Rezonado de Jorubaj Infanoj" (1967), Fafunwa kaj Bliss provis montri, ke "Jorubaj infanoj instruitaj per la joruba kaj petataj reciti en la joruba" pli bone sukcesis ol tiuj "instruitaj per la joruba kaj petataj reciti en la angla" aŭ tiuj "instruitaj per la angla kaj petataj reciti en la joruba". Pliaj esploroj kondukis Fafunwa al pluraj konkludoj : infanoj, kiuj diplomiĝas el "dulingvaj" unuagradaj lernejoj en la Okcidenta Ŝtato de Niĝerio tion faras "sen atingi daŭran lego- kaj skribo-kapablon en ambaŭ lingvoj" ; ĉar "infano lernas pli bone per la gepatra lingvo" kaj la frua enkonduko de alia lingvo kiel instruperanto tendencas "eduki la infanon el lia ĉirkaŭaĵo, maltaŭgas lin rilatigi sin kun sia familio, sia komunumo kaj sia socio." Tial, ke "iamaniere kreiĝas la ideo en la mensoj de lernej-finintoj, ke tiuj kun ses-jara unuagrada edukado neniel devus partopreni en intensaj labor-aktivecoj kiel agrokulturado, fiŝkaptado, ŝpinado...'

Ne estas klare kiel tio ŝuldiĝas al dulingvismo. Restas al ni nin demandi ĉu la klarigo troveblas en la tendenco de la infano asocii agrokulturadon kiel li ĝin konas kaj vidas praktikata ĉirkaŭ si (tio estas, laŭ la tradicia maniero) kun la lingvo de ties praktikantoj (la joruba). Ĉar lia dua lingvo estas asociata kun lia unuagrada lernado, kiu havas nenion komunan kun tiel tradiciaj "intensaj labor-aktivecoj", diplomiĝo el unuagrada lernejo donas statuson simbolizitan per la nove (sed malbone) akirita dua lingvo, kiu, tial ke ĝi estas ligita kun nenio tradicia, apartigas la fininton de unuagrada lernejo disde ĉiu tradicia maniero perlabori sian vivon - inkluzive terkulturadon. Do oni mimimume povas diri, ke unuagrada edukado kiu uzas tian dulingvismon ne helpas integri la infanon en ties medion, ĉar estas ridinde "prepari niajn infanojn al civitaneco" pere de fremda lingvo.

Sekve Fafunwa ŝajne argumentas : nia unuagrada edukado ne havigas al la infano pli bonan scipovon de sia gepatra lingvo kaj la dua lingvo per kiu estas instruataj aliaj objektoj estas senrilata kun la vivo de la komunumo. La objektoj, kiujn li lernas tra tiuj malbone majstritaj perantoj estas malbone digestataj kaj plie helpas lin fremdigi de sia komunumo. Ĉio tio kondukis Fafunwa konkludi, ke "la celo de unuagrada edukado estas malklara" kaj pro tio, ke unuagrada edukado estas finstudo por la plimulto el la infanoj, "ni pensas, ke ili devus ricevi bonan ses-jaran edukon kiu estu taŭga" por ebligi al ili profiti el ĝi. Tiucele liaj fortostreĉoj kaj tiuj de liaj kolegoj ĉeestis la naskiĝon de "Ses-Jara (per la Joruba) Unuagrada Eduka Projekto" nun funkciigata de la Pedagogia Instituto, Ife Universitato. Parto de la celo de la projekto estas elimini la avantaĝon, kiun laŭdire ĝuas la eŭropa infano super lia afrika kolego.

Pensante, ke la bazo de la estonta disvolviĝo de la infano plej bone estas starigata en la gepatra lingvo de la infano, kiu estas integra parto de lia kulturo, la Pedagogia Instituto, Ife Universitato, lanĉis ses-jaran unuagradan lernej-projekton en kiu la joruba estas la sola instru-peranto kaj la angla estas instruata en ĉiuj klasoj kiel dua lingvo. La Ford Fondaĵo provizis la monon responde al peto far Profesoro Fafunwa en 1969. La celo de la projekto entenas la jenon : ellabori pli taŭgan kaj utilan programon por infanoj de unuagradaj lernejoj por kies plimulto ne estos plia formala edukado ; uzi la joruban kiel instru-peranton kaj instrui la anglan kiel fremdan lingvon ; ellabori instrumetodon, kiu estu plej efika realigi tiujn celojn ; kompari la "projekt-eksperimentajn infanojn" kun respondaj infanoj en aliaj unuagradaj lernejoj.

Por tiu projekto la Pedagogia Instituto de Ife Universitato elektis jam ekzistantan "mezkvalitan unuagradan lernejon" en Ile-Ife, malnova joruba urbo konsiderata pro ties konservativeco kiel la lulilo de tradicia joruba kulturo. Nova alo estis konstruita en tiu ĉi lernejo por prizorgi tri pliajn unuajarajn klasojn ĉiujare. Du el ili funkciis kiel eksperimentaj klasoj kaj la tria kiel eble plej reproduktis respondan klason en normala lernejo. Tiel, ĉiujare ekde 1970 ĝis 1973 inkluzive - kaj espereble 1974 kaj 1975 - kreiĝis nova paro da novaj projekt-eksperimentaj klasoj, kun po 30 studentoj. Responda projekt-normala klaso estis starigita paralele kun ĉiu paro. Estas espereble, ke en 1975 kiam al ĉiu projek-normala klaso respondos paro da projekt-eksperimentaj klasoj, la suma nombro de projekt-eksperimentaj studentoj estos 360 kaj tiu de respondaj projekt-normalaj klasoj sumos 180 studentojn.

Laŭ nia terminologio, ordinara aŭ normala lernejo referencas al mezkvalita lernejo en la Okcidenta regiono de Niĝerio, ne tuŝita per tiu projekto. Ĉiu klaso de tia lernejo estas konsiderata kiel ordinara aŭ normala. Ĉiu paro da idealaj klasoj sur kiuj la projekto esperas bazi siajn rekomendojn por plibonigi unuagradan edukadon estas konata kiel paro da projekt-eksperimentaj klasoj ; kaj ĉiu el la reproduktoj de "normalaj klasoj" estas titolita "projekt-normala aŭ ordinara klaso."

La projekt-eksperimentaj klasoj kiel eble plej retenos siajn studentojn laŭlonge de la jaroj de la eksperimento dum kiu estas malpermesite al ili akcepti novajn studentojn. Ĉar la projek-normalaj klasoj devis kiel eble plej simili normalajn klasojn, iliaj alprenoj daŭre estis modeligitaj laŭ tiuj de ordinaraj lernejoj. Iliaj instruistoj havas samajn kvalifikojn ol tiuj de respondaj klasoj en ordinaraj lernejoj kies instru-metodoj estas la samaj ol tiuj de projekt-normalaj klasoj, de kiuj, same kiel el la projekt-eksperimentaj klasoj, estas ekskludataj la infanoj de la personaro de Ife Universitato. Por instrui la anglan en la projekt-eksperimentaj lernejoj estis uzitaj instruistoj de Grado II speciale trejnitaj por la celo dum unu-jara asocia kurso. Aliflanke, la angla estis instruita laŭ la tradicia maniero en la projekt-normalaj klasoj - tio estas, far la samaj instruistoj, kiuj instruis la ceterajn objektojn.

"La gvida celo de la projekto estis helpi la infanon atingi daŭran skrib-, leg- kaj kalkul-kapablon en la joruba ; tio estas, eduki la infanon en la de li plej konata lingvo, ĉu temas pri historio, matematiko aŭ scienco. Pro tio, la projekto devis provizi tekstojn en la joruba. Tridek titoloj por la projekt-programo pri la angla, kaj dudek-tri por tiu pri "sociaj kaj kulturaj studoj", dudek-kvin pri scienco kaj ok pri matematiko aperis ĝis nun. La projekto devis trejni kaj retrejni instruistojn uzi la novajn materialojn. En 1971, teamo kun Profesoro Yoloye de Pedagogia Fakultato, Ibadan Universitato, ĉe-kape, estis ŝarĝita taksi la laboron de la projekto al kies membroj li faru rekomendojn surbaze de siaj malkovroj. Sekve al la kreskanta bezono etendi la projekton, ĉirkaŭ 16 ĝis 20 pliaj unuagradaj lernejoj estos organizitaj laŭ ĝi fine de la lernojaro 1973-74.

Fafunwa singarde asertis, ke kompare kun ties kolegoj en projekt-normalaj klasoj, infanoj en la projekt-eksperimentaj klasoj montras "pli grandan memfidon, pli da elturniĝemo, kaj estas relative pli feliĉaj kiel grupo". Estas ankaŭ dirite, ke ili estas pli fluaj en ambaŭ joruba kaj angla lingvoj. Kvankam li eble estas prava, estas neeble certigi la validecon de lia aserto en foresto de koncernaj detaloj pri la mezuro sur kiu li bazis sian aserton. Ĉiuokaze, kiel ĉiu persono familiariĝinta kun la limigita valoro de inteligento-testoj atestos, ne estos facila tasko montri, ke la mezuro uzita de Fafunwa (kiu ajn ĝi estas) estas egale ĝusta por la du infan-grupoj. Sed eĉ se lia konkludo estus tute ne kontestebla, ni ne devus forgesi, ke ĝi estas valida nur mallongtempe. (La eksperimento komenciĝis en 1970 kaj ni ankoraŭ ne konas ties longtempajn rezultojn).

Tial, ke unuagrada edukado estas "fina" por la plimulto el niĝeriaj infanoj ni devus ĝin disvolvi kiel eble plej. Tiel kuras la diskuto. Disvolvi niajn unuagradajn lernejojn - jes ; sed ĉu nenio malbone kun la kialo, pro kiu ni supozeble farus tion ? Ĉu estas juste, ke la plimulto el niĝeriaj infanoj finas sian formalan edukadon je unuagrada lernej-nivelo ? Certe estas io malbona kun la strukturo, kiu kondamnas ilin al tiel malalta eduk-nivelo kaj estas la tasko de niĝeriaj Pedagogiaj Institutoj kaj ties Profesoroj atentigi pri tio, kaj klopodi ŝanĝi tian aferstaton. Kiam intelektuloj faras nenion pli ol rigardi tiajn strukturojn fiksitaj ekster sia povo interveni kaj tiel kredas sin kondamnitaj labori ene de ties ŝrumpaj limigoj, ili kutime tion faras ĉar ili venis al la ideo akcepti, ke politika agado ne estas por ili.

Sed se politiko respondecas pri la aferstato, en kiu al la plejmultaj niĝeriaj infanoj estas rifuzita atendebla normo de edukado - kaj neniuj povas tion malatenti post la Tanzania ekperimento - tiam, certe, niĝeriaj intelektuloj kaj institutoj pri supera lernado ne povas permesi al si esti tute senpolitikaj. Intelektuloj kiel Einstein, kiu iam neglektis la politikajn implicojn de sia laboro, devis tion dolore sperti. Ĉiukaze niĝeriaj intelektuloj povas malfacile permesi al si ŝajnigi indiferentecon pri la limigaj efikoj de politiko al sia laboro. Ĉar egale (kaj eĉ pli) grava parto de ilia kontribuo povas esti la rekomendo de ŝanĝo en la politiko de l'nacio por ebligi al ili labori en pli utila kaj respondeca maniero por sia lando kaj samcivitanoj.

Plej multaj analfabetaj gepatroj en Niĝerio ne povas sufiĉe interesiĝi pri la progreso de siaj infanoj en lernejo. Tio estas ĉar, eĉ se ili scius ion pri la studobjektoj, kiujn iliaj infanoj lernas en lernejo kaj dezirus tion partigi kun ili, la fremda instru-peranto tion igus neebla. Subite, la projekto de la Pedagogia Instituto, Ife Universitato, komencas ebligi al kelkaj jorubaj gepatroj ekinteresiĝi pri la lernej-aferoj de siaj infanoj. Ili estas konsultitaj kiel fakuloj pri pluraj aspektoj de la jorubaj kulturo kaj lingvo. Gepatroj, instruistoj kaj infanoj povas nun kontribui al la progresigo de unuagrada edukado en joruba lando kaj povas interŝanĝi opiniojn pri ĝi en la gepatra lingvo de la infano. En ĉi tiu senco la aserto de Fafunwa laŭ kiu la projekto detruis la miton, ke "angla lingvo kaj edukado estas sinonimaj" estas ĝusta.

Sed tio ne signifas, ke ĉio estas ĝusta en la projekto. La implicita lingvistika teorio, sur kiu Fafunwa apogas sian projekton (almenaŭ kiel prilumite de lia ĵusa referaĵo, kiun li afable sendis al mi) ne ŝajnas esti eĉ nur same bona kiel tiu proponita far Sapir kaj Whorf komence de tiu ĉi jarcento. En epoko, kiam la verkoj de Saussure kaj modernaj antropologoj fariĝis bone konataj, ĉu ankoraŭ eblas al intelektulo preni tiun studkampon serioze, konsideri lingvon kiel apenaŭ pli ol nuran etikedon por la "realaĵo" ? Eble la infanoj en la projekt-eksperimentaj klasoj estas pli memfidaj, kreemaj kaj fluaj en ambaŭ joruba kaj angla lingvoj kaj kio ajn, sed je kia kosto ? Ĉu ni ne havas la rajton scii ? Kiel, ekzemple, ili rilatas kun aliaj Niĝerianoj kiuj ne parolas la joruban ? Aŭ ĉu tio ne gravas ? Se ili sentas sin pli sekure inter jorubaj kunuloj, kio okazas al ilia sekureco inter ne-jorubaj homoj de Niĝerio kaj Afriko ? Ĉu ili estas introvertemaj ? Se la joruba infano pli bone majstras la anglan rezulte de la Projekta metodo, praveco pri tio povas esti pruvita nur se oni povas kompari la rezultojn en duagradaj lernejoj kaj universitatoj de la du tipoj de unuagradaj lernej-diplomitoj - t.e. tiuj el normalaj kaj projekt-eksperimentaj klasoj.

Denove neniu rezervo ŝajnas esti antaŭvidita por etendi la funkcion de la projekto al duagradaj lernejoj kaj universitatoj ; kaj tamen ne estas klare, kiun specialan helpon la infano instruita matematikon kaj sciencon en la joruba ricevos por ebligi lin sekvi tiujn objektojn en la angla je supera nivelo. Ĉu la kosto de tiu helpo ankoraŭ igas la laboron de la projekto surpreninda ? Ĉi-koncerne, oni devas pensi en terminoj de reaplikado de tiu projekto al ĉiu tribo en Niĝerio kaj Afriko ; se joruba infano povas profiti el ĝi, tiel same ankaŭ povas ĉiu infano el la miloj da triboj en Afriko. Ĉu ni devas fari kun ĉiu tribo en Afriko, kion la projekto faris kaj faras kun la joruba ? Se jes, kiel ni povas pravigi tion prilumite de la akra konkurenco por niaj limigitaj rimedoj far pli meritaj projektoj ?

Ŝajnas do, ke ekzistas sufiĉa motivo nin demandi ĉu ĉio en la Projekto aŭguras bone por Afriko. Bona majstrado de sia gepatra lingvo estas sendube grava por la disvolviĝo de la infano, sed ĉu tio nepre implicas instrui lin pri ĉiuj lernobjektoj en lia gepatra lingvo kaj ĉu finfine Afriko konsekvence profitos el tio ? Tio estas duba. Afriko apenaŭ povas permesi al si elspezi altajn monsumojn por disvolvi ĉiun afrikan lingvon al nivelo sur kiu ĝi estas uzata kiel instruperanto por ĉiu objekto en niaj lernejoj kaj universitatoj. Certe estas pli prudente elekti unu aŭ du afrikajn lingvojn por tia uzo kaj kontentiĝi instrui aliajn kiel lernobjektojn.

Ideale, unu afrika lingvo devus transpreni la rolon de la angla, hispana, portugala kaj franca lingvoj kiel instruperanto en ĉiuj afrikaj lernejoj. Sed tio estas apenaŭ farebla. Estas eble pli realisme disdividi Nigran Afrikon en Orientan kaj Okcidentan blokojn. Tiam po unu afrika lingvo el ĉiu bloko servus kiel instruperanto sur ĉiuj eduk-niveloj en sia tuta respektiva regiono. Tiamaniere Afriko povas entrepreni ĉion necesan por disvolvi ĉi tiujn du lingvojn sen oferi multon alian, kio estas esenca al ĝia disvolviĝo. Afrika lingvo, kiu utilas al la tuta kontinento aŭ al duono havos bonan ŝancon atingi internacian statuson kaj ebligi Afrikon kontribui mondlingvon. Evidente, tio postulos longtempan planon de kvindekkelk jaroj aŭ pli kaj ĝi certe ne estas tasko por intelektuloj kiuj traktas politikon kiel sanktan bovinon.

Fafunwa kaj liaj kunlaborantoj faris gravan paŝon por malkoloniigi afrikan edukadon. Tamen ĝis disvolvita afrika lingvo anstataŭos la anglan, francan, hispanan aŭ portugalan lingvojn en ties rolo de instru-perantoj en afrikaj lernejoj kaj universitatoj, la malkoloniigado ne povos esti kompleta. Tamen, ne estas neakordigeble kun la instruado de eŭropaj lingvoj en niaj institucioj. Tio signifas, ke Afriko devus fari neniom pli ol Ĉinio, Svedio, ktp., por certigi, ke ĝiaj studentoj kiuj bezonas flue paroli eŭropan lingvon havu ĉiuj necesajn eblecojn. Tiel longe, kiam Afrikanoj sentos la bezonon lerni la fremdajn lingvojn de nacioj, kiuj responde ne estas devigataj lerni afrikan lingvon - kaj ni ne povas riproĉi ilin se ili plendas kontraŭ la tromulto da lingvoj - same longe estos neeble al ili pretendi signifan egalecon kun Eŭropanoj. Kaj tio daŭros tiel longe kiel eŭropaj lingvoj estos la instruperanto en Afriko. Ke multaj Afrikanoj spontane kaj senkomplekse preferas regadon de fremdaj lingvoj ol afrikaj lingvoj estas indiko pri kiujn enrompojn koloniismo faris en multajn afrikajn mensojn. Ekzemple, ĉu vi povas imagi la jenan konversacion iam ebla :

D. ĉu vi estas Anglo ?

R. Jes, kaj ankaŭ mia edzino.

D. Kiel okazas, ke viaj infanoj ne parolas angle ?

R. Nu, mi ne volas, ke ili parolu la joruban kun akcento.

Kvankam estas nepenseble por anglaj gepatroj loĝantaj en Ile-Ife preferi la joruban por siaj infanoj, plejmultaj afrikaj gepatroj en Eŭropo preferas, ke iliaj infanoj parolu eŭropan ol afrikan lingvon. Povas esti, ke ili ne estas tute riproĉindaj. Sed mi asertas, ke la cirkonstancoj kiuj mildigas la riproĉon devus esti ŝanĝitaj, kaj mi argumentis, ke instrui Afrikanojn pere de fremda lingvo en Afriko estas parto de tiuj cirkonstancoj. Ĉiuokaze, Afrikanoj ne povos senigi sin je tiu kolonia menso de prefero por eŭropaj lingvoj, ĝis ili povos instrui siajn studentojn - je kiu ajn nivelo - pere de iu afrika lingvo. Kaj se la Ife projekto ebligas al la joruba fariĝi unu el la kandidatoj por tiu afrika lingvo, tiam Fafunwa kaj liaj kunlaborantoj havas ĉiujn kialojn esti kontentaj.

Tiu ĉi konkludo ne ŝanĝas nian rimarkigon, ke Pedagogiaj Institutoj devus klopodi ŝanĝi la strukturon de kio ajn respondecas por fari unuagradan edukadon fina por la plimulto el niĝeriaj infanoj.


[Reveno al la hejmpaĝo]

Valid XHTML 1.0!

esperanto@online.fr