Afriko : Edukado per Satelitoj


Africa n° 32, Aprilo 1974


elangligis : Dominik CORNICE


Ĉirkaŭ tridek telekomunikaj, edukaj kaj planadaj ekspertoj el dudek-tri afrikaj ŝtatoj antaŭ nelonge kunvenis en Addis Ababa por studi la eblecon uzi artefaritajn satelitojn por edukaj elsendoj en landoj sude de Saharo. Ili rekomendis al siaj respektivaj registaroj la kreadon de naciaj konsilioj por komunikado per satelitoj kungrupantaj la koncernajn ministeriojn kaj organizaĵojn.

En plej bonaj cirkonstancoj, tamen, ne antaŭ 1978 sistemo de eduka televido per satelito povos ekfunkcii kaj apenaŭ antaŭ 1999 ĝi povos esti plene ekspluatata.

Elspezante grandajn monsumojn por edukado, Afriko serĉas historian mallongigon por solvi siajn problemojn per uzo de modernaj teĥnikoj. Satelitoj ne nur povus enpenetri izolitajn regionojn, sed ankaŭ ebligus komunan produktadon taŭgan al pluraj landoj, tiel reduktante la kostojn.

Studo de UNESKO montris, ke en 1990 edukaj programoj per satelitoj povus ampleksi tridek-kvin landojn je konsiderinde malpli granda kosto ol tradiciaj metodoj. Afriko povus esti dividita en regionojn (Orientan kaj Okcidentan) kaj ne en anglalingvan kaj franclingvan zonojn.

La sistemo konsistus el centra elsenda stacio ekipita per ses televidaj kanaloj, 24 radio- kaj 24 transsend-stacioj. Du satelitoj nutrus po tri TV-kanalojn kaj 12 radio-staciojn, unu anstataŭante la alian en okazo de paneo. Surtere, instalaĵoj estus aranĝitaj en 800 000 komunumaj centroj, 700 000 lernejoj kaj 100 000 plenkreskulaj instruaj centroj. Tia sistemo en 1999 povus atingi 80 milionojn da lernantoj kaj instruistoj kaj preskaŭ 50 milionojn da plenkreskuloj sude de Saharo.

El la ĉiutagaj 144 horoj da elsendo, kvarono estus dediĉita al unuagrada lernej-instruado, kvarono al duagrada kaj supera edukado, triono al plenkreskulaj edukaj programoj kaj la restantaj 24 horoj al kulturaj kaj sportaj programoj ; je suma kosto de unu biliono da dolaroj.

La lingva obstaklo povus montriĝi malpli granda ol ŝajnas unuavide. Lernej-programoj povus esti elsenditaj en ok lingvoj kaj plenkreskulaj kursoj en 48. UNESKO kalkulis, ke duonon de la enloĝantoj sude de Saharo povus atingi informelsendoj en ok lingvoj : ĉirkaŭ 125 milionoj da Afrikanoj parolas aŭ komprenas la svahilan (25 milionoj en Orienta Afriko), la haŭsan (20 milionoj en Niĝerio), la joruban (15 milionoj en Niĝerio), la amharan (15 milionoj en Etiopio), la anglan (15 milionoj), la ibo-an (13 milionoj en Niĝerio), la Fulani-an (12 milionoj en Sahel) kaj la lingalan (11 milionoj en Kongo-baseno).

Estas nun la tasko de politikaj gvidantoj antaŭenpuŝi la aferon kaj kunvoki sur kontinenta nivelo renkontiĝon inter la naciaj konsilioj por komunikado per satelitoj.


[Reveno al la hejmpaĝo]

Valid XHTML 1.0!

esperanto@online.fr