AFRIKO KAJ EEK


EŬROPA KRIZO : INTERTRAKTADOJ PLU DAŬRAS


Sam Uba, Africa n° 32, Aprilo 1974


elangligis : Dominik CORNICE


Intertraktadoj inter la plilarĝigita Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK) kaj afrikaj landoj verŝajne devos esti ekstre pludaŭrigataj pro la interna krizo en la Komunumo.

La necerteco en Britio post la februara ĝenerala voĉdono ankaŭ povus ĝeni la interparolojn. Dum ekzistas dubo pri la stabileco de la nuna brita registaro, Bruselo povas alpreni neniun gravan decidon. La Laborista Partio devontigis sin rekonsideri la kondiĉojn de la membreco de Britio al EEK kaj povus baldaŭ okazi denova voĉdono.

La naŭ landoj membroj de EEK plu daŭrigas siajn diskutojn pri sia komuna aliro al la intertraktadoj, kies celo estas ellabori novan interkonsenton anstataŭontan ambaŭ Jaundan Konvencion, kiu ligas EEK-on kun 19 franclingvaj afrikaj ŝtatoj, kaj Aruŝan Interkonsenton, inter EEK kaj la Orient-Afrika Komunumo de Kenjo, Ugando kaj Tanzanio.

Sed oficialuloj en Bruselo konfesas, ke la mandatoj per kiuj ili intertraktis kun la 19 afrikaj asociitaj kaj la 21 asocieblaj landoj - tio estas landoj de la Brita Komunumo en Afriko, Kariba Maro kaj Pacifika Oceano - estas iom rudimentaj kaj malprecizaj.

Tradicie, intertraktadoj de EEK postulas longan tempon. Ekzemple, la aborta interkonsento kun Niĝerio postulis tri jarojn (1963-66) da pritraktoj. La intertraktadoj kun la Orient-Afrikanoj, kiuj kondukis al la Aruŝa Interkonsento de la 24-a de septembro 1969 ankaŭ daŭris plurajn jarojn.

Oni ektimas en la EEK-sidejo en Bruselo kaj en aliaj eŭropaj ĉefurboj, ke la malsamecoj inter la Naŭ pri pluraj esencaj demandoj, povus malfaciligi al ili la alprenon de komuna starpunkto. Ĉi-kaze, la interparoloj, kiuj komenciĝis en pasinta oktobro (1973), ja povus lanti ĝis venonta februaro (1975), kiam la Jaunda kaj Aruŝa Konvencioj estas finiĝontaj.

La EEK-krizo atingis sian kulminon en la ĵusa Vaŝingtona konferenco de la mondĉefaj petrolkonsumantaj landoj. La naŭ ne nur malsukcesis prezenti unuigitan fronton, sed Herr Schmidt, la okcidentgermana Financ-Ministro, ankaŭ publike deklaris, ke la diseriĝo de la Komunumo ne plu povas esti haltigita.

Kiel kutime, Francio ludis la rolon de kvina rado ĉe veturado. Pro la franca forĵeto de komuna strategio koncerne la energi-krizon, interalie de propono, ke la ĉefaj petrol-konsumantaj landoj devus kunlabori kaj pretiĝi al dialogo kun la petrol-produktantoj, la konferenco devis plilongiĝi je 24 horoj.

Ĝi finiĝis per daŭra rifuzo de kompromiso far la Francoj, kaj kolerigita brita delegito malgraŭvole rimarkigis, ke "ĉi-okaze ŝajnas, ke logiko mankis al la Francoj."

Antaŭ la Vaŝingtona konferenco, la Komisiono de EEK konfesis en rimarkinde malkaŝa deklaro, ke la Komunumo alfrontas "krizon de fido, volo kaj celkonscio".

Ĝi avertis la Komunumon, ke ĝi povos plenumi neniun el siaj celoj "nek nun, nek en 1980" se ĝia unueco "dependas de bela vetero".

Ĝi atentigis, ke la Eŭropa Regiona Disvolva Fonduso, tuŝŝtono de la Komunuma solidareco, ankoraŭ ne estis starigita, malgraŭ la sindevontigoj, ke ĝi estu establita fine de la pasinta jaro (1973).

La transiro al dua stadio de ekonomia kaj mona unuiĝo estis frostigita, pro la franca decido flosigi la frankon.

La Komunumo ankaŭ malsukcesis "difini sian sintenon al la resto de la mondo pri pluraj gravaj demandoj, kiaj la intertraktadoj kun la landoj de la Mediteranea baseno".

La Komisiono ne specife referencis al la intertraktadoj kun afrikaj landoj kaj aliaj en Kariba Maro kaj Pacifika Oceano.

Sed ĝi direktas tiun ĉi rimarkindan akuzon : "La Konsilio nur tro ofte implikiĝas en detalojn, tiel ke fariĝas malfacile aŭ tute neeble atingi komunan decidon. Kelkfoje, interkonsento estas atingita nur sur la plej mallarĝa fronto kun ŝtatoj membroj sindetenantaj aŭ alkroĉiĝantaj al spiritaj rezervoj. Ĉio tio grave damaĝas la bildon de la Komunumo".

Se la Afrikanoj ne konsciis pri la krizo en EEK, ilia malpacienco pro la malrapida progreso de la intertraktadoj kaj la nekapablo de la Komunumo prezenti komunan starpunkton fariĝis evidenta ĉe la fino de la unua serio da interparoloj en Bruselo en februaro.

S-ro Eduard Sanu, la niĝeria ambasadoro en EEK kaj proparolanto de la grupo de afrikaj, karibaj kaj pacifikaj landoj koncernitaj en la interparoloj, rimarkigis, ke ili okazigis sep intertraktajn sesiojn depost la interparoloj malfermiĝis pasintan oktobron, sed malmulte progresis.

Li ankaŭ esprimis "grandan disreviĝon" pro la Komunuma sinteno, ke la bazaj principoj de sia politiko ne povas esti signife modifitaj.

La ĉefaj punktoj de malkonsento inkluzivis la demandon de libera kaj nelimigita alireblo al EEK de ĉiuj agrikulturaj produktoj el evolulandoj ; amendojn al la sistemoj per "reguloj de deveno", kaj tujan decidon pri la kvanto da helpo, kiun la Komunumo provizos al ili en nova kadro.

S-ro Sanu deklaris : "nia opinio estas, ke se ni ne povas diskuti la bazajn politikojn de la Komunumo, tiam ne estas senco en tiuj ĉi intertraktadoj".

Multaj superaj EEK-oficialuloj okupiĝantaj pri helpo malkaŝe simpatias la petojn de Afrikanoj kaj ties Karibaj kaj Pacifikaj kolegoj. Sed ili kulpigas apartigajn naciajn proprajn interesojn, kiuj montriĝis en la lastaj pasintaj jaroj, pro la nekapablo de la Komunumo oferti pli malavarajn kondiĉojn.

Ministroj el la 40 asociitaj kaj asocieblaj landoj estis renkontiĝontaj en Addis Ababa la 20-an kaj 21-an de februaro por konstati la progreson de la ĝisnunaj interparoloj, kaj decidi pri sia venonta agado.

Estas eksterdube, ke la krizo en EEK kaj ties eblaj sekvoj en la intertraktadoj troviĝis en ĉies mensoj inter iliaj ĉefaj zorgoj.


[Reveno al la hejmpaĝo]

Valid XHTML 1.0!

esperanto@online.fr