CHARLES PERRAULT



LA FEINO



originala titolo : Les Fées



elfrancigis : L.L. ZAMENHOF




11.

La feino.

Unu vidvino havis du filinojn. La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon ; ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili. La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi.

13.

La feino (Daŭrigo).

Ĉar ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon, kaj en tiu sama tempo ŝi havis teruran malamon kontraŭ la pli juna. Ŝi devigis ŝin manĝi en la kuirejo kaj laboradi senĉese. Inter aliaj aferoj tiu ĉi malfeliĉa infano devis du fojojn en ĉiu tago iri ĉerpi akvon en tre malproksima loko kaj alporti domen plenan grandan kruĉon.

15.

La feino (Daŭrigo).

En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino, kiu petis ŝin, ke ŝi donu al ŝi trinki. "Tre volonte, mia bona," diris la bela knabino. Kaj ŝi tuj lavis sian kruĉon kaj ĉerpis akvon en la plej pura loko de la fonto kaj alportis al la virino, ĉiam subtenante la kruĉon, por ke la virino povu trinki pli oportune. Kiam la bona virino trankviligis sian soifon, ŝi diris al la knabino : "Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon" (ĉar tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino, por vidi, kiel granda estos la ĝentileco de tiu ĉi juna knabino). "Mi faras al vi donacon," daŭrigis la feino, "ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta ŝtono."

17.

La feino (Daŭrigo).

Kiam tiu ĉi bela knabino venis domen, ŝia patrino insultis ŝin, kial ŝi revenis tiel malfrue de la fonto. "Pardonu al mi, patrino," diris la malfeliĉa knabino, "ke mi restis tiel longe". Kaj kiam ŝi parolis tiujn ĉi vortojn, elsaltis el ŝia buŝo tri rozoj, tri perloj kaj tri grandaj diamantoj. "Kion mi vidas !" diris ŝia patrino kun grandega miro. "Ŝajnas al mi, ke el ŝia buŝo elsaltas perloj kaj diamantoj ! De kio tio ĉi venas, mia filino ?" (Tio ĉi estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino). La malfeliĉa infano rakontis al ŝi naive ĉion, kio okazis al ŝi, kaj, dum ŝi parolis, elfalis el ŝia buŝo multego da diamantoj. "Se estas tiel," diris la patrino, mi devas tien sendi mian filinon. Marinjo, rigardu, kio eliras el la buŝo de via fratino, kiam ŝi parolas ; ĉu ne estus al vi agrable havi tian saman kapablon ? Vi devas nur iri al la fonto ĉerpi akvon ; kaj kiam malriĉa virino petos de vi trinki, vi donos ĝin al ŝi ĝentile."

19.

La feino (Daŭrigo).

"Estus tre bele," respondis la filino malĝentile, "ke mi iru al la fonto !" - "Mi volas, ke vi tien iru," diris la patrino, "kaj iru tuj !" La filino iris, sed ĉiam murmurante. Ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon, kiu estis en la loĝejo. Apenaŭ ŝi venis al la fonto, ŝi vidis unu sinjorinon, tre riĉe vestitan, kiu eliris el la arbaro kaj petis de ŝi trinki (tio ĉi estis tiu sama feino, kiu prenis sur sin la formon kaj la vestojn de princino, por vidi, kiel granda estos la malboneco de tiu ĉi knabino). "Ĉu mi venis tien ĉi," diris al ŝi la malĝentila kaj fiera knabino, "por doni al vi trinki ? Certe, mi alportis arĝentan vazon speciale por tio, por doni trinki al tiu ĉi sinjorino ! Mia opinio estas : prenu mem akvon, se vi volas trinki." - "Vi tute ne estas ĝentila," diris la feino sen kolero. "Bone, ĉar vi estas tiel servema, mi faras al vi donacon, ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi parolos, eliros el via buŝo aŭ serpento aŭ rano."

21.

La feino (Daŭrigo)

Apenaŭ ŝia patrino ŝin rimarkis, ŝi kriis al ŝi : "Nu, mia filino ?" - "Jes, patrino", respondis al ŝi la malĝentulino, elĵetante unu serpenton kaj unu ranon. - "Ho, ĉielo !" ekkriis la patrino, "kion mi vidas ? Ŝia fratino en ĉio estas kulpa ; mi pagos al ŝi por tio ĉi !" Kaj ŝi tuj kuris bati ŝin. La malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima arbaro. La filo de la reĝo, kiu revenis de ĉaso, ŝin renkontis ; kaj, vidante, ke ŝi estas tiel bela, li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola kaj pro kio ŝi ploras. - "Ho ve, sinjoro, mia patrino forpelis min el la domo".

23.

La feino (Fino)

La reĝido, kiu vidis, ke el ŝia buŝo eliris kelke da perloj kaj kelke da diamantoj, petis ŝin, ke ŝi diru al li, de kie tio ĉi venas. Ŝi rakontis al li sian tutan aventuron. La reĝido konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon, ol ĉio, kion oni povus doni dote al alia fraŭlino, forkondukis ŝin al la palaco de sia patro, la reĝo, kie li edziĝis je ŝi. Sed pri ŝia fratino ni povas diri, ke ŝi fariĝis tiel malaminda, ke ŝia propra patrino ŝin forpelis de si ; kaj la malfeliĉa knabino, multe kurinte kaj trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti, baldaŭ mortis en angulo de arbaro.


[Ankaŭ haveblas en Latina3 kaj sensupersigna versioj]

[Reveno al la hejmpaĝo]

Valid XHTML 1.0!

esperanto@online.fr