CHARLES PERRAULT



LA FEINO



originala titolo : Les Fées



elfrancigis : L.L. ZAMENHOF




§ 11.

La feino.

Unu vidvino havis du filinojn. La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizagxo, ke cxiu, kiu sxin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon ; ili ambaw estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili. La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro law sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi.

§ 13.

La feino (Dawrigo).

Cxar cxiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial tiu cxi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon, kaj en tiu sama tempo sxi havis teruran malamon kontraw la pli juna. Sxi devigis sxin mangxi en la kuirejo kaj laboradi sencxese. Inter aliaj aferoj tiu cxi malfelicxa infano devis du fojojn en cxiu tago iri cxerpi akvon en tre malproksima loko kaj alporti domen plenan grandan krucxon.

§ 15.

La feino (Dawrigo).

En unu tago, kiam sxi estis apud tiu fonto, venis al sxi malricxa virino, kiu petis sxin, ke sxi donu al sxi trinki. "Tre volonte, mia bona," diris la bela knabino. Kaj sxi tuj lavis sian krucxon kaj cxerpis akvon en la plej pura loko de la fonto kaj alportis al la virino, cxiam subtenante la krucxon, por ke la virino povu trinki pli oportune. Kiam la bona virino trankviligis sian soifon, sxi diris al la knabino : "Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon" (cxar tio cxi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malricxa vilagxa virino, por vidi, kiel granda estos la gxentileco de tiu cxi juna knabino). "Mi faras al vi donacon," dawrigis la feino, "ke cxe cxiu vorto, kiun vi diros, el via busxo eliros aw floro aw multekosta sxtono."

§ 17.

La feino (Dawrigo).

Kiam tiu cxi bela knabino venis domen, sxia patrino insultis sxin, kial sxi revenis tiel malfrue de la fonto. "Pardonu al mi, patrino," diris la malfelicxa knabino, "ke mi restis tiel longe". Kaj kiam sxi parolis tiujn cxi vortojn, elsaltis el sxia busxo tri rozoj, tri perloj kaj tri grandaj diamantoj. "Kion mi vidas !" diris sxia patrino kun grandega miro. "Sxajnas al mi, ke el sxia busxo elsaltas perloj kaj diamantoj ! De kio tio cxi venas, mia filino ?" (Tio cxi estis la unua fojo, ke sxi nomis sxin sia filino). La malfelicxa infano rakontis al sxi naive cxion, kio okazis al sxi, kaj, dum sxi parolis, elfalis el sxia busxo multego da diamantoj. "Se estas tiel," diris la patrino, mi devas tien sendi mian filinon. Marinjo, rigardu, kio eliras el la busxo de via fratino, kiam sxi parolas ; cxu ne estus al vi agrable havi tian saman kapablon ? Vi devas nur iri al la fonto cxerpi akvon ; kaj kiam malricxa virino petos de vi trinki, vi donos gxin al sxi gxentile."

§ 19.

La feino (Dawrigo).

"Estus tre bele," respondis la filino malgxentile, "ke mi iru al la fonto !" - "Mi volas, ke vi tien iru," diris la patrino, "kaj iru tuj !" La filino iris, sed cxiam murmurante. Sxi prenis la plej belan argxentan vazon, kiu estis en la logxejo. Apenaw sxi venis al la fonto, sxi vidis unu sinjorinon, tre ricxe vestitan, kiu eliris el la arbaro kaj petis de sxi trinki (tio cxi estis tiu sama feino, kiu prenis sur sin la formon kaj la vestojn de princino, por vidi, kiel granda estos la malboneco de tiu cxi knabino). "Cxu mi venis tien cxi," diris al sxi la malgxentila kaj fiera knabino, "por doni al vi trinki ? Certe, mi alportis argxentan vazon speciale por tio, por doni trinki al tiu cxi sinjorino ! Mia opinio estas : prenu mem akvon, se vi volas trinki." - "Vi tute ne estas gxentila," diris la feino sen kolero. "Bone, cxar vi estas tiel servema, mi faras al vi donacon, ke cxe cxiu vorto, kiun vi parolos, eliros el via busxo aw serpento aw rano."

§ 21.

La feino (Dawrigo)

Apenaw sxia patrino sxin rimarkis, sxi kriis al sxi : "Nu, mia filino ?" - "Jes, patrino", respondis al sxi la malgxentulino, eljxetante unu serpenton kaj unu ranon. - "Ho, cxielo !" ekkriis la patrino, "kion mi vidas ? Sxia fratino en cxio estas kulpa ; mi pagos al sxi por tio cxi !" Kaj sxi tuj kuris bati sxin. La malfelicxa infano forkuris kaj kasxis sin en la plej proksima arbaro. La filo de la regxo, kiu revenis de cxaso, sxin renkontis ; kaj, vidante, ke sxi estas tiel bela, li demandis sxin, kion sxi faras tie cxi tute sola kaj pro kio sxi ploras. - "Ho ve, sinjoro, mia patrino forpelis min el la domo".

§ 23.

La feino (Fino)

La regxido, kiu vidis, ke el sxia busxo eliris kelke da perloj kaj kelke da diamantoj, petis sxin, ke sxi diru al li, de kie tio cxi venas. Sxi rakontis al li sian tutan aventuron. La regxido konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon, ol cxio, kion oni povus doni dote al alia frawlino, forkondukis sxin al la palaco de sia patro, la regxo, kie li edzigxis je sxi. Sed pri sxia fratino ni povas diri, ke sxi farigxis tiel malaminda, ke sxia propra patrino sxin forpelis de si ; kaj la malfelicxa knabino, multe kurinte kaj trovinte neniun, kiu volus sxin akcepti, baldaw mortis en angulo de arbaro.


[Ankaw haveblas en  Latina3 versio]

[Ankaw haveblas en  Unikoda versio]

[Reveno al la hejmpagxo]

Valid XHTML 1.0!

esperanto@online.fr