SIR ARTHUR CONAN DOYLE


LA MARARMEA TRAKTATO


10-A AVENTURO EL


LA MEMORAJXOJ DE SHERLOCK HOLMES


originala titolo : The Naval Treaty


elangligis : Dominik CORNICE


grafike tradukis la bildon : Roberto RESENDE




Enkonduko : Sir Arthur Conan Doyle naskigxis en Edinburgo, Skotlando, la 22-an de majo 1859 kaj mortis en Crowborough, Sussex, en 1930. Li estis edukita en Stonyhurst, kaj poste studis medicinon en la Edinburga Universitato, kie la diagnozaj metodoj de unu el la profesoroj lawdire provizis la deduktajn metodojn uzatajn de Sherlock Holmes.

Li unue establis sin kiel kuracisto en Southsea kaj dum li atendis siajn pacientojn li komencis verki. Li estis Cxampiono de tiuj kondamnitaj pro krimoj, kiujn ili ne faris, kiel atestas liaj klopodoj por pruvi la senkulpecon de Oscar Slater ; sportulo ; mem detektivo el karno kaj sango, por kies helpo venis oftaj petoj ; kuracisto dum la Bura Milito ; predikisto ; kaj misiisto.

Lia plej granda atingo estas, kompreneble, la kreado de Sherlock Holmes, kiu baldaw atingis internaciecon kaj konstante deturnis sian kreinton de preferata okupo. Foje, Conan Doyle mortigis lin, sed li estis devigita lin revivigi pro publika protesto. Holmes estis rivalo, kiu posedis tiom multajn el la trajtoj kaj spertoj de Conan Doyle, ke li ecx adoptis unu el la amikoj de sia kreinto, D-ron Watson, kaj igis lin unu el la famaj fikciaj personoj.

Liaj Sherlock Holmes-aj verkoj (1887-1927) ampleksas, krom La Memorajxoj de Sherlock Holmes, famajn titolojn kiel Studo en Skarlato, La Signo de Kvar, La Afer-Libro de Sherlock Holmes, La Cxashundo de la Baskerviloj, La Valo de l'Timo, ktp.


LA MARARMEA TRAKTATO

La julio, kiu tuj sekvis mian edzigxon farigxis memorinda, pro tri interesaj aferoj, en kiuj mi havis la privilegion akompani Sherlock Holmes kaj studi liajn metodojn. Mi trovas ilin registritaj en miaj notoj sub la titoloj : "La aventuro de la dua makulo", "La aventuro de la Mararmea Traktato" kaj "La aventuro de la laca kapitano". La unua el ili, tamen, tusxas tiel gravajn interesojn kaj implikas tiom multajn el la unuarangaj familioj de la Regno, ke antaw multaj jaroj estos neeble publikigi gxin. Tamen, neniu afero, pri kiu Holmes okupigxis, tiel klare ilustris la valoron de liaj analizaj metodoj aw tiel impresis tiujn, kiuj lin renkontis. Mi ankoraw konservas preskaw lawvortan protokolon de la intervjuo, en kiu li demonstris la verajn faktojn de la afero al Monsieur Dubuque, de la Pariza Polico, kaj Fritz von Waldbaum, la fame konata fakulo el Dancig, kiuj ambaw vane konsumis siajn energiojn super kio montrigxis flankaj aferoj. La nova jarcento estos alveninta, tamen, antaw ol tiu rakonto povos esti sendangxere rakontita. Dume, mi transiras al la dua sur mia listo, kiu minacis ankaw, iam, farigxi naciskale grava, kaj estis signita de pluraj incidentoj, kiuj donas al gxi tute apartan aspekton.

Dum miaj lernojaroj mi intime konatigxis kun junulo nomita Percy Phelps, kiu estis proksimume samagxa kiel mi, kvankam li estis du lernojarojn antawe. Li estis tre inteligenta knabo, kaj elgajnis cxiun premion, kiun la lernejo elmetis, finante siajn farojn per gajno de stipendio, kiu sendis lin al Cambridge por dawrigi sian triumfan karieron. Li estis, mi memoras, treege bone sange rilatigita, kaj ecx kiam ni cxiuj estis malgrandaj knaboj, ni sciis, ke la frato de lia patrino estas Lord Holdhurst, la granda Konservativa politikisto. Tiu pompa parenceco alportis al li nemultan bonon ; male, tio sxajnis al ni suficxe tikla afero lin persekuti sur la ludkampo kaj frapi al li la krurojn per paliseto. Sed temis pri alia afero, kiam li eniris la mondon. Mi iel awdis, ke liaj kapabloj kaj la influo pri kiu li disponis havigis al li bonan pozicion en la Eksterlanda Ministerio, kaj li poste tute forvisxigxis el miaj pensoj, gxis la sekvanta letero rememorigis lian ekziston :

'Briarbrae, Woking.

'Mia Kara Watson, - Mi ne dubas, ke vi memoros "Tadpole" Phelps, kiu estis en la kvina klaso, kiam vi estis en la tria. Estas eble, ecx, ke vi awdis pri tio, ke dank'al la influo de mia onklo, mi havis konfidan kaj honoran situacion gxis terura malfelicxo subite venis rompi mian karieron.

'Ne estas necese priskribi la detalojn de tiu terura evento. Okaze de via konsento plenumi mian peton, estas versxajne, ke mi devos rakonti ilin al vi. Mi nur jxus resanigxas de nawsemajna cerba febro, kaj mi ankoraw estas ekstreme malforta. Cxu vi pensas, ke vi povus kunvenigi vian amikon, S-ron Holmes, cxi tien por vidi min ? Mi sxatus havi lian opinion pri la afero, kvankam la awtoritatoj certigas al mi, ke nenio pli povas esti farata. Klopodu lin venigi kun vi cxi tien, kiel eble plej frue. Cxiu minuto sxajnas al mi horo dum mi trovigxas en cxi tiu terura necerteco. Certigu al li ke, se mi ne petis lian konsilon pli frue, tio ne estis cxar mi ne aprezas liajn talentojn, sed cxar mia kapo dawre estis for, de post kiam la sorto min trafis. Nun, mia spirito denove estas bonorda, kvankam mi ne kuragxas pensi tro multe pri tio pro timo refali. Mi ankoraw estas tiel malforta, ke mi devis skribi, kiel vi vidas, diktante. Klopodu lin venigi.

'Via malnova lernejkunulo,

'Percy Phelps.'

Estis io, kiu tusxis min cxe la legado de tiu cxi letero, io kompatinda en la ripetitaj alvokoj venigi Holmes. Mi estis tiel emociita, ke ecx se tio estintus malfacila afero, mi estus klopodinta en gxi ; sed kompreneble, mi bone sciis, ke Holmes tiel sxatis sian arton, ke li cxiam estis same preta alporti sian helpon, kiel lia kliento estus gxin akcepti. Mia edzino konsentis kun mi ne perdi momenton gxis mi prezentos al li la aferon, sekve en la horo post la matenmangxo, mi retrovigxis plian fojon en la malnova logxejo en Baker Street.

Holmes sidis cxe sia flanktablo, vestita per negligxa surtuto kaj pene laboranta super hxemia analizo. Granda kurba retorto furioze bolis en la blua flamo de Bunsen-brulilo, kaj la distilitaj gutoj kondensigxis en du-litran mezurilon. Mia amiko apenaw eklevis la okulojn, kiam mi eniris, kaj vidante, ke lia analizo devas estis grava, mi sidigxis en fotelo kaj atendis. Li cxerpis en tiun kaj alian botelon, elprenante po kelkajn gutojn per sia vitra pipeto, kaj finfine alportis provtubon entenantan solvajxon al la tablo. Li en sia dekstra mano tenis strion da lakmusa papero.

'Vi alvenas al kriza momento, Watson', li diris, 'Se tiu cxi papero restos blua, cxio bone. Se gxi farigxos rugxa, tio signifas homan morton.' Li trempis gxin en la provtubon kaj gxi tuj rugxigxis al malhela, intensa karmezino. 'Hm ! Mi tion ja supozis !' Li ekkriis. 'Mi estos je via dispono post momento, Watson. Vi trovos tabakon en la Persa pantoflo.' Li turnigxis al sia skribotablo kaj haste elskribacxis telegramojn, kiujn li transdonis al la servo-knabo. Poste li sidjxetis sin sur la kontrawan segxon, kaj suprentiris siajn genuojn gxis li per siaj fingroj cxirkawprenis siajn longajn mincajn krurojn.

'Tute ordinara murdeto,' Li diris. 'Vi havas ion pli bonan, mi supozas. Vi estas la sturma kuriero de l'krimo, Watson. Kio gxi estas ?'

Mi transdonis al li la leteron, kiun li legis kun plej koncentrita atento.

'Gxi ne sciigas multon, cxu ?' Li rimarkigis, redonante gxin al mi.

     'Apenaw ion.'

'Kaj tamen la skribo estas interesa.'

'Sed la skribo ne estas de li.'

'Gxuste. Gxi estas de virino.'

'De viro, certe !' Mi ekkriis.

    'Ne, de virino ; kaj virino kun rara karaktero. Vidu, komencante enketon, estas grave scii, ke via kliento estas en intima rilato kun iu, kiu por bono aw malbono havas esceptan naturon. Mia intereso jam estis vekita cxi-kaze. Se vi estas preta, ni tuj ekveturos al Woking por vidi tiun diplomaton, kiu trovigxas en tiel malbona situacio, kaj la sinjorinon, al kiu li diktas siajn leterojn.'

Ni havis la bonsxancon trafi fruan trajnon en Waterloo, kaj post iom malpli ol unu horo ni trovigxis meze de la abioj kaj eriko de Woking. Briarbrae montrigxis kiel granda aparta domo situanta sur vasta tereno, je kelkminuta marsxdistanco de la stacidomo. Alsendinte niajn vizitkartojn, ni estis kondukitaj en elegante arangxitan salonon, kie post kelkaj minutoj venis renkonte al ni iom korpulenta viro, kiu nin akceptis kun granda gastamo. Lia agxo devis pli proksimi kvardek ol tridek jarojn, sed liaj vangoj estis tiel sane brilaj kaj liaj okuloj tiel gajaj, ke li ankoraw faris la impreson de diketa kaj petolema knabo.

'Mi estas gxoja, ke vi venis,' li diris, varme premante niajn manojn. 'Percy demandis pri vi la tutan matenon. Ha, povrulo, li alkrocxas sin al cxiu pajlero. Liaj gepatroj petis min vin vidi, cxar nura mencio pri la subjekto estas tre dolora al ili.'

'Ni ankoraw ne havis la detalojn,' rimarkigis Holmes. 'Mi vidas, ke vi mem ne estas ano de la familio.'

Nia kunparolanto eksurprizigxis, kaj tuj, ekrigardante malsupren, li ekridis.

'Kompreneble, vi vidis la monogramon "J.H." sur mia medaliono,' li diris. 'Dum momento mi pensis, ke vi faris ion eksterordinaran. Joseph Harrison estas mia nomo, kaj cxar Percy estas edzigxonta kun mia fratino Annie, mi almenaw estos boparenco. Vi trovos mian fratinon en lia cxambro, cxar sxi flegis lin de la kapo gxis piedoj cxi du pasintajn monatojn. Eble estus preferinde aliri tuj, cxar mi scias kiel malpacienca li estas.'

La cxambro, en kiun ni estis kondukitaj trovigxis sur la sama etagxo ol la salono. Gxi estis meblita parte kiel salono, parte kiel dormocxambro, kun floroj delikate arangxitaj en cxiu loko kaj angulo. Juna viro, ege pala kaj konsumita, kusxis sur sofo apud la malfermita fenestro, tra kiun eniris la ricxa parfumo de la gxardeno kaj la balzama somera aero. Cxe li sidis virino, kiu starigxis je nia eniro.

'Cxu mi eliru, Percy ?' Sxi demandis.

Li ekkaptis sxian manon por sxin reteni. 'Kiel vi fartas, Watson ?' li kore diris. 'Mi neniam rekonus vin kun cxi tiuj lipharoj, kaj eble vi povus ne esti preta jxuri pri mi. Li, mi supozas, estas via renoma amiko, S-ro Sherlock Holmes ?'

Mi prezentis lin per kelkaj vortoj, kaj ni ambaw sidigxis. La korpulenta viro estis forlasinta nin, sed lia fratino ankoraw restis, kun sia mano en tiu de la malsanulo. Sxi estis impresa virino, iomete malalta kaj diketa por la simetrio, sed kun bela oliva vizagxkoloro, grandaj brunaj italaj okuloj, kaj abunda longa nigra hararo. Sxiaj ricxaj nuancoj aspektigis la blankan vizagxon de sxia kompano des pli konsumita kaj svaga pro kontrasto.

'Mi ne malsxparos vian tempon,' li diris, levigxante sur la sofo. 'Mi rekte alvenos al la objekto sen plua antawparolo. Mi estis felicxa kaj sukcesa homo, S-ro Holmes, kaj baldaw edzigxonta, kiam subita kaj terura malfelicxo ruinigis cxiujn miajn perspektivojn en la vivo.

'Mi estis, kiel Watson probable informis vin, en la Eksterlanda Ministerio kaj dank'al la influo de mia onklo, Lord Holdhurst, rapide altigxis al kontentiga pozicio. Kiam mia onklo farigxis Ministro de eksterlandaj aferoj en cxi tiu Administracio, li konfidis al mi plurajn gravajn misiojn, kaj cxar mi cxiam sukcese finplenumis ilin, li finfine metis la plej grandan fidon en miaj takto kaj kapablo.

'Antaw proksimume dek semajnoj - pli precize, la 23-an de majo - li vokis min al sia persona cxambro, kaj gratulinte min pro la bona laboro, kiun mi faris, informis min, ke li havas novan plenumotan komision por konfidi al mi.

'"Tio cxi", li diris, prenante grizan rulon da papero el sia skribotablo, "estas la originalo de tiu sekreta traktato inter Britio kaj Italio, pri kiu, mi bedawras diri, kelkaj onidiroj aperis en la gazetaro. Estas plej grave, ke nenio pli tralikigxu. La franca aw la rusa ambasado pagus grandegan sumon por ekscii la enhavon de tiuj cxi paperoj. Ili ne devus eliri mian skribotablon, se ne estus nepre necese igi ilin kopiitaj. Vi havas skribotablon en via oficejo ?"

     '"Jes, Sinjoro."

'"Do, prenu la traktaton kaj ensxlosu gxin tien. Mi donos ordonojn por ke vi povu resti, kiam la aliaj eliros, tiel ke vi povos kopii ilin lawplacxe, ne timante esti pririgardata. Kiam vi estos fininta, reensxlosu ambaw originalon kaj malneton en la skribotablon, kaj transdonu ilin al mi persone morgaw matene."

'Mi prenis la paperojn kaj -'

'Pardonu, momenton', diris Holmes, 'Cxu vi estis solaj dum cxi tiu konversacio ?'

'Absolute.'

'En granda cxambro ?'

'Tridek futojn cxiudirekte.'

'En la centro ?'

'Jes, proksimume'

'Kaj parolantaj mallawte ?'

'La vocxo de mia onklo cxiam estas rimarkinde mallawta. Mi apenaw parolis entute.'

'Dankon,' diris Holmes, fermante la okulojn, 'bonvolu dawrigi.'

'Mi faris ekzakte, kion li indikis, kaj atendis gxis la aliaj oficistoj foriris. Unu el ili en mia cxambro, Charles Gorot, devis fini restantan laboron, tial mi lasis lin kaj eliris vespermangxi. Kiam mi revenis li estis foririnta. Mi deziris rapidi en mia laboro, cxar mi sciis, ke Joseph, la S-ro Harrison, kiun vi jxus vidis, estis en la urbo, kaj estis veturonta al Woking per la trajno de la dekunua horo, kaj mi volis seeble trafi gxin.

'Kiam mi ekekzamenis la traktaton mi tuj vidis, ke gxi estas de tia graveco, ke mia onklo ne kulpis pri troigo en kion li diris. Ne enirante la detalojn, mi povas diri, ke gxi difinis la estontan sintenon de tiu cxi lando okaze se la franca floto akirus kompletan superecon super tiu de Italio en Mediteraneo. La demandoj traktitaj en gxi estis pure mararmeaj. Cxe la fino trovigxis la subskriboj de la altranguloj, kiuj gxin subskribis. Mi jxetis la okulojn sur gxin, kaj poste dedicxis min al mia tasko gxin kopii.

'Gxi estis longa dokumento, skribita en la franca lingvo, kaj entenanta dudek ses apartajn artikolojn. Mi kopiis kiel eble plej rapide, sed je la nawa mi estis kopiinta nur naw artikolojn, tiel ke sxajnis senespere provi trafi mian trajnon. Mi sentis min dormema kaj stupora, parte pro mia vespermangxo kaj ankaw pro la efikoj de longa tago da laboro. Taso da kafo reordigus mian cerbon. Pordisto restas la tutan nokton en malgranda logxejo cxe la piedo de la sxtuparo, kiu kutimas prepari kafon sur sia alkohollampo por iuj funkciuloj, kiuj laboras ekstrajn horojn. Mi sekve sonigis la sonorilon por lin alvoki.

     'Je mia surprizo, la alvokon respondis virino, granda, krudvizagxa, agxa virino kun antawtuko. Sxi klarigis, ke sxi estas la pordistedzino, kiu prizorgas la purigadon, kaj mi donis al sxi la ordonon por la kafo.

'Mi skribis du pliajn artikolojn, kaj tiam, sentante min pli dormema ol iam antawe, mi ekstaris kaj trapasxis la cxambron tien kaj reen por strecxi miajn krurojn. Mia kafo ankoraw ne alvenis, kaj mi demandis min pri la kawzo de tiu cxi prokrasto. Malferminte la pordon, mi ekiris law la koridoro por tion malkovri. Tie estis rekta, malforte lumigita trairejo, kiu kondukis el la cxambro en kiu mi laboris, kaj estas la sola elirejo el gxi. Gxi finigxis per kurba sxtuparo, kun la pordista logxejo en la trairejo cxe la piedo. Mezdistance malsupren cxi tiun sxtuparon trovigxas malgranda interetagxo, kun alia trairejo komunikigxanta al gxi ortangule. La dua trairejo kondukas, pere de dua malgranda sxtuparo, al flanka pordo uzata de servistoj, kaj ankaw kiel malplilonga vojo de oficistoj venantaj de Charles Street.

'Jen skiza mapo de la loko.'

Jen skiza mapo de la loko

'Dankon. Mi pensas, ke mi pli-malpli sekvas vin,' diris Sherlock Holmes.

'Estas plej grave, ke vi notu cxi tiun punkton. Mi malsupreniris la sxtuparon kaj eniris la vestiblon, kie mi trovis la pordiston profunde dormanta en sia logxio, kun la bolilo furioze bolanta super la alkohollampo, cxar la akvo estis sxprucanta sur la plankon. Mi estis etendinta mian manon kaj skuonta la viron, kiu ankoraw profunde dormis, kiam sonorilo super lia kapo forte eksonis, kaj li vekigxis kun eksalto.

'"S-ro Phelps, Sinjoro !" Li diris, rigardante min en konfuzo.

'"Mi malsupreniris por vidi cxu mia kafo estas preta."

'"Mi estis boliganta la bolilon kiam mi endormigxis, Sinjoro," Li rigardis min kaj poste supren al la ankoraw vibranta sonorilo, kun cxiam pli kreskanta miro sur sia vizagxo.

'"Se vi estas cxi tie, Sinjoro, kiu do sonigis la sonorilon ?" Li demandis.

'"La sonorilon !" mi diris. "Kia sonorilo gxi estas ?"

'"Gxi estas la sonorilo de la cxambro en kiu vi laboris."

'Kvazaw glacia mano cxirkawprenis mian koron. Iu, do, trovigxis en la cxambro, sur kies tablo kusxis mia valora traktato. Mi freneze kuris supren la sxtuparon kaj law la trairejo. Estis neniu en la koridoro, S-ro Holmes. Estis neniu en la cxambro. Cxio estis ekzakte kiel mi gxin lasis, krom tio, ke la paperoj konfiditaj al mia zorgo estis forprenitaj el la skribotablo, sur kiu ili kusxis. La kopio estis tie kaj la originalo estis for.'

Holmes altigis sin sur sia segxo kaj frotis al si la manojn. Mi povis vidi, ke li tute alprenis la problemon al la koro.

'Mi petas, kion vi tiam faris ?' li murmuris.

'Mi tuj konsciis, ke la sxtelinto devis esti suprenirinta la sxtuparon el la flanka pordo. Kompreneble mi devus esti renkontinta lin se li estus veninta tra la alia vojo.'

'Vi estis konvinkita, ke li ne povis esti kasxita en la cxambro la tutan tempon, aw en la koridoro, kiun vi jxus priskribis kiel malforte lumigitan ?'

'Estas absolute neeble. Rato ne povus sin kasxi cxu en la cxambro aw en la koridoro. Trovigxas neniu kasxejo.'

'Dankon. Bonvolu dawrigi.'

'La pordisto, vidinte el mia pala vizagxo, ke io estas timota, sekvis min. Nun ni ambaw ekrapidis law la koridoro kaj malsupren la krutajn sxtupojn, kiuj kondukas al Charles Street. La pordo cxe la piedo estis fermita sed malsxlosita. Ni jxetmalfermis gxin kaj impetis eksteren. Mi povas klare memori, ke samtempe kiam ni faris tion, awdigxis tri sonoradoj el najbara pregxejo. Estis kvarono antaw la deka.'

'Tio estas ekstreme grava,' diris Holmes, farante noton sur la manumon de sia cxemizo.

'La nokto estis tre malluma, kaj eta, varma pluvo estis falanta. Estis neniu en Charles Street sed vigla trafiko regis, kiel kutime, en Whitehall, cxe la fino. Ni flugrapidis sur la trotuaro, kvankam nudkapaj, kaj cxe la malproksima angulo ni trovis starantan policanon.

'"Sxtelo okazis," mi anhelis. "Valorega dokumento estis forsxtelita el la Eksterlanda Ministerio. Cxu iu pasis cxi tien ?"

'"Mi staris cxi tie kvaronhoron, Sinjoro," li diris, "nur unu persono pasis dum tiu tempo. Virino, granda kaj agxa, kun Paisley-a sxalo."

'"Ha, nur estas mia edzino," kriis la pordisto, "cxu neniu alia pasis ?"

'"Neniu."

'"Do, alidirekten devis iri la sxtelinto," kriis la ulo, tirante mian manikon.

'Sed mi ne estis konvinkita, kaj liaj klopodoj min fortiri pligrandigis miajn suspektojn.

'"En kiun direkton iris la virino ?" mi kriis.

'"Mi ne scias, Sinjoro. Mi vidis sxin pasi, sed mi ne havis apartan kialon atenti sxin. Sxi sxajnis hasti."

'"Antaw kiom da tempo tio okazis ?"

'"Ho, ne tre multaj minutoj."

'"En la lastaj kvin ?"

'"Nu, certe ne pli ol kvin."

'"Vi nur vane perdas la tempon, Sinjoro, kaj cxiu minuto nun gravas," kriis la pordisto. "Fidu al mi, ke mian maljunan edzinon tute ne koncernas la afero, kaj aliru al la alia fino de la strato. Nu, se vi ne iros, mi iros," kaj je tio li forrapidis en la alian direkton.

'Sed mi estis post li en momento kaj kaptis lin per la maniko.

'"Kie vi logxas ?" mi demandis.

'"N-ron 16, Ivy Lane, Brixton," li respondis ; "Sed ne lasu vin delogi de falsa spuro, S-ro Phelps. Venu al la alia fino de la strato, kaj ni vidu cxu eblas awdi pri io."

'Nenio estis perdota, sekvonte lian konsilon. Kun la policano ni ambaw alrapidis, sed nur por trovi la straton trafikplena kun multaj homoj venantaj kaj irantaj, sed cxiuj plej avidaj atingi sxirmejon dum tiel malseka nokto. Estis neniu pasumanto por sciigi al ni, kiu pasis.

'Tiam ni revenis al la oficejo, kaj prisercxis la sxtuparon kaj la trairejon sen rezulto. La koridoro, kiu kondukis al la cxambro, estis kovrita per ia kremkolora linolewmo, kiu tre facile montras premsignon. Ni tre atenteme gxin ekzamenis, sed trovis neniun konturon de piedsigno.

     'Cxu pluvis la tutan vesperon ?'

'Ekde cxirkaw la sepa.'

'Kiel okazas, do, ke la virino, kiu envenis la cxambron cxirkaw la nawa lasis neniujn spurojn per siaj kotaj botoj ?'

'Mi gxojas, ke vi levis tiun cxi punkton. Gxi venis al mi en la kapon tiam. La purigistinoj kutimas demeti siajn botojn en la pordista cxambro, kaj surmeti babusxojn.'

     'Estas tute klare. Do, ne estis signoj kvankam la nokto estis malseka ? La cxeno de eventoj certe estas unu de eksterordinara intereso. Kion vi faris poste ?'

'Ni ekzamenis ankaw la cxambron. Estis neniu ebleco de sekreta pordo, kaj la fenestroj situas proksimume tridek futojn super la grundo. Ili ambaw estis riglitaj de interne. La tapisxo malebligas la eblecon de klappordo, kaj la plafono estas de ordinara blanksxmirita speco. Mi jxurus per mia vivo, ke kiu ajn sxtelis miajn paperojn nur povis veni tra la pordon.'

'Kio koncerne la kamenon ?'

'Oni uzas neniun. Estas stovo. La sonoril-sxnuro pendas de la drato tuj dekstre de mia skribotablo. Sed kial krimulo dezirus sonigi la sonorilon ? Tio estas plej nesolvebla mistero.'

    'Gxi certe estis neordinara okazajxo. Kiuj estis viaj sekvaj pasxoj ? Vi ekzamenis la cxambron, mi supozas, por vidi cxu la entrudigxinto postlasis iujn spurojn - iun cigarstumpon, aw perdis ganton, aw harpinglon, aw alian ajxeton ?'

'Estis nenio tiaspeca.'

'Neniu odoro ?'

'Nu, mi neniam pensis pri tio.'

'Ha odoro de tabako estus por ni multvalora en tia enketo.'

'Mi mem neniam fumas, tial mi pensas, ke mi tion rimarkus se estus iu odoro de tabako. Estis neniuspeca pruvsigno. La sola konkreta fakto estis, ke la pordistedzino - S-ino Tangey estas sxia nomo - estis forrapidinta el la loko. Li povis doni neniun klarigon krom tio, ke estis cxirkaw la tempo, kiam la virino kutimis iri hejmen. La policano kaj mi interkonsentis, ke plej bona plano estus kapti la virinon antaw ol sxi povus senigi sin je la paperoj, supozante, ke sxi havis ilin.

'La alarmo jam atingis Scotland Yard intertempe, kaj S-ro Forbes, la detektivo, tuj entreprenis kaj transprenis la aferon kun multe da energio. Ni luprenis kabrioleton, kaj post duonhoro ni trovigxis cxe la adreso donita al ni. Malfermis la pordon junulino, kiu montrigxis la plejagxa filino de S-ino Tangey. Sxia patrino ankoraw ne revenis, kaj ni estis kondukitaj en la frontan cxambron por atendi.

'Dekkelk minutojn poste, frapo awdigxis cxe la pordo, kaj tiam ni faris la unu gravan eraron, pro kiu mi riprocxas min. Anstataw mem malfermi la pordon, ni lasis la knabinon tion fari. Ni awdis sxin diri, "Panjo, estas du viroj en la domo atendantaj por vin vidi," kaj momenton poste ni awdis plawdajn piedojn forrapidi en la trairejo. Forbes jxetmalfermis la pordon, kaj ni ambaw kuris en la malantawan cxambron aw kuirejon, sed la virino alvenis tien antaw ni. Sxi fiksrigardis nin per defiaj okuloj, kaj jen subite rekonante min, esprimo de plena miro aperis sur sxia vizagxo.

'"Kio, cxu tio ne estas S-ro Phelps, de la oficejo !" Sxi ekkriis.

'"Cxit, cxit, kiujn vi pensis, ke ni estas, kiam vi forkuris de ni ?" petis mia kompano.

'"Mi pensis, ke vi estas la makleristoj," Sxi diris. "Ni havis zorgojn pro iu komercisto."

'"Tio tute ne estas kontentiga," respondis Forbes. "Ni havas kialon por pensi, ke vi forprenis gravan paperon el la Eksterlanda Ministerio, kaj forkuris cxi tien por disponi pri gxi. Vi devas reniri kun ni al Scotland Yard por esti prisercxata.'

'Vane sxi protestis kaj rezistis. Oni venigis drosxkon kaj ni triope reveturis en gxi. Ni unue estis trasercxintaj la kuirejon, kaj precipe la kuirejan fajron, por vidi cxu sxi eble senigis sin je la paperoj en la momento kiam sxi estis sola. Tamen, estis neniuj signoj de cindroj aw de restajxoj. Kiam ni atingis Scotland Yard, sxi tuj estis transigita al la sercxistino. Mi atendis angore strecxita gxis sxi revenis kun sia raporto. Estis neniuj signoj pri la paperoj.

'Tiam, unuafoje, la tuta hororo de mia situacio prezentigxis al mi. Gxis nun mi agis, kaj agado malhelpis pensadon. Mi tiel fidis tuj reakiri la traktaton, ke mi ne alfrontis pensi pri kio estus la konsekvenco se mi ne sukcesus. Sed nun nenio pli estis farebla, kaj mi havis libertempon por konscii pri mia pozicio. Estis terure ! Watson tie povus diri al vi, kia nervoza, impresigxema knabo mi estis en lernejo. Tia estas mia naturo. Mi pensis pri mia onklo kaj liaj kolegoj en la Ministerio, pri la honto, kiun mi jxetis sur lin, sur min, sur cxiun rilatitan kun mi. Kiom helpis, ke mi estis la viktimo de eksterordinara akcidento ? Ne estas loko por akcidentoj, kie diplomatiaj interesoj dependas. Mi estis ruinigita ; honte, senespere ruinigita. Mi ne scias, kion mi faris. Mi supozas, ke mi faris scenon. Mi konfuze memoras pri grupo da oficialuloj min cxirkawantaj, klopodante min kvietigi. Unu el ili veturigis min kun si gxis Waterloo kaj kondukis min en la trajnon por Woking. Mi kredas, ke li estus akompaninta min la tutan vojon, se D-ro Ferrier, kiu logxas apud mi, ne estus forveturinta per tiu sama trajno. La doktoro plej afable prizorgis min, kaj des pli bone, cxar mi suferis atakon en la stacidomo, kaj antaw ol ni atingis la domon mi preskaw farigxis deliranta frenezulo.

'Vi povas imagi la staton de aferoj tie cxi, kiam ili estis vekitaj el siaj litoj per la sonorado de l'doktoro, kaj trovis min en tia perturbo. Povra Annie cxi tie kaj mia patrino estis korsxiritaj. D-ro Ferrier awdis de la detektivo en la stacidomo nur suficxe por povi doni ideon pri kio okazis, kaj lia rakonto ne plibonigis la aferojn. Estis evidente por cxiuj, ke mi estis malsanonta longan tempon, kaj Joseph estis eljxetita el tiu cxi placxa dormocxambro, kiu estis transformita en malsanulejon por mi. Cxi tie mi kusxis, S-ro Holmes, pli ol naw semajnojn, senkonscia, kaj deliranta pro cerba febro. Sen F-ino Harrison cxi tie kaj la prizorgo de la kuracisto mi ne parolus al vi nun. Sxi flegis min tage, kaj dungita flegistino prizorgis min nokte, cxar en miaj atakoj de frenezo mi kapablis ion ajn. Malrapide mia spirito reordigxis, sed nur la tri lastajn tagojn mia memoro tute revenis. Kelkiam mi preferus, ke gxi neniam. La unuajxo, kiun mi faris estis telegrafi al S-ro Forbes, kiu havis la aferon en mano. Li venis cxi tien por certigi al mi, ke kvankam cxio esti farita, neniu spuro de indico estis malkovrita. La pordisto kaj lia edzino estis ekzamenitaj cxiuflanke, sen jxeti lumon sur la aferon. La suspektoj de la polico sekve direktigxis al juna Gorot, kiu, kiel vi eble memoras, restis ekstratempe en la oficejo tiun nokton. Liaj malfrua restado kaj franca nomo vere estis la nuraj du punktoj, kiuj povis elvoki suspekton ; sed memkompreneble, mi ne komencis mian laboron gxis li foriris, kaj lia familio estas de Hugenota deveno, sed same Angla law simpatio kaj tradicio, kiel vi kaj mi. Nenio estis trovita, kiu povus impliki lin en ajna maniero, kaj tie haltis la afero. Mi turnas min al vi, S-ro Holmes, kiel al mia plej lasta espero. Se vi forlasos min, tiam mia honoro same kiel mia pozicio estos por cxiam perditaj.'

La malsanulo refalis sur siajn kusenojn, elcxerpita pro tiu cxi longa rakonto, dum lia flegistino versxis por li glason da stimula medikamento. Holmes sidis silenta kun la kapo jxetita malantawen kaj la okuloj fermitaj en pozo, kiu povus sxajni malatenta al fremdulo, sed kiel mi sciis, rivelis la plej intensan ensorbigxon.

'Via raporto estis tiel eksplicita' li finfine diris, 'ke vi vere lasis al mi nur malmultajn demandojn por fari. Estas unu, tamen, de plej alta graveco. Cxu vi konfidis al iu, ke vi devas plenumi tiun cxi specialan taskon ?'

'Al neniu.'

'Nek al F-ino Harrison cxi tie, ekzemple ?'

'Ne. Mi ne revenis al Woking inter la ricevo de la ordono kaj la plenumo de la komisio.'

'Kaj cxu neniu el via familio okaze iris vin viziti ?'

'Neniu.'

'Cxu iu el ili trovas sian vojon en la oficejo ?'

'Ho jes ; ili cxiuj jam estis kondukitaj tra gxi.'

'Kompreneble, tamen, se vi diris nenion al neniu pri la traktato, tiuj cxi demandoj estas senutilaj.'

'Mi diris nenion.'

'Cxu vi scias ion pri la pordisto ?'

'Nenion, krom tio, ke li estas ekssoldato.'

'En kiu regimento ?'

'Ho, mi awdis - Coldstream Gvardio.'

'Dankon. Mi ne dubas, ke mi povos akiri detalojn de Forbes. La awtoritatoj estas bonegaj por kolekti faktojn, kvankam ili ne cxiam scias ekspluati ilin. Kia rava objekto rozo estas !'

Li marsxis preter la kanapo gxis la malfermita fenestro, kaj levis la klinigxintan tigon de musko-rozo, rigardante malsupren la delikatan miksajxon el karmezino kaj verdo. Estis por mi nova faceto de lia karaktero, cxar neniam antawe mi vidis lin montri ian entuziasman interesigxon pri naturaj objektoj.

'Estas nenio en kiu dedukto estas tiel necesa, kiel en religio,' li diris, apogante sian dorson al la sxutroj. 'Gxi povas esti konstruata en ekzaktan sciencon far rezonanto. La plej alta certeco pri la boneco de Providenco sxajnas al mi trovigxi en floroj. Cxio cetera, niaj povoj, niaj deziroj, nia nutrajxo, vere estas necesaj al nia ekzisto en la unua stadio. Sed tiu cxi rozo estas ekstrajxo. Gxiaj odoro kaj koloro estas ornamo de l'vivo, ne kondicxo por gxi. Nur boneco donas ekstre, kaj tial mi ripetas, ke ni havas multon esperotan de la floroj.'

Percy Phelps kaj lia flegistino rigardis Holmes dum tiu cxi demonstracio kun surprizo kaj granda kvanto da disrevigxo pentritaj sur siaj vizagxoj. Li falis en revadon, kun la musko-rozo inter siaj fingroj. Tio dawris kelkajn minutojn antaw ol la juna virino interrompis gxin.

'Cxu vi vidas eblecon solvi tiun cxi misteron, S-ro Holmes ?' Sxi demandis, kun ioma aspra tono.

'Ho, la misteron !' li respondis, revenante kun eksalto al la realajxoj de l'vivo. 'Nu, estus absurde nei, ke la afero estas malfacile komprenebla kaj komplika, sed mi povas promesi al vi, ke mi esploros la aferon kaj sciigos vin pri cxiuj punktoj, kiujn mi povos trafi.'

'Cxu vi vidas ian indikon ?'

     'Vi provizis min per sep, sed kompreneble mi devas ilin provi antaw ol mi povos eldiri mian opinion pri ties valoro.'

'Cxu vi suspektas iun ?'

'Mi suspektas min -'

'Kion ?'

'Veni al konkludoj tro rapide.'

'Do, iru al Londono kaj provu viajn konkludojn.'

'Via konsilo estas bonega, F-ino Harrison,' diris Holmes, starigxante. 'Mi pensas, Watson, ke ni ne povas fari pli bone. Ne lasu vin logi per falsaj esperoj, S-ro Phelps. La afero estas tre implikita.'

'Mi estos en febra stato gxis mi revidos vin,' ekkriis la diplomato.

'Nu, mi revenos per la sama trajno morgaw, kvankam estas pli ol versxajne, ke mia raporto estos negativa.'

'Dio vin benu por tiu promeso veni,' ekkriis nia kliento. 'Tio revivigas min scii, ke io estas farata. Koncerne tion, mi ricevis leteron de Lord Holdhurst.'

'Ha ! Kion li diris ?'

'Li estis malvarma, sed ne glacia. Eble mia serioza malsano malebligis al li esti tia. Li ripetis, ke la afero estas plej grava, kaj aldonis, ke neniuj pasxoj estos faritaj koncerne mian estontecon - per tio li kompreneble subkomprenas mian eksigon - antaw ol mi estos resanigxinta kaj havos eblecon kompensi mian mistrafon.'

'Nu, tio montris prudenton kaj konsideron,' diris Holmes. 'Venu, Watson, tuttaga laboro atendas nin en urbo.'

S-ro Joseph Harrison veturigis nin al la stacidomo, kaj ni baldaw skuate veturis en trajno de Portsmouth. Holmes estis profunde enpensigxinta, kaj apenaw malfermis la busxon gxis ni trapasis Clapham komutejon.

'Estas io tre agrabla iri al Londono per iu el tiuj cxi linioj, kiuj kuras alte kaj ebligas vin rigardi malsupren al la domoj tiel cxi.'

Mi pensis, ke li sxercis, cxar la vidajxo estis suficxe sordida, sed li baldaw klarigis sian penson.

'Rigardu tiujn cxi grandajn, izolajn grupojn da konstruajxoj, elmergantaj super la ardezoj, kiel brikaj insuloj en plumbkolora maro.'

'La komision-Lernejoj.'

'Lumturoj, knabo mia ! Vojmontriloj de l'estonteco ! Kapsuloj, kun po centoj da brilaj etaj semoj, el kiuj sxprucos la pli sagxa, pli bona estonta Anglujo. Mi supozas, ke tiu S-ro Phelps ne drinkas ?'

'Mi tion ne pensus.'

'Nek mi ankaw. Sed ni devas preni cxiun eblecon en kalkulon. La povrulo certe lasis sin kapti de flusa tajdo, kaj temas cxu ni iam povos lin surterigi. Kion vi opiniis pri F-ino Harrison ?'

'Junulino kun forta karaktero.'

'Jes, sed sxi estas de bona speco aw mi eraras. Sxi kaj sxia frato estas la solinfanoj de ferfandisto ie sur la vojo al Northumberland. Phelps enamigxis je sxi, dum vojagxo pasintan vintron, kaj sxi venis por esti prezentita al lia familio, kun sia frato kiel eskorto. Tiam venis la blovo, kaj sxi plu restis por flegi sian amaton, dum frato Joseph, sentante sin suficxe komforte plu restis ankaw. Mi faris kelkajn privatajn enketojn, kiel vi vidas. Sed hodiaw devas esti tago de enketoj.'

'Mia pacientaro -' Mi komencis.

'Ho, se vi opinias viajn proprajn kazojn pli interesaj ol miajn -' diris Holmes kun ioma aspreco.

'Mi estis dironta, ke mia pacientaro povos facile pacienci unu-du tagojn, tial ke estas la plej maldensa periodo en la jaro.'

'Bonege,' li diris, retrovante sian bonan humoron. 'Do, ni esploros la aferon kune. Mi pensas, ke ni devus komenci per vizito al Forbes. Li probable povas doni al ni cxiujn detalojn, kiujn ni bezonas, gxis ni scios de kiu flanko la afero devas esti alirata.'

'Vi diris, ke vi havas indikon.'

'Nu, mi havas plurajn, sed ni povas provi ties valoron nur per plua enketado. La plej malfacile spurebla krimo estas tiu sencela. Nu, tiu cxi ne estas sencela. Kiu profitas el gxi ? Estas la Franca Ambasadoro, estas la Rusa, estas kiu ajn povus gxin vendi al iu el ili, kaj estas Lord Holdhurst.'

'Lord Holdhurst !'

'Nu, estas bone imageble, ke sxtatisto povus trovigxi en pozicio, kiam li ne bedawrus igi tian dokumenton akcidente detruita.'

'Ne sxtatisto kun la honorinda pasinto de Lord Holdhurst.'

'Estas ebleco, kaj ni ne povas ignori gxin. Ni vizitos la nobelan Lordon hodiaw, kaj ni eltrovos cxu li povas indiki ion. Dume, mi jam starigis enketojn.'

'Cxu jam ?'

'Jes, mi sendis telegramon al cxiu vesperjxurnalo en Londono. La anonceto aperos en cxiu el ili.'

Li transdonis folion sxiritan el notlibro. Sur gxi estis skribacxite per krajono :

'Rekompenco £ 10. - La numero de fiakro, kiu kondukis klienton al aw proksime al la pordo de la Eksterlanda Ministerio en Charles Street, je kvarono antaw la deka vespere la 23-an de Majo. Adresigxu 221 B, Baker Street.'

'Vi estas certa, ke la sxtelinto venis per fiakro ?'

'Se ne, nenio malbone. Sed se S-ro Phelps pravas asertante, ke ekzistas neniu kasxejo cxu en la cxambro aw la koridoroj, do la persono devis veni el ekstere. Se li venis el ekstere dum tiel malseka nokto, kaj tamen lasis neniun malsekan spuron sur la linolewmo, kiu estis ekzamenita kelkajn minutojn post lia trapaso, do estas treege versxajne, ke li venis per fiakro. Jes, mi pensas, ke ni povas fidinde dedukti fiakron.'

'Tio sonas kredeble.'

'Estas unu el la indikoj, pri kiuj mi parolis. Gxi povas konduki nin al io. Kaj ankaw kompreneble estas la sonorilo - kiu estas la plej elstara trajto de la afero. Kial la sonorilo sonu ? Cxu la sxtelinto sonigis gxin por fanfaronado ? Au cxu estis iu kun la sxtelinto, kiu faris tion por malebligi la krimon ? Au cxu estis akcidento ? Au cxu estis - ?' Li reprofundigxis en la staton de intensa kaj silenta pensado de kiu li estis elmergigxinta, sed sxajnis al mi, kutima al cxiuj liaj humoroj, ke iu nova ebleco prezentigxis al li.

Estis dudek post la tria, kiam ni atingis nian finstacion, kaj post rapida tagmangxo cxe la bufedo, ni tuj direktigxis al Scotland Yard. Holmes jam estis telegrafinta al Forbes, kaj trovis lin atendanta por nin akcepti : malgranda, rufa viro, kun atenta sed neniel afabla mieno, li estis decideme glacia en sia sinteno al ni, precipe kiam li awdis la celon de nia vizito.

'Mi awdis pri viaj metodoj antaw nun, S-ro Holmes,' li akre diris. 'Vi estas cxiam preta uzi cxiujn informojn, kiujn la polico povas meti je via dispono, kaj poste vi klopodas mem fini la aferon kaj senkreditigi nin.'

'Tute male,' diris Holmes ; 'el miaj lastaj kvindek tri aferoj mia nomo aperis nur en kvar, kaj la polico gxuis la tutan krediton en kvardek naw. Mi ne riprocxas al vi ne scii tion cxi ; cxar vi estas juna kaj sensperta ; sed se vi volas progresi en viaj novaj funkcioj vi laboros kun mi, kaj ne kontraw mi.'

'Mi tre gxojus pri unu-du sugestoj,' diris la detektivo, sxangxante sian sintenon. 'Mi certe ne ricevis krediton de la afero gxis nun.'

'Kiujn pasxojn vi faris ?'

'Tangey, la pordisto, estis postsekvata. Li forlasis la Gvardion kun bona reputacio, kaj ni povas trovi nenion kontraw li. Lia edzino, tamen, havas malbonan karakteron. Mi emas pensi, ke sxi scias pli multe pri tio cxi ol sxajnas.'

'Cxu vi postsekvis sxin ?'

'Ni postenigis unu el niaj virinoj post sxin. S-ino Tangey drinkas, kaj nia virino estis dufoje kun sxi, kiam ebrieta, sed sxi povis eltiri nenion el sxi.'

'Mi kredas, ke ili havis makleristojn en la domo ?'

'Jes, sed ili estis forpagitaj.'

'De kie venis la mono ?'

'Cxio en ordo. Lia pensio estis pagota ; ili ne montrigxis speciale monhavaj.'

'Kiel sxi klarigis la fakton, ke sxi respondis la sonorilalvokon, kiam S-ro Phelps sonigis por la kafo ?'

'Sxi diris, ke sxia edzo estis tre laca kaj sxi deziris lin sensxargxigi.'

'Nu, tio cetere kongruus kun tio, ke li estis trovita endormigxinta sur sia segxo momenton poste. Sekve estas nenio kontraw ili, krom la karaktero de la virino. Cxu vi demandis sxin, kial sxi forrapidis tiun nokton ? Sxia hasto altiris la atenton de la policano.'

'Sxi estis pli malfrua ol kutime, kaj volis iri hejmen.'

'Cxu vi rimarkigis al sxi, ke vi kaj S-ro Phelps, kiuj ekiris almenaw dudek minutojn post sxi, alvenis hejmen antaw sxi ?'

'Sxi klarigis tion per la diferenco inter kabrioleto kaj buso.'

'Cxu sxi igis tion klara, kial, atinginte sian domon, sxi kuris en la malantawan kuirejon ?'

'Pro tio, ke sxi havis la monon tie, per kiu forpagi la makleristojn.'

'Sxi almenaw havas respondon al cxio. Cxu vi demandis sxin, cxu forirante, sxi renkontis aw vidis iun pasumi en Charles Street ?'

'Sxi vidis neniun, krom la policano.'

'Nu, sxajnas ke vi traekzamenis sxin suficxe gxisfunde. kion alian vi faris ?'

'La oficisto, Gorot, estis postsekvata cxi tiujn naw semajnojn, sed senrezulte. Ni povas malkovri nenion kontraw li.'

'Alion ?'

'Nu, ni havas nenion alian prisercxotan - neniuspecan pruvon.'

'Cxu vi elpensis iun teorion, kiel tiu sonorilo sonis ?'

'Nu, mi devas konfesi, ke tio superas min. Aplomba homo, kiu ajn tiu estis, tiel iris por sonigi la alarmon.'

'Jes, estis stranga faro. Mi tre dankas vin pro tio, kion vi diris al mi. Se ni povos meti la homon en viajn manojn, vi awdos pri ni. Venu, Watson !'

'Kien ni nun iras ?' Mi demandis, kiam ni forlasis la oficejon.

'Ni nun estas intervjuontaj Lordon Holdhurst, Kabinet-Ministro kaj estonta Cxefministro de Anglujo.'

Ni estis bonsxancaj trovi Lordon Holdhurst ankoraw en sia oficejo en Downing Street, kaj Holmes sendinte sian vizitkarton, ni tuj estis enkondukitaj. La sxtatisto akceptis nin kun tiu malnovmoda gxentileco, pro kio li estas rimarkinda, kaj sidigis nin en la du luksajn apogsegxojn ambawflanke de la kameno. Starante sur la tapisxeto inter ni, kun sia minca, altkreska figuro, sia iom laca, pensema vizagxo, kaj sia bukla hararo antawtempe nuancita de grizo, li sxajnis reprezenti tiun ne tiom oftan tipon, nome nobelon, kiu estas awtentike nobla.

'Via nomo estas al mi tre konata, S-ro Holmes,' li diris ridetante. 'Kaj kompreneble mi ne povas pretendi ne scii la celon de via vizito. Nur unu evento okazis en tiuj cxi oficejoj, kiu povus altiri vian atenton. Cxu mi povas demandi, en kies intereso vi agas ?'

'En tiu de S-ro Percy Phelps,' respondis Holmes.

'Ha, mia malfelicxa nevo ! Vi povas kompreni, ke nia parenceco igas tion des pli neebla por mi lin iel sxirmi. Mi timas, ke tiu incidento havos plej malutilan efikon sur lian karieron.'

'Sed se la dokumento estos retrovita ?'

'Ha, tio kompreneble estus alia afero.'

'Mi dezirus fari al vi unu-du demandojn, Lord Holdhurst.'

'Mi estos felicxa doni al vi cxiun informon law mia eblo.'

'Cxu en tiu cxi cxambro vi donis viajn instrukciojn rilate la kopiadon de la dokumento ?'

'Jes, estis tie cxi.'

'Do, vi apenaw povis esti awskultata ?'

'Tio cxi estas ekster demando.'

'Cxu vi iam menciis al iu, ke vi intencas transdoni la traktaton por gxin kopiigi ?'

'Neniam.'

'Cxu vi estas certa pri tio ?'

'Absolute.'

'Nu, se vi neniam diris tion, kaj S-ro Phelps neniam diris tion, kaj neniu alia sciis ion pri la afero, do la cxeesto de la sxtelisto en la cxambro estis pure hazarda. Li ekvidis sian sxancon kaj uzis gxin.'

La sxtatisto ridetis. 'Tie vi kondukas min ekster mia fako,' li diris.

Holmes pripensis momenton. 'Estas alia gravega punkto, pri kiu mi dezirus diskuti kun vi,' li diris. 'Law mia kompreno vi timis, ke povus sekvi tre gravaj rezultoj el la diskonigo de la detaloj de tiu cxi traktato ?'

Ombro trairis la esprimplenan vizagxon de la sxtatisto.

'Tre gravaj rezultoj, efektive.'

'Kaj cxu ili okazis ?'

'Ankoraw ne.'

'Se la traktato atingus, ekzemple, la Francan aw la Rusan Eksterlandan Ministerion, cxu vi anticipus awdi pri tio ?'

'Jes,' diris Lord Holdhurst, kun grimaca vizagxo.

'Cxar preskaw dek semajnoj forpasis, do, kaj oni awdis pri nenio, ne estas senfunde supozi, ke pro iu kialo la traktato ne atingis ilin ?'

Lord Holdhurst levis la sxultrojn.

'Ni apenaw povas supozi, S-ro Holmes, ke la sxtelinto prenis la traktaton por gxin enkadrigi kaj pendigi.'

'Eble li atendas pli altan prezon.'

'Se li atendos plu, li tute ne eltiros prezon. La traktato cxesos esti sekreto post kelkaj monatoj.'

'Tio estas plej grava,' diris Holmes. 'Kompreneble, tio estas ebla supozo, ke la sxtelinton trafis subita malsano -'

'Atako de cerba febro, ekzemple ?' demandis la sxtatisto, jxetante al li rapidan rigardon.

'Mi tion ne diris,' diris Holmes nekonfuzeble. 'Kaj nun, Lord Holdhurst, ni jam tro longe akaparis vian valoran tempon, kaj ni deziros al vi bonan tagon.'

'Plenan sukceson en via esploro, kiu ajn estu la krimulo,' respondis la nobelo, dum li kapkline forkondukis nin cxe la pordo.

'Li estas lerta ulo,' diris Holmes, dum ni eliris en Whitehall-on. 'Sed li devas lukti por konservi sian pozicion. Li tute ne estas ricxa, kaj havas multajn elspezojn. Vi kompreneble rimarkis, ke liaj botoj estis replandumitaj ? Nun, Watson, mi ne retenos vin pli longe de via lawrajta laboro. Mi faros nenion pli hodiaw, krom se mi ricevos respondon al mia fiakra anonceto. Sed mi estus ekstreme danka al vi se vi venus kun mi al Woking morgaw, per la sama trajno, kiun ni prenis hodiaw.'

Mi cxi-konforme renkontis lin la postan matenon, kaj ni forveturis al Woking kune. Li ricevis neniun respondon al sia anonceto, li diris, kaj neniu fresxa lumo estis jxetita sur la aferon. Li havis, kiam li tion volis, la absolute senmovan mienon de Indiano, kaj mi ne povis dedukti el lia aspekton, cxu li estis kontenta aw ne pri la iro de la afero. Lia konversacio, mi memoras, rilatis la Bertillon-an sistemon de mezurado, kaj li esprimis sian entuziasman admiron por la Franca scienculo.

Ni trovis nian klienton ankoraw sub la prizorgo de lia sindona flegistino, sed li aspektis konsiderinde pli bone ol antawe. Li levigxis de la sofo kaj salutis nin sen malfacilo, kiam ni eniris.

'Ion novan ?' Li avide demandis.

'Mia raporto, kiel mi antawvidis, estas negativa,' diris Holmes. 'Mi vidis Forbes, mi vidis vian onklon, kaj mi starigis unu-du seriojn da enketoj, kiuj povas konduki al io.'

'Vi do ne malkuragxigxis ?'

'Neniel.'

'Dio vin benu tion diri !' ekkriis F-ino Harrison. 'Se ni konservos niajn kuragxon kaj paciencon, la vero devos aperi.'

'Ni havas pli multe por diri al vi, ol vi al ni,' diris Phelps, residigxante sur la kanapo.'

'Mi esperis, ke vi povus havi tion.'

'Jes, okazis al ni aventuro dum la nokto, kaj unu kiu povus montrigxi dangxera.' Lia mieno farigxis tre serioza dum li parolis, kaj elrigardo iom simila al timo ekmontrigxis en liaj okuloj. 'Cxu vi scias,' li diris, 'ke mi komencas pensi, ke mi estas la nekonscia centro de iu monstra konspiro, ke mia vivo estas celata, same kiel mia honoro ?'

'Ha !' Ekkriis Holmes.

'Tio sonas nekredeble, cxar mi ne havas, kiom mi scias, malamikon en la mondo. Tamen, el pasintnokta travivajxo mi povas veni al neniu alia konkludo.'

'Bonvolu rakonti gxin al mi.'

'Vi devas scii, ke pasintnokte gxuste estis la unua nokto, kiam mi dormis sen flegistino en la cxambro. Mi fartis tiel pli bone, ke mi opiniis, ke mi povas rezigni pri tiu. Mi havis brulantan dormolampon, tamen. Nu, cxirkaw la dua matene mi estis profundigxinta en malpezan dormon, kiam subite vekis min malforta bruo. Estis kiel la bruo, kiun estigas muso, kiam gxi rongxas tabulon, kaj mi kusxis awskultante gxin kelkan tempon sub la impreso, ke gxi devas veni el tia kawzo. Tiam gxi farigxis pli lawta, kaj jen subite venis akuta metala eltrancxo el la fenestro. Mi sidigxis konsternita. Povis ekzisti nenia dubo pri kio nun estis la bruoj. La malfortaj estis kawzitaj far iu trudanta ilon tra la fendon inter la fenestro-framoj, kaj la dua de repusxata espanjoleto.

'Poste farigxis pawzo dum dekkelk minutoj, kvazaw la persono atendis por vidi cxu la bruo vekis min. Poste mi awdis malfortan knaradon dum la fenestro estis malrapide malfermata. Mi ne plu povis elteni tion, cxar miaj nervoj ne estas, kion ili kutime estis. Mi elsaltis el la lito kaj jxetmalfermis la sxutrojn. Viro kawris cxe la fenestro. Mi povis vidi de li malmulton, cxar li fulmorapide malaperis. Li estis envolvita en iuspeca mantelo, kiu kovris la suban parton de lia vizagxo. Pri unu afero mi estas certa, ke li havis armilon en sia mano. Gxi aspektis al mi, kiel longa trancxilo. Mi klare vidis gxian glimbrilon, kiam li turnis sin por forkuri.'

'Tio estas plej interesa,' diris Holmes. 'Mi petas, kion vi poste faris ?'

'Mi devus lin sekvi tra la malfermitan fenestron se mi estus pli forta. Sub mia cirkonstanco, mi sonigis la sonorilon kaj vekis la domon. Tio postulis de mi iom da tempo, cxar la sonorilo sonas en la kuirejo, kaj cxiuj geservistoj dormas supre. Mi tamen kriegis kaj tio malsuprenigis Joseph, kaj li ellitigis la ceterajn. Joseph kaj la grumo malkovris signojn sur la florbedo ekster la fenestro, sed la vetero estis tiel seka lastatempe, ke ili trovis senespere sekvi la spuron tra la herbejo. Estas loko, tamen, sur la ligna barilo, kiu lawiras la vojon, kiu montras signojn, ili diris al mi kvazaw iu transiris kaj frakasis la supron de la stango per tio. Mi ankoraw diris nenion al la loka polico, cxar mi pensis, ke estas preferinde unue koni vian opinion.'

Tiu rakonto de nia kliento sxajnis havi eksterordinaran efikon sur Sherlock Holmes. Li levigxis el sia segxo kaj pasxis cxirkaw la cxambro en neregebla ekscito.

'Malfelicxo malofte venas sole,' diris Phelps, ridetante, kvankam estis videble, ke lia travivajxo iom skuis lin.

'Vi certe ricevis vian porcion,' diris Holmes. 'Cxu vi pensas, ke vi povus promeni cxirkaw la domo kun mi ?'

'Ho jes, mi sxatus iom da sunbrilo. Joseph ankaw venos.'

'Kaj mi ankaw,' diris F-ino Harrison.

'Mi bedawras, ke ne,' diris Holmes, skuante sian kapon. 'Mi pensas, ke mi devas peti vin resti sidanta ekzakte, kie vi estas.'

La juna virino reprenis sian segxon kun mieno de malplezuro. Lia frato, tamen, aligxis al ni, kaj ni kvarope ekiris. Ni cxirkawpasxis la razenon al la eksterajxo de la fenestro de la juna diplomato. Estis, kiel li diris, signoj sur la florbedo, sed ili estis senespere konfuzitaj kaj malprecizaj. Holmes klinigxis super ili dum momento, kaj poste starigxis, levante siajn sxultrojn.

'Mi ne pensas, ke iu povus tiri multon el tio cxi,' li diris. 'Ni cxirkawiru la domon por vidi, kial tiu cxi cxambro estis aparte elektita de la sxtelisto. Mi estus pensinta, ke tiuj grandaj fenestroj de la salono kaj mangxocxambro havus pli grandan allogon por li.

'Ili estas pli videblaj de la vojo,' sugestis S-ro Joseph Harrison.

'Nu jes, kompreneble. Estas pordo cxi tie, kiun li povus esti provinta. Por kio gxi utilas ?'

'Gxi estas la flanka enirejo por la komercistoj. Kompreneble, gxi estas fermita dum la nokto.'

'Cxu vi iam suferis alarmon kiel cxi tiun antawe ?'

'Neniam,' diris nia kliento.

'Cxu vi posedas argxentan servicon en la domo, aw ion allogan por sxtelistoj ?'

'Nenion valoran.'

Holmes pasumis cxirkaw la domo kun la manoj en la posxoj, kaj neglektema mieno al li nekutima.

'Cxi-rilate,' li diris al Joseph Harrison, 'Vi malkovris iun lokon, mi scias, kie la ulo grimpis sur la barilon. Ni rigardu tion.'

La juna viro kondukis nin al loko, kie la supro de unu el la lignaj stangoj estis rompita. Eta fragmento da ligno pendis malsupren. Holmes gxin forigis kaj kritike ekzamenis.

'Cxu vi pensas, ke tio estis farita pasintan nokton ? Gxi sxajnas iom malnova, cxu ne ?'

'Nu, eble.'

'Estas neniuj signoj pri iu malsuprensaltinta aliflanken. Ne, mi opinias, ke ni ricevos neniun helpon cxi tie. Ni revenu al la dormocxambro por priparoli la aferon.'

Percy Phelps marsxis malrapide, apogante sin sur la brako de sia estonta bofrato. Holmes marsxis rapide trans la razenon, kaj ni trovigxis cxe la malfermita fenestro de la dormocxambro longe antaw ol la ceteraj alvenis.

'F-ino Harrison,' diris Holmes, parolante kun plej granda intenseco de maniero, 'vi devas resti, kie vi estas, la tutan tagon. Nenio malhelpu vin resti, kie vi estas, la tutan tagon. Tio estas plej ekstreme grava.'

'Volonte, se vi deziras, S-ro Holmes,' diris la junulino surprizite.

'Kiam vi iros enlitigxi sxlosu la pordon de tiu cxi cxambro deekstere kaj konservu la sxlosilon. Promesu fari cxi tion.'

'Sed Percy ?'

'Li venos kun ni al Londono.'

'Kaj cxu mi restu cxi tie ?'

'Jes, por li. Vi povas servi al li ! Rapide ! Promesu !'

Sxi kapjesis gxuste kiam la du ceteraj alvenis.

'Kial vi sidas malgaja tie, Annie ?' ekkriis sxia frato. 'Elvenu en la sunbrilon !'

'Ne, dankon, Joseph. Al mi doloretas la kapo, kaj tiu cxi cxambro estas delice malvarmeta kaj kvietiga.'

'Kion vi nun proponas, S-ro Holmes ?' demandis nia kliento.

'Nu, esplorante tiun malpli gravan aferon, ni ne devas perdi nian cxefan enketon el la vido. Tio estus por mi grandega helpo, se vi povus veni kun ni al Londono.'

'Tuj ?'

'Nu, tiel eble rapide, kiel vi konvene povos. Ni diru, post unu horo.'

'Mi sentas min suficxe forta, se tio vere povas prezenti ian helpon.'

'Kiel eble plej grandan.'

'Eble vi sxatus, ke mi tie restu cxi-nokte.'

'Mi gxuste estis propononta gxin.'

'Sekve, se mia pasintnokta amiko revenos min viziti, li trovos la birdon forfluginta. Ni cxiuj estas en viaj manoj, S-ro Holmes, kaj vi devas diri al ni ekzakte, kion vi volas fari. Eble vi preferus, ke Joseph venu kun ni, por zorgi pri mi ?'

'Ho ne ; mia amiko Watson estas medicinisto, vi scias, kaj li zorgos pri vi. Ni tagmangxos cxi tie, se vi permesos al ni, kaj poste ni triope ekiros por la urbo.'

Estis arangxite, kiel li sugestis, kvankam F-ino Harrison ekskuzis sin ne forlasi la cxambron, konforme al la sugesto de Holmes. Kio estis la celo de la manovroj de mia amiko, tion mi ne povis konjekti, krom se por teni la virinon for de Phelps, kiu gxojigita per sia revenanta sano kaj la perspektivo de agado tagmangxis kun ni en la mangxo-cxambro. Holmes tamen preparis por ni ankoraw pli grandan surprizon, cxar post kiam li akompanis nin gxis la stacidomo kaj kondukis nin en nian vagonon, li kviete anoncis, ke li havas neniun intencon forlasi Woking.

'Estas unu-du etaj punktoj, kiujn mi dezirus ordigi antaw ol foriri,' li diris. 'Via foresto, S-ro Phelps, iel pli helpos al mi. Watson, kiam vi atingos Londonon, vi komplezus al mi tuj veturi al Baker Street kun nia cxi-tiea amiko, kaj resti kun li gxis mi revidos vin. Estas felicxe, ke vi estas malnovaj lernej-kunuloj, tiel vi devas havi multon por priparoli. S-ro Phelps povos okupi la gastocxambron cxi-nokte, kaj mi estos kun vi gxustatempe por matenmangxi, cxar estas trajno, kiu kondukos min al Waterloo je la oka.'

'Sed kio pri nia enketo en Londono ?' Phelps malgaje demandis.

'Ni povos fari tion morgaw. Mi pensas, ke gxuste nun, mi povas esti pli senpere utila cxi tie.'

'Vi povas diri al ili en Briarbrae, ke mi esperas reveni morgaw nokte,' kriis Phelps, dum ni ekmovigxis el la kajo.

'Mi apenaw anticipas reveni al Briarbrae,' respondis Holmes, gaje svingante al ni sian manon dum ni impetis el la stacidomo.

Phelps kaj mi priparolis tion dum nia vojagxo, sed neniu el ni povis elpensi kontentigan kialon de tiu nova disvolvigxo.

    'Mi supozas, ke li volas trovi iun indikon pri la pasintnokta sxtelo, se estis sxtelisto. Kio min koncernas, mi ne kredas, ke estis ordinara sxtelisto.'

'Kio estas via ideo, do ?'

'Je mia vorto, vi povas imputi tion sur miaj malfortaj nervoj aw ne, sed mi kredas, ke disvolvigxas iu profunda politika intrigo cxirkaw mi, kaj ke, pro iu kialo, kiu superas mian komprenon, mia vivo estas celata far la konspirantoj. Tio sonas bombaste kaj absurde, sed konsideru la faktojn ! Kial sxtelisto provus fari enrompon cxe dormocxambra fenestro, kie oni ne povas esperi rabajxon, kaj kial li venus kun longa trancxilo en sia mano ?'

'Cxu vi estas certa, ke ne temis pri sxtelista dirko ?'

'Ho ne ; estis trancxilo. Mi vidis la ekbrilon de la klingo tute klare.'

'Sed kial do oni vin persekutus per tia antipatio ?'

'Ha ! Jen staras la demando.'

'Nu, se Holmes samopinias, tio klarigus lian agadon, cxu ne ? Supozante, ke via teorio estas gxusta, se li povos meti siajn manojn sur la homon, kiu minacis vin pasintnokte, li estos irinta longan vojon al la malkovro de kiu prenis la mararmean traktaton. Estas absurde supozi, ke vi havas du malamikojn, unu kiu prisxtelas vin dum la alia minacas vian vivon.'

'Sed S-ro Holmes diris, ke li ne iros al Briarbrae.'

'Mi konis lin ioman tempon,' mi diris, 'sed mi neniam eksciis, ke li faris ion sen bona kialon,' kaj per tio nia konversacio forvagis al aliaj temoj.

Sed al mi estis laciga tago. Phelps ankoraw estis malforta post sia longa malsano, kaj liaj malfelicxoj igis lin plendema kaj nervoza. Vane mi provis interesi lin pri Afganistano, pri Hindujo, pri sociaj demandoj, pri io ajn, kiu povus deturni lian menson de tiu direkto. Li cxiam revenadis al sia perdita traktato ; scivolante, konjektante, hipotezante, pri kion Holmes faris, kiujn pasxojn Lord Holdhurst faris, kiun novajxon ni ricevus matene. Kun la vesperigxo, lia ekscito farigxis vere dolora.

'Cxu vi havas absolutan fidon al Holmes ?' li demandis.

'Mi vidis lin fari kelkajn rimarkindajn aferojn.'

'Sed li neniam jxetis lumon sur ion tiel malluman, kiel cxi tion ?'

'Ho, jes ja ; mi vidis lin solvi demandojn, kiuj prezentis malpli da indikoj ol via.'

'Sed ne kie tiel grandaj interesoj dependis ?'

'Mi tion ne pensas. Law mia certa scio, li agis en la nomo de tri el la regxantaj Domoj de Europo en ekstreme gravaj aferoj.'

'Sed vi bone konas lin, Watson. Li estas tiel nepenetrebla ulo, ke mi neniam bone scias, kiel lin konsideri. Cxu vi pensas, ke li estas optimista ? Cxu vi pensas, ke li anticipas akiri sukceson el tio ?'

'Li diris nenion.'

'Tio estas malbona awguro.'

'Tute male, mi rimarkis, ke kiam li perdas la vojon, li gxenerale tion diras. Gxuste kiam li estas sur spuro, kaj ankoraw ne estas tute certa, cxu gxi estas la vera, li estas plej silentema. Nun, mia kara amiko, ni ne povas sxangxi la aferojn nervozigxante pri ili, do lasu min persvadi vin enlitigxi, por esti fresxa antaw kio ajn atendos nin morgaw.'

Mi fine povis konvinki mian kompanon akcepti mian konsilon, kvankam mi sciis el lia ekscitita maniero, ke ne estis tre espereble, ke li dormos. Vere, lia humoro estis infekta, cxar mi mem kusxis jxetadigxante duonan nokton, meditante pri cxi tiu stranga problemo, kaj elpensante da teorioj cent, cxiu el ili malpli versxajna ol la antawa. Kial Holmes restis en Woking ? Kial li petis F-inon Harrison resti la tutan tagon en la malsanula cxambro ? Kial li tiel atentis ne informi la homojn en Briarbrae pri sia intenco resti apud ili ? Mi cerbumis gxis mi endormigxis en miaj klopodoj trovi iun klarigon, kiu kovrus cxiujn tiujn cxi faktojn.

Estis la sepa, kiam mi vekigxis, kaj mi tuj ekiris al la cxambro de Phelps, por trovi lin marasma kaj konsumita post sendorma nokto. Lia unua demando estis cxu Holmes jam alvenis.

'Li estos cxi tie, kiam li promesis,' mi diris, 'kaj momenton nek mal aw pli frue.'

Kaj miaj vortoj estis pravaj, cxar iom post la oka, kabrioleto ekhaltis cxe la pordo kaj nia amiko eliris el gxi. Starantaj cxe la fenestro, ni vidis, ke lia maldekstra mano estis vindita per bandagxo kaj, ke lia vizagxo estis tre severa kaj pala. Li eniris la domon, sed forpasis kelka tempo antaw ol li supreniris.

'Li aspektas, kiel venkito,' ekkriis Phelps.

Mi devis konfesi, ke li estis prava. 'Finfine,' mi diris, 'la sxlosilo de la afero probable kusxas cxi tie en urbo.'

Phelps eligis gxemon.

'Mi ne scias, kiel tio okazas,' li diris, 'sed mi esperis tiom el lia reveno. Sed certe lia mano ne estis tiel ligita hieraw ? Kio povas esti la kawzo ?'

'Vi ne estas vundita, Holmes ?' mi demandis, kiam mia amiko eniris la cxambron.

'Cxit, estas nur gratvundo pro mia propra mallerteco,' li respondis, kapsignante al ni bonan tagon. 'Tiu cxi via afero, S-ro Phelps, estas certe unu el la plej mallumaj, kiujn mi iam esploris.'

'Mi timis, ke vi trovos gxin super viaj eblecoj.'

'Estis plej rimarkinda travivajxo.'

'Tiu bandagxo montras aventurojn,' mi diris, 'Cxu vi ne rakontos al ni, kio okazis ?'

'Post la matenmangxo, mia kara Watson. Memoru, ke mi enspiris tridek mejlojn da aero de Surrey cxi-matene. Mi supozas, ke ne alvenis respondo al mia fiakrista anonceto ? Nu, nu, oni ne povas atendi cxiufoje gajni.'

La tablo estis tute primetita, kaj gxuste kiam mi estis sonigonta, S-ino Hudson eniris kun la teo kaj kafo. Kelkajn minutojn poste sxi alportis la kovritajn pladojn, kaj ni cxiuj altabligxis, Holmes malsatega, mi scivola, kaj Phelps en la plej malgaja stato de deprimo.

'S-ino Hudson levigxis al la situacio,' diris Holmes, malkovrante pladon de karewmita kokidajxo. 'Sxia kuirado estas iom limigita, sed sxi faras al si same bonan ideon pri matenmangxo, kiel Skotino. Kion vi havas tie, Watson ?'

'Sxinkon kaj ovojn,' mi respondis.

'Bone ! Kion vi prenos, S-ro Phelps : kareon, ovojn, aw cxu vi servos al vi ?'

'Mi dankas, mi povas mangxi nenion,' diris Phelps.

'Ho prenu ! Provu la pladon antaw vi.'

'Mi dankas, mi efektive preferus ne mangxi.'

'Nu, do,' diris Holmes kun petola palpebrumo, 'Mi supozas, ke vi ne kontrawos servi al mi ?'

Phelps levis la kovrilon, kaj tion farante li eligis sxrikon, kaj sidigxis tie, fiksrigardante kun vizagxo same blanka, kiel la plado sur kiun li rigardis. En gxia centro kusxis malgranda cilindro da blu-griza papero. Li prenis gxin, mangxis gxin per la rigardo, kaj poste freneze dancis cxirkaw la cxambro, premante gxin al sia sino kaj elsxrikante pro gxojo. Poste li refalis en sian fotelon, tiel febla kaj elcxerpita, ke ni devis versxi brandon en lian gorgxon por malhelpi lin sveni.

'Jen ! Jen !' diris Holmes, kvietige, frapetante lin sur la sxultron. 'Estis tro malbone gxin montri al vi tiel cxi ; sed Watson cxi tie diros al vi, ke mi neniam povis rezisti al iomete da drameca efekto.'

Phelps ekkaptis lian manon kaj kisis gxin. 'Dio vin benu !' li ekkriis, 'vi savis mian honoron.'

'Nu, mia propra dependis, vi scias,' diris Holmes. 'Mi certigas al vi, ke estas same malagrable al mi malsukcesi en afero, kiel povas estis al vi fusxi en komisio.'

Phelps sxovis la valoran dokumenton en la plej internan posxon de sia jako.

'Mi ne havas koron plu interrompi vian matenmangxon, kaj tamen mi mortas de scivolo, kiel vi akiris gxin kaj kie gxi estis.'

     Sherlock Holmes glutis tason da kafo kaj turnis sian atenton al la sxinko kaj ovoj. Poste li starigxis, ekbruligis sian pipon, kaj sidigxis sur sia segxo.

'Mi rakontos al vi unue, kion mi faris, kaj poste kiel mi venis al tio,' li diris. 'Post mi forlasis vin en la stacidomo, mi ekis al cxarma promenado tra iu admirinda pejzagxo de Surrey gxis linda vilagxeto nomita Ripley, kie mi trinkis teon en gastejo, kaj antawzorgis plenigi mian ladbotelon kaj meti pakon da sandvicxoj en mian posxon. Tie mi restis gxis vespero, tiam mi ekreniris al Woking kaj trovigxis sur la cxefvojo ekster Briarbrae tuj post sunsubiro.

'Nu, mi atendis gxis la vojo estis libera - mi emas pensi, ke iam ajn gxi neniam estas multe frekventata - kaj tiam mi surgrimpis la barilon malsupren en la parkon.'

'Certe la barilo estis malfermita ?' Phelps interjekciis.

'Jes ; sed mi havas apartan emon al tiuj cxi aferoj. Mi elektis la lokon, kie la tri abioj staras, kaj sub ties sxirmo mi transiris sen la plej eta risko, ke iu en la domo min vidu. Mi kawrigxis kaj atendis sekvon.

'La rulkurteno ne estis mallevita en via cxambro, kaj mi povis vidi F-inon Harrison sidantan tie, legante cxe la tablo. Estis kvarono post la deka, kiam sxi fermis sian libron, riglis la sxutrojn, kaj retirigxis. Mi awdis sxin fermi la pordon, kaj certigxis, ke sxi turnis la sxlosilon en la seruro.'

'La sxlosilon ?' Phelps interjekciis.

'Jes, mi donis al F-ino Harrison instrukciojn, ke sxi sxlosu la pordon de ekstere kaj kunprenu la sxlosilon kiam sxi iros enlitigxi. Sxi plenumis cxiun el miaj ordonoj lawlitere, kaj versxajne sen sxia kunlaboro vi ne havus tiun paperon en la posxo de via jako. Sxi poste foriris, la lumoj estingigxis kaj mi restis kawranta en la masivo da rododendroj.

'La nokto estis bela, tamen estis teda gvatado. Kompreneble, gxi estas cxirkawata de tiuspeca ekscito, kiun sentas la sportulo, kiam li kusxas apud la rivero kaj atendas la grandan cxasajxon. Tamen, gxi estis longa - preskaw same longa, Watson, ol kiam vi kaj mi atendis en tiu morta cxambro, kiam ni enketis pri tiu problemeto de la "Makula strio". Estis pregxej-horlogxo en Woking, kiu sonis la kvaronojn, kaj mi pensis pli ol unu fojon, ke gxi cxesis funkcii. Fine, tamen, cxirkaw la dua matene, mi subite awdis la malfortan bruon de repusxata riglilo, kaj la knaradon de sxlosilo. Momenton poste la servista pordo estis malfermita kaj S-ro Joseph Harrison eliris en la lunlumon.'

'Joseph !' Phelps interjekciis.

'Li estis nudkapa, sed li havis nigran mantelon jxetitan super siaj sxultroj, tiel ke li povis kasxi sian vizagxon en momento, se okazus alarmo. Li marsxis piedpinte en la ombro de l'muro, kaj kiam li atingis la fenestron li enigis longklingan trancxilon tra la fenestroframon kaj repusxis la espanjoleton. Poste, li jxetmalfermis la fenestron kaj metante sian trancxilon tra la fendon inter la sxutroj, li suprentiris la stangon kaj svingmalfermis ilin.

'De kie mi kusxis, mi bonege vidis la internon de la cxambro kaj cxiun el liaj movoj. Li lumigis la du kandelojn, kiuj staris sur la kamenbreto, kaj poste li entreprenis returni la angulon de la tapisxo apud la porto. Efektive li klinigxis por elpreni kvadratan pecon da tabulo, kiel kutime estas lasite por ebligi al la plumbistoj atingi la juntojn de la gastuboj. Fakte, tiu cxi kovris la T-forman junton, de kie iras la tubo, kiu provizas la kuirejon sube. El tiu cxi kasxejo li tiris tiun malgrandan cilindron da papero, remetis la tabulon, reordigis la tapisxon, blovestingis la kandelojn, kaj marsxis rekte en miajn brakojn, cxar mi staris atendante lin ekster la fenestro.

'Nu, li havas iom pli da malico ol mi kreditis al li, tiu Majstro Joseph. Li rapidis al mi kun sia trancxilo, kaj mi devis lin jxetfaligi dufoje, kaj ricevis trancxon en la fingrartikoj, antaw ol mi supervenkis lin. Li elrigardis "murdon" el la unusola okulo, per kiu li povis vidi, kiam ni finis, sed li awskultis al prudento kaj cedis la paperojn. Akirinte ilin, mi ellasis mian homon, sed mi telegrafis cxiujn detalojn al Forbes cxi-matene. Se li estos suficxe rapida por kapti sian birdon, nu bone ! Sed se, kiel mi sagace suspektas, li trovos la neston malplena antaw ol li alvenos tie, nu, des pli bone por la Registaro. Mi emas pensi, ke Lord Holdhurst, unuflanke, kaj S-ro Percy Phelps, aliflanke, multe preferus, ke la afero neniam iru tiel malproksimen, kiel gxis tribunalo de unua instanco.'

'Mia Dio !' elanhelis nia kliento. 'Cxu vi diras al mi, ke dum tiuj cxi dek longaj semajnoj da angoro la sxtelitaj paperoj kusxis en la cxambro mem, kie mi trovigxis la tutan tempon ?'

'Tiel estis.'

'Kaj Joseph ! Joseph iu kanajlo kaj sxtelisto !'

'Hm ! Mi timas, ke la karaktero de Joseph estas iom pli profunda kaj dangxera, ol oni povus opinii el lia aspekto. El tio, kion mi awdis pri li cxi-matene, mi komprenas, ke li multe malgajnis diletante cxe la borso, kaj ke li pretas fari ion ajn en la mondo por plibonigi sian fortunon. Estante absoluta egoisto, kiam sxanco prezentigxis, li ne permesis, ke la felicxo de sia fratino, aw via reputacio detenu sian manon.'

Percy Phelps sinkis sur sia segxo. 'Mia kapo turnigxas,' li diris, 'viaj vortoj min konsternis.'

'La cxefa malfacilajxo en via kazo,' rimarkigis Holmes kun sia didaktika maniero, 'kusxis en la fakto, ke trovigxis tro multe da evidentajxoj. Kio estis cxefa estis kovrita kaj kasxita per tio, kio estis senrilata. El cxiuj faktoj, kiuj prezentigxis al ni, suficxis elekti tiujn, kiujn ni jugxis esencaj, kaj tiam kunigi ilin en ties sinsekvo, por rekonstrui cxi tiun tre rimarkindan cxenon de eventoj. Mi jam komencis suspekti Joseph, pro la fakto, ke vi intencis vojagxi hejmen kun li tiun nokton, kaj do estis tre versxajne, ke li vokos vin - bone konante la Eksterlandan Ministerion - sur sia vojo. Kiam mi awdis, ke iu tiel deziris eniri en la dormocxambron, en kiu neniu krom Joseph povis esti kasxinta ion - vi diris al ni en via rakonto, kiel vi eljxetis Joseph, kiam vi alvenis kun la kuracisto - miaj suspektoj tute farigxis certajxoj, des pli ke la provo okazis la unuan nokton, kiam flegistino forestis, kio montris, ke la entrudigxanto bone konis la okazajxojn en la domo.'

'Kiel blinda mi estis !'

'La faktoj de la afero, kiom mi deduktis ilin, estas jenaj : tiu cxi Joseph Harrison eniris la ministerion per la pordo en Charles Street, kaj trovante sian vojon, li marsxis rekte en vian cxambron la momenton, post kiam vi forlasis gxin. Trovante tie neniun, li tuj sonigis la sonorilon, kaj en la momento, kiam li faris tion, lia okulo trafis la paperon sur la tablo. Ekrigardo montris al li, ke hazardo metis en lian povon sxtatan dokumenton de grandega valoro, kaj li fulmorapide enposxigis gxin kaj foriris. Kelkaj minutoj forpasis, kiel vi memoras, antaw ol la dormema pordisto atentigis vin pri la sonorilo, kaj gxuste tiuj estis suficxaj por doni al la sxtelinto tempon eskapi.

'Li veturis al Woking per la unua trajno kaj ekzameninte sian rabajxon kaj certigxinte, ke gxi vere estas grandvalora, li kasxis gxin en kion li pensis sekura loko, kun la intenco gxin repreni post unu-du tagoj, kaj gxin alporti al la Franca Ambasado, aw kien ajn li pensis ke alta prezo estas havebla. Tiam venis via subita reveno. Sen antawaverto, li estis eljxetita el la cxambro, kaj de tiu momento posten cxiam trovigxis almenaw du el vi por malebligi al li reakiri sian trezoron. La situacio devis esti al li freneziga. Sed fine li pensis, ke li trovis sian sxancon. Li provis ensxteligxi, sed li estis kontrawita de via maldormemo. Vi povas memori, ke vi ne trinkis vian kutiman trinkajxon tiun nokton.'

'Mi memoras.'

'Mi emas pensi, ke li klopodis por igi tiun trinkajxon efika, kaj ke li fidis al via senkonscieco. Kompreneble, mi komprenis, ke li ripetos la provon, kiam ajn tio povos farigxi sendangxere. Ke vi forlasis la cxambron donis al li la bezonatan sxancon. Mi restigis F-inon Harrison en gxi la tutan tagon, por ke li ne povu nin antawi. Tiam, krediginte al li, ke la vojo estas libera, mi gardostaris, kiel mi priskribis. Mi jam sciis, ke la paperoj probable trovigxas en la cxambro, sed mi tute ne deziris elsxiri la plankon kaj plinton por sercxi ilin, sekve mi lasis lin preni ilin el la kasxejo, kaj tiel sxparis al mi amason da penoj. Cxu estas alia punkto, kiun mi povas klarigi ?'

'Kial li provis la fenestron la unuan fojon,' mi demandis, 'dum li povis eniri tra la pordon ?'

'Por atingi la pordon, li devus preterpasi sep dormocxambrojn. Aliflanke, li povis facile eliri al la razeno. Alion ?

'Vi ne pensas,' demandis Phelps, 'ke li havis iun murdan intencon ? La trancxilo estis rigardata kiel nura ilo.'

'Estas eble,' respondis Holmes, levante siajn sxultrojn. 'Mi nur povas rigardi kiel certajxon, ke S-ro Joseph Harrison estas gxentlemano, kies indulgon mi tre malvolonte fidus.'




[Ankaw haveblas en Latina3 kaj Unikoda versioj]

[Reveno al la hejmpagxo]

Valid XHTML 1.0!

esperanto@online.fr