SIR ARTHUR CONAN DOYLE


LA MARARMEA TRAKTATO


10-A AVENTURO EL


LA MEMORAĴOJ DE SHERLOCK HOLMES


originala titolo : The Naval Treaty


elangligis : Dominik CORNICE


grafike tradukis la bildon : Roberto RESENDE




Enkonduko :  Sir Arthur Conan Doyle naskiĝis en Edinburgo, Skotlando, la 22-an de majo 1859 kaj mortis en Crowborough, Sussex, en 1930. Li estis edukita en Stonyhurst, kaj poste studis medicinon en la Edinburga Universitato, kie la diagnozaj metodoj de unu el la profesoroj laŭdire provizis la deduktajn metodojn uzatajn de Sherlock Holmes.

Li unue establis sin kiel kuracisto en Southsea kaj dum li atendis siajn pacientojn li komencis verki. Li estis Ĉampiono de tiuj kondamnitaj pro krimoj, kiujn ili ne faris, kiel atestas liaj klopodoj por pruvi la senkulpecon de Oscar Slater ; sportulo ; mem detektivo el karno kaj sango, por kies helpo venis oftaj petoj ; kuracisto dum la Bura Milito ; predikisto ; kaj misiisto.

Lia plej granda atingo estas, kompreneble, la kreado de Sherlock Holmes, kiu baldaŭ atingis internaciecon kaj konstante deturnis sian kreinton de preferata okupo. Foje, Conan Doyle mortigis lin, sed li estis devigita lin revivigi pro publika protesto. Holmes estis rivalo, kiu posedis tiom multajn el la trajtoj kaj spertoj de Conan Doyle, ke li eĉ adoptis unu el la amikoj de sia kreinto, D-ron Watson, kaj igis lin unu el la famaj fikciaj personoj.

Liaj Sherlock Holmes-aj verkoj (1887-1927) ampleksas, krom La Memoraĵoj de Sherlock Holmes, famajn titolojn kiel Studo en Skarlato (6), La Signo de Kvar, La Afer-Libro de Sherlock Holmes, La Ĉashundo de la Baskerviloj (5), La Valo de l'Timo, ktp.


LA MARARMEA TRAKTATO

La julio, kiu tuj sekvis mian edziĝon fariĝis memorinda, pro tri interesaj aferoj, en kiuj mi havis la privilegion akompani Sherlock Holmes kaj studi liajn metodojn. Mi trovas ilin registritaj en miaj notoj sub la titoloj : "La aventuro de la dua makulo", "La aventuro de la Mararmea Traktato" kaj "La aventuro de la laca kapitano". La unua el ili, tamen, tuŝas tiel gravajn interesojn kaj implikas tiom multajn el la unuarangaj familioj de la Regno, ke antaŭ multaj jaroj estos neeble publikigi ĝin. Tamen, neniu afero, pri kiu Holmes okupiĝis, tiel klare ilustris la valoron de liaj analizaj metodoj aŭ tiel impresis tiujn, kiuj lin renkontis. Mi ankoraŭ konservas preskaŭ laŭvortan protokolon de la intervjuo, en kiu li demonstris la verajn faktojn de la afero al Monsieur Dubuque, de la Pariza Polico, kaj Fritz von Waldbaum, la fame konata fakulo el Dancig, kiuj ambaŭ vane konsumis siajn energiojn super kio montriĝis flankaj aferoj. La nova jarcento estos alveninta, tamen, antaŭ ol tiu rakonto povos esti sendanĝere rakontita. Dume, mi transiras al la dua sur mia listo, kiu minacis ankaŭ, iam, fariĝi naciskale grava, kaj estis signita de pluraj incidentoj, kiuj donas al ĝi tute apartan aspekton.

Dum miaj lernojaroj mi intime konatiĝis kun junulo nomita Percy Phelps, kiu estis proksimume samaĝa kiel mi, kvankam li estis du lernojarojn antaŭe. Li estis tre inteligenta knabo, kaj elgajnis ĉiun premion, kiun la lernejo elmetis, finante siajn farojn per gajno de stipendio, kiu sendis lin al Cambridge por daŭrigi sian triumfan karieron. Li estis, mi memoras, treege bone sange rilatigita, kaj eĉ kiam ni ĉiuj estis malgrandaj knaboj, ni sciis, ke la frato de lia patrino estas Lord Holdhurst, la granda Konservativa politikisto. Tiu pompa parenceco alportis al li nemultan bonon ; male, tio ŝajnis al ni sufiĉe tikla afero lin persekuti sur la ludkampo kaj frapi al li la krurojn per paliseto. Sed temis pri alia afero, kiam li eniris la mondon. Mi iel aŭdis, ke liaj kapabloj kaj la influo pri kiu li disponis havigis al li bonan pozicion en la Eksterlanda Ministerio, kaj li poste tute forviŝiĝis el miaj pensoj, ĝis la sekvanta letero rememorigis lian ekziston :


'Briarbrae, Woking.

'Mia Kara Watson, - Mi ne dubas, ke vi memoros "Tadpole" (1) Phelps, kiu estis en la kvina klaso, kiam vi estis en la tria. Estas eble, eĉ, ke vi aŭdis pri tio, ke dank'al la influo de mia onklo, mi havis konfidan kaj honoran situacion ĝis terura malfeliĉo subite venis rompi mian karieron.

'Ne estas necese priskribi la detalojn de tiu terura evento. Okaze de via konsento plenumi mian peton, estas verŝajne, ke mi devos rakonti ilin al vi. Mi nur ĵus resaniĝas de naŭsemajna cerba febro, kaj mi ankoraŭ estas ekstreme malforta. Ĉu vi pensas, ke vi povus kunvenigi vian amikon, S-ron Holmes, ĉi tien por vidi min ? Mi ŝatus havi lian opinion pri la afero, kvankam la aŭtoritatoj certigas al mi, ke nenio pli povas esti farata. Klopodu lin venigi kun vi ĉi tien, kiel eble plej frue. Ĉiu minuto ŝajnas al mi horo dum mi troviĝas en ĉi tiu terura necerteco. Certigu al li ke, se mi ne petis lian konsilon pli frue, tio ne estis ĉar mi ne aprezas liajn talentojn, sed ĉar mia kapo daŭre estis for, de post kiam la sorto min trafis. Nun, mia spirito denove estas bonorda, kvankam mi ne kuraĝas pensi tro multe pri tio pro timo refali. Mi ankoraŭ estas tiel malforta, ke mi devis skribi, kiel vi vidas, diktante. Klopodu lin venigi.

'Via malnova lernejkunulo,

'Percy Phelps.'


Estis io, kiu tuŝis min ĉe la legado de tiu ĉi letero, io kompatinda en la ripetitaj alvokoj venigi Holmes. Mi estis tiel emociita, ke eĉ se tio estintus malfacila afero, mi estus klopodinta en ĝi ; sed kompreneble, mi bone sciis, ke Holmes tiel ŝatis sian arton, ke li ĉiam estis same preta alporti sian helpon, kiel lia kliento estus ĝin akcepti. Mia edzino konsentis kun mi ne perdi momenton ĝis mi prezentos al li la aferon, sekve en la horo post la matenmanĝo, mi retroviĝis plian fojon en la malnova loĝejo en Baker Street.

Holmes sidis ĉe sia flanktablo, vestita per negliĝa surtuto kaj pene laboranta super ĥemia analizo. Granda kurba retorto furioze bolis en la blua flamo de Bunsen-brulilo, kaj la distilitaj gutoj kondensiĝis en du-litran mezurilon. Mia amiko apenaŭ eklevis la okulojn, kiam mi eniris, kaj vidante, ke lia analizo devas estis grava, mi sidiĝis en fotelo kaj atendis. Li ĉerpis en tiun kaj alian botelon, elprenante po kelkajn gutojn per sia vitra pipeto, kaj finfine alportis provtubon entenantan solvaĵon al la tablo. Li en sia dekstra mano tenis strion da lakmusa papero.

'Vi alvenas al kriza momento, Watson', li diris, 'Se tiu ĉi papero restos blua, ĉio bone. Se ĝi fariĝos ruĝa, tio signifas homan morton.' Li trempis ĝin en la provtubon kaj ĝi tuj ruĝiĝis al malhela, intensa karmezino. 'Hm ! Mi tion ja supozis !' Li ekkriis. 'Mi estos je via dispono post momento, Watson. Vi trovos tabakon en la Persa pantoflo.' Li turniĝis al sia skribotablo kaj haste elskribaĉis telegramojn, kiujn li transdonis al la servo-knabo. Poste li sidĵetis sin sur la kontraŭan seĝon, kaj suprentiris siajn genuojn ĝis li per siaj fingroj ĉirkaŭprenis siajn longajn mincajn krurojn.

'Tute ordinara murdeto,' Li diris. 'Vi havas ion pli bonan, mi supozas. Vi estas la sturma kuriero de l'krimo, Watson. Kio ĝi estas ?'

Mi transdonis al li la leteron, kiun li legis kun plej koncentrita atento.

'Ĝi ne sciigas multon, ĉu ?' Li rimarkigis, redonante ĝin al mi.

'Apenaŭ ion.'

'Kaj tamen la skribo estas interesa.'

'Sed la skribo ne estas de li.'

'Ĝuste. Ĝi estas de virino.'

'De viro, certe !' Mi ekkriis.

'Ne, de virino ; kaj virino kun rara karaktero. Vidu, komencante enketon, estas grave scii, ke via kliento estas en intima rilato kun iu, kiu por bono aŭ malbono havas esceptan naturon. Mia intereso jam estis vekita ĉi-kaze. Se vi estas preta, ni tuj ekveturos al Woking por vidi tiun diplomaton, kiu troviĝas en tiel malbona situacio, kaj la sinjorinon, al kiu li diktas siajn leterojn.'

Ni havis la bonŝancon trafi fruan trajnon en Waterloo, kaj post iom malpli ol unu horo ni troviĝis meze de la abioj kaj eriko de Woking. Briarbrae montriĝis kiel granda aparta domo situanta sur vasta tereno, je kelkminuta marŝdistanco de la stacidomo. Alsendinte niajn vizitkartojn, ni estis kondukitaj en elegante aranĝitan salonon, kie post kelkaj minutoj venis renkonte al ni iom korpulenta viro, kiu nin akceptis kun granda gastamo. Lia aĝo devis pli proksimi kvardek ol tridek jarojn, sed liaj vangoj estis tiel sane brilaj kaj liaj okuloj tiel gajaj, ke li ankoraŭ faris la impreson de diketa kaj petolema knabo.

'Mi estas ĝoja, ke vi venis,' li diris, varme premante niajn manojn. 'Percy demandis pri vi la tutan matenon. Ha, povrulo, li alkroĉas sin al ĉiu pajlero. Liaj gepatroj petis min vin vidi, ĉar nura mencio pri la subjekto estas tre dolora al ili.'

'Ni ankoraŭ ne havis la detalojn,' rimarkigis Holmes. 'Mi vidas, ke vi mem ne estas ano de la familio.'

Nia kunparolanto eksurpriziĝis, kaj tuj, ekrigardante malsupren, li ekridis.

'Kompreneble, vi vidis la monogramon "J.H." sur mia medaliono,' li diris. 'Dum momento mi pensis, ke vi faris ion eksterordinaran. Joseph Harrison estas mia nomo, kaj ĉar Percy estas edziĝonta kun mia fratino Annie, mi almenaŭ estos boparenco. Vi trovos mian fratinon en lia ĉambro, ĉar ŝi flegis lin de la kapo ĝis piedoj ĉi du pasintajn monatojn. Eble estus preferinde aliri tuj, ĉar mi scias kiel malpacienca li estas.'

La ĉambro, en kiun ni estis kondukitaj troviĝis sur la sama etaĝo ol la salono. Ĝi estis meblita parte kiel salono, parte kiel dormoĉambro, kun floroj delikate aranĝitaj en ĉiu loko kaj angulo. Juna viro, ege pala kaj konsumita, kuŝis sur sofo apud la malfermita fenestro, tra kiun eniris la riĉa parfumo de la ĝardeno kaj la balzama somera aero. Ĉe li sidis virino, kiu stariĝis je nia eniro.

'Ĉu mi eliru, Percy ?' Ŝi demandis.

Li ekkaptis ŝian manon por ŝin reteni. 'Kiel vi fartas, Watson ?' li kore diris. 'Mi neniam rekonus vin kun ĉi tiuj lipharoj, kaj eble vi povus ne esti preta ĵuri pri mi. Li, mi supozas, estas via renoma amiko, S-ro Sherlock Holmes ?'

Mi prezentis lin per kelkaj vortoj, kaj ni ambaŭ sidiĝis. La korpulenta viro estis forlasinta nin, sed lia fratino ankoraŭ restis, kun sia mano en tiu de la malsanulo. Ŝi estis impresa virino, iomete malalta kaj diketa por la simetrio, sed kun bela oliva vizaĝkoloro, grandaj brunaj italaj okuloj, kaj abunda longa nigra hararo. Ŝiaj riĉaj nuancoj aspektigis la blankan vizaĝon de ŝia kompano des pli konsumita kaj svaga pro kontrasto.

'Mi ne malŝparos vian tempon,' li diris, leviĝante sur la sofo. 'Mi rekte alvenos al la objekto sen plua antaŭparolo. Mi estis feliĉa kaj sukcesa homo, S-ro Holmes, kaj baldaŭ edziĝonta, kiam subita kaj terura malfeliĉo ruinigis ĉiujn miajn perspektivojn en la vivo.

'Mi estis, kiel Watson probable informis vin, en la Eksterlanda Ministerio kaj dank'al la influo de mia onklo, Lord Holdhurst, rapide altiĝis al kontentiga pozicio. Kiam mia onklo fariĝis Ministro de eksterlandaj aferoj en ĉi tiu Administracio, li konfidis al mi plurajn gravajn misiojn, kaj ĉar mi ĉiam sukcese finplenumis ilin, li finfine metis la plej grandan fidon en miaj takto kaj kapablo.

'Antaŭ proksimume dek semajnoj - pli precize, la 23-an de majo - li vokis min al sia persona ĉambro, kaj gratulinte min pro la bona laboro, kiun mi faris, informis min, ke li havas novan plenumotan komision por konfidi al mi.

'"Tio ĉi", li diris, prenante grizan rulon da papero el sia skribotablo, "estas la originalo de tiu sekreta traktato inter Britio kaj Italio, pri kiu, mi bedaŭras diri, kelkaj onidiroj aperis en la gazetaro. Estas plej grave, ke nenio pli tralikiĝu. La franca aŭ la rusa ambasado pagus grandegan sumon por ekscii la enhavon de tiuj ĉi paperoj. Ili ne devus eliri mian skribotablon, se ne estus nepre necese igi ilin kopiitaj. Vi havas skribotablon en via oficejo  ?"

'"Jes, Sinjoro."

'"Do, prenu la traktaton kaj enŝlosu ĝin tien. Mi donos ordonojn por ke vi povu resti, kiam la aliaj eliros, tiel ke vi povos kopii ilin laŭplaĉe, ne timante esti pririgardata. Kiam vi estos fininta, reenŝlosu ambaŭ originalon kaj malneton en la skribotablon, kaj transdonu ilin al mi persone morgaŭ matene."

'Mi prenis la paperojn kaj -'

'Pardonu, momenton', diris Holmes, 'Ĉu vi estis solaj dum ĉi tiu konversacio ?'

'Absolute.'

'En granda ĉambro ?'

'Tridek futojn ĉiudirekte.'

'En la centro ?'

'Jes, proksimume'

'Kaj parolantaj mallaŭte ?'

'La voĉo de mia onklo ĉiam estas rimarkinde mallaŭta. Mi apenaŭ parolis entute.'

'Dankon,' diris Holmes, fermante la okulojn, 'bonvolu daŭrigi.'

'Mi faris ekzakte, kion li indikis, kaj atendis ĝis la aliaj oficistoj foriris. Unu el ili en mia ĉambro, Charles Gorot, devis fini restantan laboron, tial mi lasis lin kaj eliris vespermanĝi. Kiam mi revenis li estis foririnta. Mi deziris rapidi en mia laboro, ĉar mi sciis, ke Joseph, la S-ro Harrison, kiun vi ĵus vidis, estis en la urbo, kaj estis veturonta al Woking per la trajno de la dekunua horo, kaj mi volis seeble trafi ĝin.

'Kiam mi ekekzamenis la traktaton mi tuj vidis, ke ĝi estas de tia graveco, ke mia onklo ne kulpis pri troigo en kion li diris. Ne enirante la detalojn, mi povas diri, ke ĝi difinis la estontan sintenon de tiu ĉi lando okaze se la franca floto akirus kompletan superecon super tiu de Italio en Mediteraneo. La demandoj traktitaj en ĝi estis pure mararmeaj. Ĉe la fino troviĝis la subskriboj de la altranguloj, kiuj ĝin subskribis. Mi ĵetis la okulojn sur ĝin, kaj poste dediĉis min al mia tasko ĝin kopii.

'Ĝi estis longa dokumento, skribita en la franca lingvo, kaj entenanta dudek ses apartajn artikolojn. Mi kopiis kiel eble plej rapide, sed je la naŭa mi estis kopiinta nur naŭ artikolojn, tiel ke ŝajnis senespere provi trafi mian trajnon. Mi sentis min dormema kaj stupora, parte pro mia vespermanĝo kaj ankaŭ pro la efikoj de longa tago da laboro. Taso da kafo reordigus mian cerbon. Pordisto restas la tutan nokton en malgranda loĝejo ĉe la piedo de la ŝtuparo, kiu kutimas prepari kafon sur sia alkohollampo por iuj funkciuloj, kiuj laboras ekstrajn horojn. Mi sekve sonigis la sonorilon por lin alvoki.

'Je mia surprizo, la alvokon respondis virino, granda, krudvizaĝa, aĝa virino kun antaŭtuko. Ŝi klarigis, ke ŝi estas la pordistedzino, kiu prizorgas la purigadon, kaj mi donis al ŝi la ordonon por la kafo.

'Mi skribis du pliajn artikolojn, kaj tiam, sentante min pli dormema ol iam antaŭe, mi ekstaris kaj trapaŝis la ĉambron tien kaj reen por streĉi miajn krurojn. Mia kafo ankoraŭ ne alvenis, kaj mi demandis min pri la kaŭzo de tiu ĉi prokrasto. Malferminte la pordon, mi ekiris laŭ la koridoro por tion malkovri. Tie estis rekta, malforte lumigita trairejo, kiu kondukis el la ĉambro en kiu mi laboris, kaj estas la sola elirejo el ĝi. Ĝi finiĝis per kurba ŝtuparo, kun la pordista loĝejo en la trairejo ĉe la piedo. Mezdistance malsupren ĉi tiun ŝtuparon troviĝas malgranda interetaĝo, kun alia trairejo komunikiĝanta al ĝi ortangule. La dua trairejo kondukas, pere de dua malgranda ŝtuparo, al flanka pordo uzata de servistoj, kaj ankaŭ kiel malplilonga vojo de oficistoj venantaj de Charles Street.

'Jen skiza mapo de la loko.'

Jen skiza mapo de la loko

'Dankon. Mi pensas, ke mi pli-malpli sekvas vin,' diris Sherlock Holmes.

'Estas plej grave, ke vi notu ĉi tiun punkton. Mi malsupreniris la ŝtuparon kaj eniris la vestiblon, kie mi trovis la pordiston profunde dormanta en sia loĝio, kun la bolilo furioze bolanta super la alkohollampo, ĉar la akvo estis ŝprucanta sur la plankon. Mi estis etendinta mian manon kaj skuonta la viron, kiu ankoraŭ profunde dormis, kiam sonorilo super lia kapo forte eksonis, kaj li vekiĝis kun eksalto.

'"S-ro Phelps, Sinjoro !" Li diris, rigardante min en konfuzo.

'"Mi malsupreniris por vidi ĉu mia kafo estas preta."

'"Mi estis boliganta la bolilon kiam mi endormiĝis, Sinjoro," Li rigardis min kaj poste supren al la ankoraŭ vibranta sonorilo, kun ĉiam pli kreskanta miro sur sia vizaĝo.

'"Se vi estas ĉi tie, Sinjoro, kiu do sonigis la sonorilon ?" Li demandis.

'"La sonorilon !" mi diris. "Kia sonorilo ĝi estas ?"

'"Ĝi estas la sonorilo de la ĉambro en kiu vi laboris."

'Kvazaŭ glacia mano ĉirkaŭprenis mian koron. Iu, do, troviĝis en la ĉambro, sur kies tablo kuŝis mia valora traktato. Mi freneze kuris supren la ŝtuparon kaj laŭ la trairejo. Estis neniu en la koridoro, S-ro Holmes. Estis neniu en la ĉambro. Ĉio estis ekzakte kiel mi ĝin lasis, krom tio, ke la paperoj konfiditaj al mia zorgo estis forprenitaj el la skribotablo, sur kiu ili kuŝis. La kopio estis tie kaj la originalo estis for.'

Holmes altigis sin sur sia seĝo kaj frotis al si la manojn. Mi povis vidi, ke li tute alprenis la problemon al la koro.

'Mi petas, kion vi tiam faris ?' li murmuris.

'Mi tuj konsciis, ke la ŝtelinto devis esti suprenirinta la ŝtuparon el la flanka pordo. Kompreneble mi devus esti renkontinta lin se li estus veninta tra la alia vojo.'

'Vi estis konvinkita, ke li ne povis esti kaŝita en la ĉambro la tutan tempon, aŭ en la koridoro, kiun vi ĵus priskribis kiel malforte lumigitan ?'

'Estas absolute neeble. Rato ne povus sin kaŝi ĉu en la ĉambro aŭ en la koridoro. Troviĝas neniu kaŝejo.'

'Dankon. Bonvolu daŭrigi.'

'La pordisto, vidinte el mia pala vizaĝo, ke io estas timota, sekvis min. Nun ni ambaŭ ekrapidis laŭ la koridoro kaj malsupren la krutajn ŝtupojn, kiuj kondukas al Charles Street. La pordo ĉe la piedo estis fermita sed malŝlosita. Ni ĵetmalfermis ĝin kaj impetis eksteren. Mi povas klare memori, ke samtempe kiam ni faris tion, aŭdiĝis tri sonoradoj el najbara preĝejo. Estis kvarono antaŭ la deka.'

'Tio estas ekstreme grava,' diris Holmes, farante noton sur la manumon de sia ĉemizo.

'La nokto estis tre malluma, kaj eta, varma pluvo estis falanta. Estis neniu en Charles Street sed vigla trafiko regis, kiel kutime, en Whitehall, ĉe la fino. Ni flugrapidis sur la trotuaro, kvankam nudkapaj, kaj ĉe la malproksima angulo ni trovis starantan policanon.

'"Ŝtelo okazis," mi anhelis. "Valorega dokumento estis forŝtelita el la Eksterlanda Ministerio. Ĉu iu pasis ĉi tien ?"

'"Mi staris ĉi tie kvaronhoron, Sinjoro," li diris, "nur unu persono pasis dum tiu tempo. Virino, granda kaj aĝa, kun Paisley-a (2) ŝalo."

'"Ha, nur estas mia edzino," kriis la pordisto, "ĉu neniu alia pasis ?"

'"Neniu."

'"Do, alidirekten devis iri la ŝtelinto," kriis la ulo, tirante mian manikon.

'Sed mi ne estis konvinkita, kaj liaj klopodoj min fortiri pligrandigis miajn suspektojn.

'"En kiun direkton iris la virino ?" mi kriis.

'"Mi ne scias, Sinjoro. Mi vidis ŝin pasi, sed mi ne havis apartan kialon atenti ŝin. Ŝi ŝajnis hasti."

'"Antaŭ kiom da tempo tio okazis ?"

'"Ho, ne tre multaj minutoj."

'"En la lastaj kvin ?"

'"Nu, certe ne pli ol kvin."

'"Vi nur vane perdas la tempon, Sinjoro, kaj ĉiu minuto nun gravas," kriis la pordisto. "Fidu al mi, ke mian maljunan edzinon tute ne koncernas la afero, kaj aliru al la alia fino de la strato. Nu, se vi ne iros, mi iros," kaj je tio li forrapidis en la alian direkton.

'Sed mi estis post li en momento kaj kaptis lin per la maniko.

'"Kie vi loĝas ?" mi demandis.

'"N-ron 16, Ivy Lane, Brixton," li respondis ; "Sed ne lasu vin delogi de falsa spuro, S-ro Phelps. Venu al la alia fino de la strato, kaj ni vidu ĉu eblas aŭdi pri io."

'Nenio estis perdota, sekvonte lian konsilon. Kun la policano ni ambaŭ alrapidis, sed nur por trovi la straton trafikplena kun multaj homoj venantaj kaj irantaj, sed ĉiuj plej avidaj atingi ŝirmejon dum tiel malseka nokto. Estis neniu pasumanto por sciigi al ni, kiu pasis.

'Tiam ni revenis al la oficejo, kaj priserĉis la ŝtuparon kaj la trairejon sen rezulto. La koridoro, kiu kondukis al la ĉambro, estis kovrita per ia kremkolora linoleŭmo, kiu tre facile montras premsignon. Ni tre atenteme ĝin ekzamenis, sed trovis neniun konturon de piedsigno.

'Ĉu pluvis la tutan vesperon ?'

'Ekde ĉirkaŭ la sepa.'

'Kiel okazas, do, ke la virino, kiu envenis la ĉambron ĉirkaŭ la naŭa lasis neniujn spurojn per siaj kotaj botoj ?'

'Mi ĝojas, ke vi levis tiun ĉi punkton. Ĝi venis al mi en la kapon tiam. La purigistinoj kutimas demeti siajn botojn en la pordista ĉambro, kaj surmeti babuŝojn.'

'Estas tute klare. Do, ne estis signoj kvankam la nokto estis malseka ? La ĉeno de eventoj certe estas unu de eksterordinara intereso. Kion vi faris poste ?'

'Ni ekzamenis ankaŭ la ĉambron. Estis neniu ebleco de sekreta pordo, kaj la fenestroj situas proksimume tridek futojn super la grundo. Ili ambaŭ estis riglitaj de interne. La tapiŝo malebligas la eblecon de klappordo, kaj la plafono estas de ordinara blankŝmirita speco. Mi ĵurus per mia vivo, ke kiu ajn ŝtelis miajn paperojn nur povis veni tra la pordon.'

'Kio koncerne la kamenon ?'

'Oni uzas neniun. Estas stovo. La sonoril-ŝnuro pendas de la drato tuj dekstre de mia skribotablo. Sed kial krimulo dezirus sonigi la sonorilon ? Tio estas plej nesolvebla mistero.'

'Ĝi certe estis neordinara okazaĵo. Kiuj estis viaj sekvaj paŝoj ? Vi ekzamenis la ĉambron, mi supozas, por vidi ĉu la entrudiĝinto postlasis iujn spurojn - iun cigarstumpon, aŭ perdis ganton, aŭ harpinglon, aŭ alian aĵeton ?'

'Estis nenio tiaspeca.'

'Neniu odoro ?'

'Nu, mi neniam pensis pri tio.'

'Ha odoro de tabako estus por ni multvalora en tia enketo.'

'Mi mem neniam fumas, tial mi pensas, ke mi tion rimarkus se estus iu odoro de tabako. Estis neniuspeca pruvsigno. La sola konkreta fakto estis, ke la pordistedzino - S-ino Tangey estas ŝia nomo - estis forrapidinta el la loko. Li povis doni neniun klarigon krom tio, ke estis ĉirkaŭ la tempo, kiam la virino kutimis iri hejmen. La policano kaj mi interkonsentis, ke plej bona plano estus kapti la virinon antaŭ ol ŝi povus senigi sin je la paperoj, supozante, ke ŝi havis ilin.

'La alarmo jam atingis Scotland Yard intertempe, kaj S-ro Forbes, la detektivo, tuj entreprenis kaj transprenis la aferon kun multe da energio. Ni luprenis kabrioleton, kaj post duonhoro ni troviĝis ĉe la adreso donita al ni. Malfermis la pordon junulino, kiu montriĝis la plejaĝa filino de S-ino Tangey. Ŝia patrino ankoraŭ ne revenis, kaj ni estis kondukitaj en la frontan ĉambron por atendi.

'Dekkelk minutojn poste, frapo aŭdiĝis ĉe la pordo, kaj tiam ni faris la unu gravan eraron, pro kiu mi riproĉas min. Anstataŭ mem malfermi la pordon, ni lasis la knabinon tion fari. Ni aŭdis ŝin diri, "Panjo, estas du viroj en la domo atendantaj por vin vidi," kaj momenton poste ni aŭdis plaŭdajn piedojn forrapidi en la trairejo. Forbes ĵetmalfermis la pordon, kaj ni ambaŭ kuris en la malantaŭan ĉambron aŭ kuirejon, sed la virino alvenis tien antaŭ ni. Ŝi fiksrigardis nin per defiaj okuloj, kaj jen subite rekonante min, esprimo de plena miro aperis sur ŝia vizaĝo.

'"Kio, ĉu tio ne estas S-ro Phelps, de la oficejo !" Ŝi ekkriis.

'"Ĉit, ĉit, kiujn vi pensis, ke ni estas, kiam vi forkuris de ni ?" petis mia kompano.

'"Mi pensis, ke vi estas la makleristoj," Ŝi diris. "Ni havis zorgojn pro iu komercisto."

'"Tio tute ne estas kontentiga," respondis Forbes. "Ni havas kialon por pensi, ke vi forprenis gravan paperon el la Eksterlanda Ministerio, kaj forkuris ĉi tien por disponi pri ĝi. Vi devas reniri kun ni al Scotland Yard por esti priserĉata.'

'Vane ŝi protestis kaj rezistis. Oni venigis droŝkon kaj ni triope reveturis en ĝi. Ni unue estis traserĉintaj la kuirejon, kaj precipe la kuirejan fajron, por vidi ĉu ŝi eble senigis sin je la paperoj en la momento kiam ŝi estis sola. Tamen, estis neniuj signoj de cindroj aŭ de restaĵoj. Kiam ni atingis Scotland Yard, ŝi tuj estis transigita al la serĉistino. Mi atendis angore streĉita ĝis ŝi revenis kun sia raporto. Estis neniuj signoj pri la paperoj.

'Tiam, unuafoje, la tuta hororo de mia situacio prezentiĝis al mi. Ĝis nun mi agis, kaj agado malhelpis pensadon. Mi tiel fidis tuj reakiri la traktaton, ke mi ne alfrontis pensi pri kio estus la konsekvenco se mi ne sukcesus. Sed nun nenio pli estis farebla, kaj mi havis libertempon por konscii pri mia pozicio. Estis terure ! Watson tie povus diri al vi, kia nervoza, impresiĝema knabo mi estis en lernejo. Tia estas mia naturo. Mi pensis pri mia onklo kaj liaj kolegoj en la Ministerio, pri la honto, kiun mi ĵetis sur lin, sur min, sur ĉiun rilatitan kun mi. Kiom helpis, ke mi estis la viktimo de eksterordinara akcidento ? Ne estas loko por akcidentoj, kie diplomatiaj interesoj dependas. Mi estis ruinigita ; honte, senespere ruinigita. Mi ne scias, kion mi faris. Mi supozas, ke mi faris scenon. Mi konfuze memoras pri grupo da oficialuloj min ĉirkaŭantaj, klopodante min kvietigi. Unu el ili veturigis min kun si ĝis Waterloo kaj kondukis min en la trajnon por Woking. Mi kredas, ke li estus akompaninta min la tutan vojon, se D-ro Ferrier, kiu loĝas apud mi, ne estus forveturinta per tiu sama trajno. La doktoro plej afable prizorgis min, kaj des pli bone, ĉar mi suferis atakon en la stacidomo, kaj antaŭ ol ni atingis la domon mi preskaŭ fariĝis deliranta frenezulo.

'Vi povas imagi la staton de aferoj tie ĉi, kiam ili estis vekitaj el siaj litoj per la sonorado de l'doktoro, kaj trovis min en tia perturbo. Povra Annie ĉi tie kaj mia patrino estis korŝiritaj. D-ro Ferrier aŭdis de la detektivo en la stacidomo nur sufiĉe por povi doni ideon pri kio okazis, kaj lia rakonto ne plibonigis la aferojn. Estis evidente por ĉiuj, ke mi estis malsanonta longan tempon, kaj Joseph estis elĵetita el tiu ĉi plaĉa dormoĉambro, kiu estis transformita en malsanulejon por mi. Ĉi tie mi kuŝis, S-ro Holmes, pli ol naŭ semajnojn, senkonscia, kaj deliranta pro cerba febro. Sen F-ino Harrison ĉi tie kaj la prizorgo de la kuracisto mi ne parolus al vi nun. Ŝi flegis min tage, kaj dungita flegistino prizorgis min nokte, ĉar en miaj atakoj de frenezo mi kapablis ion ajn. Malrapide mia spirito reordiĝis, sed nur la tri lastajn tagojn mia memoro tute revenis. Kelkiam mi preferus, ke ĝi neniam. La unuaĵo, kiun mi faris estis telegrafi al S-ro Forbes, kiu havis la aferon en mano. Li venis ĉi tien por certigi al mi, ke kvankam ĉio esti farita, neniu spuro de indico estis malkovrita. La pordisto kaj lia edzino estis ekzamenitaj ĉiuflanke, sen ĵeti lumon sur la aferon. La suspektoj de la polico sekve direktiĝis al juna Gorot, kiu, kiel vi eble memoras, restis ekstratempe en la oficejo tiun nokton. Liaj malfrua restado kaj franca nomo vere estis la nuraj du punktoj, kiuj povis elvoki suspekton ; sed memkompreneble, mi ne komencis mian laboron ĝis li foriris, kaj lia familio estas de Hugenota deveno, sed same Angla laŭ simpatio kaj tradicio, kiel vi kaj mi. Nenio estis trovita, kiu povus impliki lin en ajna maniero, kaj tie haltis la afero. Mi turnas min al vi, S-ro Holmes, kiel al mia plej lasta espero. Se vi forlasos min, tiam mia honoro same kiel mia pozicio estos por ĉiam perditaj.'

La malsanulo refalis sur siajn kusenojn, elĉerpita pro tiu ĉi longa rakonto, dum lia flegistino verŝis por li glason da stimula medikamento. Holmes sidis silenta kun la kapo ĵetita malantaŭen kaj la okuloj fermitaj en pozo, kiu povus ŝajni malatenta al fremdulo, sed kiel mi sciis, rivelis la plej intensan ensorbiĝon.

'Via raporto estis tiel eksplicita' li finfine diris, 'ke vi vere lasis al mi nur malmultajn demandojn por fari. Estas unu, tamen, de plej alta graveco. Ĉu vi konfidis al iu, ke vi devas plenumi tiun ĉi specialan taskon ?'

'Al neniu.'

'Nek al F-ino Harrison ĉi tie, ekzemple ?'

'Ne. Mi ne revenis al Woking inter la ricevo de la ordono kaj la plenumo de la komisio.'

'Kaj ĉu neniu el via familio okaze iris vin viziti ?'

'Neniu.'

'Ĉu iu el ili trovas sian vojon en la oficejo ?'

'Ho jes ; ili ĉiuj jam estis kondukitaj tra ĝi.'

'Kompreneble, tamen, se vi diris nenion al neniu pri la traktato, tiuj ĉi demandoj estas senutilaj.'

'Mi diris nenion.'

'Ĉu vi scias ion pri la pordisto ?'

'Nenion, krom tio, ke li estas ekssoldato.'

'En kiu regimento ?'

'Ho, mi aŭdis - Coldstream Gvardio.'

'Dankon. Mi ne dubas, ke mi povos akiri detalojn de Forbes. La aŭtoritatoj estas bonegaj por kolekti faktojn, kvankam ili ne ĉiam scias ekspluati ilin. Kia rava objekto rozo estas !'

Li marŝis preter la kanapo ĝis la malfermita fenestro, kaj levis la kliniĝintan tigon de musko-rozo, rigardante malsupren la delikatan miksaĵon el karmezino kaj verdo. Estis por mi nova faceto de lia karaktero, ĉar neniam antaŭe mi vidis lin montri ian entuziasman interesiĝon pri naturaj objektoj.

'Estas nenio en kiu dedukto estas tiel necesa, kiel en religio,' li diris, apogante sian dorson al la ŝutroj. 'Ĝi povas esti konstruata en ekzaktan sciencon far rezonanto. La plej alta certeco pri la boneco de Providenco ŝajnas al mi troviĝi en floroj. Ĉio cetera, niaj povoj, niaj deziroj, nia nutraĵo, vere estas necesaj al nia ekzisto en la unua stadio. Sed tiu ĉi rozo estas ekstraĵo. Ĝiaj odoro kaj koloro estas ornamo de l'vivo, ne kondiĉo por ĝi. Nur boneco donas ekstre, kaj tial mi ripetas, ke ni havas multon esperotan de la floroj.'

Percy Phelps kaj lia flegistino rigardis Holmes dum tiu ĉi demonstracio kun surprizo kaj granda kvanto da disreviĝo pentritaj sur siaj vizaĝoj. Li falis en revadon, kun la musko-rozo inter siaj fingroj. Tio daŭris kelkajn minutojn antaŭ ol la juna virino interrompis ĝin.

'Ĉu vi vidas eblecon solvi tiun ĉi misteron, S-ro Holmes ?' Ŝi demandis, kun ioma aspra tono.

'Ho, la misteron !' li respondis, revenante kun eksalto al la realaĵoj de l'vivo. 'Nu, estus absurde nei, ke la afero estas malfacile komprenebla kaj komplika, sed mi povas promesi al vi, ke mi esploros la aferon kaj sciigos vin pri ĉiuj punktoj, kiujn mi povos trafi.'

'Ĉu vi vidas ian indikon ?'

'Vi provizis min per sep, sed kompreneble mi devas ilin provi antaŭ ol mi povos eldiri mian opinion pri ties valoro.'

'Ĉu vi suspektas iun ?'

'Mi suspektas min -'

'Kion ?'

'Veni al konkludoj tro rapide.'

'Do, iru al Londono kaj provu viajn konkludojn.'

'Via konsilo estas bonega, F-ino Harrison,' diris Holmes, stariĝante. 'Mi pensas, Watson, ke ni ne povas fari pli bone. Ne lasu vin logi per falsaj esperoj, S-ro Phelps. La afero estas tre implikita.'

'Mi estos en febra stato ĝis mi revidos vin,' ekkriis la diplomato.

'Nu, mi revenos per la sama trajno morgaŭ, kvankam estas pli ol verŝajne, ke mia raporto estos negativa.'

'Dio vin benu por tiu promeso veni,' ekkriis nia kliento. 'Tio revivigas min scii, ke io estas farata. Koncerne tion, mi ricevis leteron de Lord Holdhurst.'

'Ha ! Kion li diris ?'

'Li estis malvarma, sed ne glacia. Eble mia serioza malsano malebligis al li esti tia. Li ripetis, ke la afero estas plej grava, kaj aldonis, ke neniuj paŝoj estos faritaj koncerne mian estontecon - per tio li kompreneble subkomprenas mian eksigon - antaŭ ol mi estos resaniĝinta kaj havos eblecon kompensi mian mistrafon.'

'Nu, tio montris prudenton kaj konsideron,' diris Holmes. 'Venu, Watson, tuttaga laboro atendas nin en urbo.'

S-ro Joseph Harrison veturigis nin al la stacidomo, kaj ni baldaŭ skuate veturis en trajno de Portsmouth. Holmes estis profunde enpensiĝinta, kaj apenaŭ malfermis la buŝon ĝis ni trapasis Clapham komutejon.

'Estas io tre agrabla iri al Londono per iu el tiuj ĉi linioj, kiuj kuras alte kaj ebligas vin rigardi malsupren al la domoj tiel ĉi.'

Mi pensis, ke li ŝercis, ĉar la vidaĵo estis sufiĉe sordida, sed li baldaŭ klarigis sian penson.

'Rigardu tiujn ĉi grandajn, izolajn grupojn da konstruaĵoj, elmergantaj super la ardezoj, kiel brikaj insuloj en plumbkolora maro.'

'La komision-Lernejoj.' (3)

'Lumturoj, knabo mia ! Vojmontriloj de l'estonteco ! Kapsuloj, kun po centoj da brilaj etaj semoj, el kiuj ŝprucos la pli saĝa, pli bona estonta Anglujo. Mi supozas, ke tiu S-ro Phelps ne drinkas ?'

'Mi tion ne pensus.'

'Nek mi ankaŭ. Sed ni devas preni ĉiun eblecon en kalkulon. La povrulo certe lasis sin kapti de flusa tajdo, kaj temas ĉu ni iam povos lin surterigi. Kion vi opiniis pri F-ino Harrison ?'

'Junulino kun forta karaktero.'

'Jes, sed ŝi estas de bona speco aŭ mi eraras. Ŝi kaj ŝia frato estas la solinfanoj de ferfandisto ie sur la vojo al Northumberland. Phelps enamiĝis je ŝi, dum vojaĝo pasintan vintron, kaj ŝi venis por esti prezentita al lia familio, kun sia frato kiel eskorto. Tiam venis la blovo, kaj ŝi plu restis por flegi sian amaton, dum frato Joseph, sentante sin sufiĉe komforte plu restis ankaŭ. Mi faris kelkajn privatajn enketojn, kiel vi vidas. Sed hodiaŭ devas esti tago de enketoj.'

'Mia pacientaro -' Mi komencis.

'Ho, se vi opinias viajn proprajn kazojn pli interesaj ol miajn -' diris Holmes kun ioma aspreco.

'Mi estis dironta, ke mia pacientaro povos facile pacienci unu-du tagojn, tial ke estas la plej maldensa periodo en la jaro.'

'Bonege,' li diris, retrovante sian bonan humoron. 'Do, ni esploros la aferon kune. Mi pensas, ke ni devus komenci per vizito al Forbes. Li probable povas doni al ni ĉiujn detalojn, kiujn ni bezonas, ĝis ni scios de kiu flanko la afero devas esti alirata.'

'Vi diris, ke vi havas indikon.'

'Nu, mi havas plurajn, sed ni povas provi ties valoron nur per plua enketado. La plej malfacile spurebla krimo estas tiu sencela. Nu, tiu ĉi ne estas sencela. Kiu profitas el ĝi ? Estas la Franca Ambasadoro, estas la Rusa, estas kiu ajn povus ĝin vendi al iu el ili, kaj estas Lord Holdhurst.'

'Lord Holdhurst !'

'Nu, estas bone imageble, ke ŝtatisto povus troviĝi en pozicio, kiam li ne bedaŭrus igi tian dokumenton akcidente detruita.'

'Ne ŝtatisto kun la honorinda pasinto de Lord Holdhurst.'

'Estas ebleco, kaj ni ne povas ignori ĝin. Ni vizitos la nobelan Lordon hodiaŭ, kaj ni eltrovos ĉu li povas indiki ion. Dume, mi jam starigis enketojn.'

'Ĉu jam ?'

'Jes, mi sendis telegramon al ĉiu vesperĵurnalo en Londono. La anonceto aperos en ĉiu el ili.'

Li transdonis folion ŝiritan el notlibro. Sur ĝi estis skribaĉite per krajono :

'Rekompenco £ 10. - La numero de fiakro, kiu kondukis klienton al aŭ proksime al la pordo de la Eksterlanda Ministerio en Charles Street, je kvarono antaŭ la deka vespere la 23-an de Majo. Adresiĝu 221 B, Baker Street.'

'Vi estas certa, ke la ŝtelinto venis per fiakro ?'

'Se ne, nenio malbone. Sed se S-ro Phelps pravas asertante, ke ekzistas neniu kaŝejo ĉu en la ĉambro aŭ la koridoroj, do la persono devis veni el ekstere. Se li venis el ekstere dum tiel malseka nokto, kaj tamen lasis neniun malsekan spuron sur la linoleŭmo, kiu estis ekzamenita kelkajn minutojn post lia trapaso, do estas treege verŝajne, ke li venis per fiakro. Jes, mi pensas, ke ni povas fidinde dedukti fiakron.'

'Tio sonas kredeble.'

'Estas unu el la indikoj, pri kiuj mi parolis. Ĝi povas konduki nin al io. Kaj ankaŭ kompreneble estas la sonorilo - kiu estas la plej elstara trajto de la afero. Kial la sonorilo sonu ? Ĉu la ŝtelinto sonigis ĝin por fanfaronado ? Au ĉu estis iu kun la ŝtelinto, kiu faris tion por malebligi la krimon ? Au ĉu estis akcidento ? Au ĉu estis - ?' Li reprofundiĝis en la staton de intensa kaj silenta pensado de kiu li estis elmergiĝinta, sed ŝajnis al mi, kutima al ĉiuj liaj humoroj, ke iu nova ebleco prezentiĝis al li.

Estis dudek post la tria, kiam ni atingis nian finstacion, kaj post rapida tagmanĝo ĉe la bufedo, ni tuj direktiĝis al Scotland Yard. Holmes jam estis telegrafinta al Forbes, kaj trovis lin atendanta por nin akcepti : malgranda, rufa viro, kun atenta sed neniel afabla mieno, li estis decideme glacia en sia sinteno al ni, precipe kiam li aŭdis la celon de nia vizito.

'Mi aŭdis pri viaj metodoj antaŭ nun, S-ro Holmes,' li akre diris. 'Vi estas ĉiam preta uzi ĉiujn informojn, kiujn la polico povas meti je via dispono, kaj poste vi klopodas mem fini la aferon kaj senkreditigi nin.'

'Tute male,' diris Holmes ; 'el miaj lastaj kvindek tri aferoj mia nomo aperis nur en kvar, kaj la polico ĝuis la tutan krediton en kvardek naŭ. Mi ne riproĉas al vi ne scii tion ĉi ; ĉar vi estas juna kaj sensperta ; sed se vi volas progresi en viaj novaj funkcioj vi laboros kun mi, kaj ne kontraŭ mi.'

'Mi tre ĝojus pri unu-du sugestoj,' diris la detektivo, ŝanĝante sian sintenon. 'Mi certe ne ricevis krediton de la afero ĝis nun.'

'Kiujn paŝojn vi faris ?'

'Tangey, la pordisto, estis postsekvata. Li forlasis la Gvardion kun bona reputacio, kaj ni povas trovi nenion kontraŭ li. Lia edzino, tamen, havas malbonan karakteron. Mi emas pensi, ke ŝi scias pli multe pri tio ĉi ol ŝajnas.'

'Ĉu vi postsekvis ŝin ?'

'Ni postenigis unu el niaj virinoj post ŝin. S-ino Tangey drinkas, kaj nia virino estis dufoje kun ŝi, kiam ebrieta, sed ŝi povis eltiri nenion el ŝi.'

'Mi kredas, ke ili havis makleristojn en la domo ?'

'Jes, sed ili estis forpagitaj.'

'De kie venis la mono ?'

'Ĉio en ordo. Lia pensio estis pagota ; ili ne montriĝis speciale monhavaj.'

'Kiel ŝi klarigis la fakton, ke ŝi respondis la sonorilalvokon, kiam S-ro Phelps sonigis por la kafo ?'

'Ŝi diris, ke ŝia edzo estis tre laca kaj ŝi deziris lin senŝarĝigi.'

'Nu, tio cetere kongruus kun tio, ke li estis trovita endormiĝinta sur sia seĝo momenton poste. Sekve estas nenio kontraŭ ili, krom la karaktero de la virino. Ĉu vi demandis ŝin, kial ŝi forrapidis tiun nokton ? Ŝia hasto altiris la atenton de la policano.'

'Ŝi estis pli malfrua ol kutime, kaj volis iri hejmen.'

'Ĉu vi rimarkigis al ŝi, ke vi kaj S-ro Phelps, kiuj ekiris almenaŭ dudek minutojn post ŝi, alvenis hejmen antaŭ ŝi ?'

'Ŝi klarigis tion per la diferenco inter kabrioleto kaj buso.'

'Ĉu ŝi igis tion klara, kial, atinginte sian domon, ŝi kuris en la malantaŭan kuirejon ?'

'Pro tio, ke ŝi havis la monon tie, per kiu forpagi la makleristojn.'

'Ŝi almenaŭ havas respondon al ĉio. Ĉu vi demandis ŝin, ĉu forirante, ŝi renkontis aŭ vidis iun pasumi en Charles Street ?'

'Ŝi vidis neniun, krom la policano.'

'Nu, ŝajnas ke vi traekzamenis ŝin sufiĉe ĝisfunde. kion alian vi faris ?'

'La oficisto, Gorot, estis postsekvata ĉi tiujn naŭ semajnojn, sed senrezulte. Ni povas malkovri nenion kontraŭ li.'

'Alion ?'

'Nu, ni havas nenion alian priserĉotan - neniuspecan pruvon.'

'Ĉu vi elpensis iun teorion, kiel tiu sonorilo sonis ?'

'Nu, mi devas konfesi, ke tio superas min. Aplomba homo, kiu ajn tiu estis, tiel iris por sonigi la alarmon.'

'Jes, estis stranga faro. Mi tre dankas vin pro tio, kion vi diris al mi. Se ni povos meti la homon en viajn manojn, vi aŭdos pri ni. Venu, Watson !'

'Kien ni nun iras ?' Mi demandis, kiam ni forlasis la oficejon.

'Ni nun estas intervjuontaj Lordon Holdhurst, Kabinet-Ministro kaj estonta Ĉefministro de Anglujo.'

Ni estis bonŝancaj trovi Lordon Holdhurst ankoraŭ en sia oficejo en Downing Street, kaj Holmes sendinte sian vizitkarton, ni tuj estis enkondukitaj. La ŝtatisto akceptis nin kun tiu malnovmoda ĝentileco, pro kio li estas rimarkinda, kaj sidigis nin en la du luksajn apogseĝojn ambaŭflanke de la kameno. Starante sur la tapiŝeto inter ni, kun sia minca, altkreska figuro, sia iom laca, pensema vizaĝo, kaj sia bukla hararo antaŭtempe nuancita de grizo, li ŝajnis reprezenti tiun ne tiom oftan tipon, nome nobelon, kiu estas aŭtentike nobla.

'Via nomo estas al mi tre konata, S-ro Holmes,' li diris ridetante. 'Kaj kompreneble mi ne povas pretendi ne scii la celon de via vizito. Nur unu evento okazis en tiuj ĉi oficejoj, kiu povus altiri vian atenton. Ĉu mi povas demandi, en kies intereso vi agas ?'

'En tiu de S-ro Percy Phelps,' respondis Holmes.

'Ha, mia malfeliĉa nevo ! Vi povas kompreni, ke nia parenceco igas tion des pli neebla por mi lin iel ŝirmi. Mi timas, ke tiu incidento havos plej malutilan efikon sur lian karieron.'

'Sed se la dokumento estos retrovita ?'

'Ha, tio kompreneble estus alia afero.'

'Mi dezirus fari al vi unu-du demandojn, Lord Holdhurst.'

'Mi estos feliĉa doni al vi ĉiun informon laŭ mia eblo.'

'Ĉu en tiu ĉi ĉambro vi donis viajn instrukciojn rilate la kopiadon de la dokumento ?'

'Jes, estis tie ĉi.'

'Do, vi apenaŭ povis esti aŭskultata ?'

'Tio ĉi estas ekster demando.'

'Ĉu vi iam menciis al iu, ke vi intencas transdoni la traktaton por ĝin kopiigi ?'

'Neniam.'

'Ĉu vi estas certa pri tio ?'

'Absolute.'

'Nu, se vi neniam diris tion, kaj S-ro Phelps neniam diris tion, kaj neniu alia sciis ion pri la afero, do la ĉeesto de la ŝtelisto en la ĉambro estis pure hazarda. Li ekvidis sian ŝancon kaj uzis ĝin.'

La ŝtatisto ridetis. 'Tie vi kondukas min ekster mia fako,' li diris.

Holmes pripensis momenton. 'Estas alia gravega punkto, pri kiu mi dezirus diskuti kun vi,' li diris. 'Laŭ mia kompreno vi timis, ke povus sekvi tre gravaj rezultoj el la diskonigo de la detaloj de tiu ĉi traktato ?'

Ombro trairis la esprimplenan vizaĝon de la ŝtatisto.

'Tre gravaj rezultoj, efektive.'

'Kaj ĉu ili okazis ?'

'Ankoraŭ ne.'

'Se la traktato atingus, ekzemple, la Francan aŭ la Rusan Eksterlandan Ministerion, ĉu vi anticipus aŭdi pri tio ?'

'Jes,' diris Lord Holdhurst, kun grimaca vizaĝo.

'Ĉar preskaŭ dek semajnoj forpasis, do, kaj oni aŭdis pri nenio, ne estas senfunde supozi, ke pro iu kialo la traktato ne atingis ilin ?'

Lord Holdhurst levis la ŝultrojn.

'Ni apenaŭ povas supozi, S-ro Holmes, ke la ŝtelinto prenis la traktaton por ĝin enkadrigi kaj pendigi.'

'Eble li atendas pli altan prezon.'

'Se li atendos plu, li tute ne eltiros prezon. La traktato ĉesos esti sekreto post kelkaj monatoj.'

'Tio estas plej grava,' diris Holmes. 'Kompreneble, tio estas ebla supozo, ke la ŝtelinton trafis subita malsano -'

'Atako de cerba febro, ekzemple ?' demandis la ŝtatisto, ĵetante al li rapidan rigardon.

'Mi tion ne diris,' diris Holmes nekonfuzeble. 'Kaj nun, Lord Holdhurst, ni jam tro longe akaparis vian valoran tempon, kaj ni deziros al vi bonan tagon.'

'Plenan sukceson en via esploro, kiu ajn estu la krimulo,' respondis la nobelo, dum li kapkline forkondukis nin ĉe la pordo.

'Li estas lerta ulo,' diris Holmes, dum ni eliris en Whitehall-on. 'Sed li devas lukti por konservi sian pozicion. Li tute ne estas riĉa, kaj havas multajn elspezojn. Vi kompreneble rimarkis, ke liaj botoj estis replandumitaj ? Nun, Watson, mi ne retenos vin pli longe de via laŭrajta laboro. Mi faros nenion pli hodiaŭ, krom se mi ricevos respondon al mia fiakra anonceto. Sed mi estus ekstreme danka al vi se vi venus kun mi al Woking morgaŭ, per la sama trajno, kiun ni prenis hodiaŭ.'

Mi ĉi-konforme renkontis lin la postan matenon, kaj ni forveturis al Woking kune. Li ricevis neniun respondon al sia anonceto, li diris, kaj neniu freŝa lumo estis ĵetita sur la aferon. Li havis, kiam li tion volis, la absolute senmovan mienon de Indiano, kaj mi ne povis dedukti el lia aspekton, ĉu li estis kontenta aŭ ne pri la iro de la afero. Lia konversacio, mi memoras, rilatis la Bertillon-an (4) sistemon de mezurado, kaj li esprimis sian entuziasman admiron por la Franca scienculo.

Ni trovis nian klienton ankoraŭ sub la prizorgo de lia sindona flegistino, sed li aspektis konsiderinde pli bone ol antaŭe. Li leviĝis de la sofo kaj salutis nin sen malfacilo, kiam ni eniris.

'Ion novan ?' Li avide demandis.

'Mia raporto, kiel mi antaŭvidis, estas negativa,' diris Holmes. 'Mi vidis Forbes, mi vidis vian onklon, kaj mi starigis unu-du seriojn da enketoj, kiuj povas konduki al io.'

'Vi do ne malkuraĝiĝis ?'

'Neniel.'

'Dio vin benu tion diri !' ekkriis F-ino Harrison. 'Se ni konservos niajn kuraĝon kaj paciencon, la vero devos aperi.'

'Ni havas pli multe por diri al vi, ol vi al ni,' diris Phelps, residiĝante sur la kanapo.'

'Mi esperis, ke vi povus havi tion.'

'Jes, okazis al ni aventuro dum la nokto, kaj unu kiu povus montriĝi danĝera.' Lia mieno fariĝis tre serioza dum li parolis, kaj elrigardo iom simila al timo ekmontriĝis en liaj okuloj. 'Ĉu vi scias,' li diris, 'ke mi komencas pensi, ke mi estas la nekonscia centro de iu monstra konspiro, ke mia vivo estas celata, same kiel mia honoro ?'

'Ha !' Ekkriis Holmes.

'Tio sonas nekredeble, ĉar mi ne havas, kiom mi scias, malamikon en la mondo. Tamen, el pasintnokta travivaĵo mi povas veni al neniu alia konkludo.'

'Bonvolu rakonti ĝin al mi.'

'Vi devas scii, ke pasintnokte ĝuste estis la unua nokto, kiam mi dormis sen flegistino en la ĉambro. Mi fartis tiel pli bone, ke mi opiniis, ke mi povas rezigni pri tiu. Mi havis brulantan dormolampon, tamen. Nu, ĉirkaŭ la dua matene mi estis profundiĝinta en malpezan dormon, kiam subite vekis min malforta bruo. Estis kiel la bruo, kiun estigas muso, kiam ĝi ronĝas tabulon, kaj mi kuŝis aŭskultante ĝin kelkan tempon sub la impreso, ke ĝi devas veni el tia kaŭzo. Tiam ĝi fariĝis pli laŭta, kaj jen subite venis akuta metala eltranĉo el la fenestro. Mi sidiĝis konsternita. Povis ekzisti nenia dubo pri kio nun estis la bruoj. La malfortaj estis kaŭzitaj far iu trudanta ilon tra la fendon inter la fenestro-framoj, kaj la dua de repuŝata espanjoleto.

'Poste fariĝis paŭzo dum dekkelk minutoj, kvazaŭ la persono atendis por vidi ĉu la bruo vekis min. Poste mi aŭdis malfortan knaradon dum la fenestro estis malrapide malfermata. Mi ne plu povis elteni tion, ĉar miaj nervoj ne estas, kion ili kutime estis. Mi elsaltis el la lito kaj ĵetmalfermis la ŝutrojn. Viro kaŭris ĉe la fenestro. Mi povis vidi de li malmulton, ĉar li fulmorapide malaperis. Li estis envolvita en iuspeca mantelo, kiu kovris la suban parton de lia vizaĝo. Pri unu afero mi estas certa, ke li havis armilon en sia mano. Ĝi aspektis al mi, kiel longa tranĉilo. Mi klare vidis ĝian glimbrilon, kiam li turnis sin por forkuri.'

'Tio estas plej interesa,' diris Holmes. 'Mi petas, kion vi poste faris ?'

'Mi devus lin sekvi tra la malfermitan fenestron se mi estus pli forta. Sub mia cirkonstanco, mi sonigis la sonorilon kaj vekis la domon. Tio postulis de mi iom da tempo, ĉar la sonorilo sonas en la kuirejo, kaj ĉiuj geservistoj dormas supre. Mi tamen kriegis kaj tio malsuprenigis Joseph, kaj li ellitigis la ceterajn. Joseph kaj la grumo malkovris signojn sur la florbedo ekster la fenestro, sed la vetero estis tiel seka lastatempe, ke ili trovis senespere sekvi la spuron tra la herbejo. Estas loko, tamen, sur la ligna barilo, kiu laŭiras la vojon, kiu montras signojn, ili diris al mi kvazaŭ iu transiris kaj frakasis la supron de la stango per tio. Mi ankoraŭ diris nenion al la loka polico, ĉar mi pensis, ke estas preferinde unue koni vian opinion.'

Tiu rakonto de nia kliento ŝajnis havi eksterordinaran efikon sur Sherlock Holmes. Li leviĝis el sia seĝo kaj paŝis ĉirkaŭ la ĉambro en neregebla ekscito.

'Malfeliĉo malofte venas sole,' diris Phelps, ridetante, kvankam estis videble, ke lia travivaĵo iom skuis lin.

'Vi certe ricevis vian porcion,' diris Holmes. 'Ĉu vi pensas, ke vi povus promeni ĉirkaŭ la domo kun mi ?'

'Ho jes, mi ŝatus iom da sunbrilo. Joseph ankaŭ venos.'

'Kaj mi ankaŭ,' diris F-ino Harrison.

'Mi bedaŭras, ke ne,' diris Holmes, skuante sian kapon. 'Mi pensas, ke mi devas peti vin resti sidanta ekzakte, kie vi estas.'

La juna virino reprenis sian seĝon kun mieno de malplezuro. Lia frato, tamen, aliĝis al ni, kaj ni kvarope ekiris. Ni ĉirkaŭpaŝis la razenon al la eksteraĵo de la fenestro de la juna diplomato. Estis, kiel li diris, signoj sur la florbedo, sed ili estis senespere konfuzitaj kaj malprecizaj. Holmes kliniĝis super ili dum momento, kaj poste stariĝis, levante siajn ŝultrojn.

'Mi ne pensas, ke iu povus tiri multon el tio ĉi,' li diris. 'Ni ĉirkaŭiru la domon por vidi, kial tiu ĉi ĉambro estis aparte elektita de la ŝtelisto. Mi estus pensinta, ke tiuj grandaj fenestroj de la salono kaj manĝoĉambro havus pli grandan allogon por li.

'Ili estas pli videblaj de la vojo,' sugestis S-ro Joseph Harrison.

'Nu jes, kompreneble. Estas pordo ĉi tie, kiun li povus esti provinta. Por kio ĝi utilas ?'

'Ĝi estas la flanka enirejo por la komercistoj. Kompreneble, ĝi estas fermita dum la nokto.'

'Ĉu vi iam suferis alarmon kiel ĉi tiun antaŭe ?'

'Neniam,' diris nia kliento.

'Ĉu vi posedas arĝentan servicon en la domo, aŭ ion allogan por ŝtelistoj ?'

'Nenion valoran.'

Holmes pasumis ĉirkaŭ la domo kun la manoj en la poŝoj, kaj neglektema mieno al li nekutima.

'Ĉi-rilate,' li diris al Joseph Harrison, 'Vi malkovris iun lokon, mi scias, kie la ulo grimpis sur la barilon. Ni rigardu tion.'

La juna viro kondukis nin al loko, kie la supro de unu el la lignaj stangoj estis rompita. Eta fragmento da ligno pendis malsupren. Holmes ĝin forigis kaj kritike ekzamenis.

'Ĉu vi pensas, ke tio estis farita pasintan nokton ? Ĝi ŝajnas iom malnova, ĉu ne ?'

'Nu, eble.'

'Estas neniuj signoj pri iu malsuprensaltinta aliflanken. Ne, mi opinias, ke ni ricevos neniun helpon ĉi tie. Ni revenu al la dormoĉambro por priparoli la aferon.'

Percy Phelps marŝis malrapide, apogante sin sur la brako de sia estonta bofrato. Holmes marŝis rapide trans la razenon, kaj ni troviĝis ĉe la malfermita fenestro de la dormoĉambro longe antaŭ ol la ceteraj alvenis.

'F-ino Harrison,' diris Holmes, parolante kun plej granda intenseco de maniero, 'vi devas resti, kie vi estas, la tutan tagon. Nenio malhelpu vin resti, kie vi estas, la tutan tagon. Tio estas plej ekstreme grava.'

'Volonte, se vi deziras, S-ro Holmes,' diris la junulino surprizite.

'Kiam vi iros enlitiĝi ŝlosu la pordon de tiu ĉi ĉambro deekstere kaj konservu la ŝlosilon. Promesu fari ĉi tion.'

'Sed Percy ?'

'Li venos kun ni al Londono.'

'Kaj ĉu mi restu ĉi tie ?'

'Jes, por li. Vi povas servi al li ! Rapide ! Promesu !'

Ŝi kapjesis ĝuste kiam la du ceteraj alvenis.

'Kial vi sidas malgaja tie, Annie ?' ekkriis ŝia frato. 'Elvenu en la sunbrilon !'

'Ne, dankon, Joseph. Al mi doloretas la kapo, kaj tiu ĉi ĉambro estas delice malvarmeta kaj kvietiga.'

'Kion vi nun proponas, S-ro Holmes ?' demandis nia kliento.

'Nu, esplorante tiun malpli gravan aferon, ni ne devas perdi nian ĉefan enketon el la vido. Tio estus por mi grandega helpo, se vi povus veni kun ni al Londono.'

'Tuj ?'

'Nu, tiel eble rapide, kiel vi konvene povos. Ni diru, post unu horo.'

'Mi sentas min sufiĉe forta, se tio vere povas prezenti ian helpon.'

'Kiel eble plej grandan.'

'Eble vi ŝatus, ke mi tie restu ĉi-nokte.'

'Mi ĝuste estis propononta ĝin.'

'Sekve, se mia pasintnokta amiko revenos min viziti, li trovos la birdon forfluginta. Ni ĉiuj estas en viaj manoj, S-ro Holmes, kaj vi devas diri al ni ekzakte, kion vi volas fari. Eble vi preferus, ke Joseph venu kun ni, por zorgi pri mi ?'

'Ho ne ; mia amiko Watson estas medicinisto, vi scias, kaj li zorgos pri vi. Ni tagmanĝos ĉi tie, se vi permesos al ni, kaj poste ni triope ekiros por la urbo.'

Estis aranĝite, kiel li sugestis, kvankam F-ino Harrison ekskuzis sin ne forlasi la ĉambron, konforme al la sugesto de Holmes. Kio estis la celo de la manovroj de mia amiko, tion mi ne povis konjekti, krom se por teni la virinon for de Phelps, kiu ĝojigita per sia revenanta sano kaj la perspektivo de agado tagmanĝis kun ni en la manĝo-ĉambro. Holmes tamen preparis por ni ankoraŭ pli grandan surprizon, ĉar post kiam li akompanis nin ĝis la stacidomo kaj kondukis nin en nian vagonon, li kviete anoncis, ke li havas neniun intencon forlasi Woking.

'Estas unu-du etaj punktoj, kiujn mi dezirus ordigi antaŭ ol foriri,' li diris. 'Via foresto, S-ro Phelps, iel pli helpos al mi. Watson, kiam vi atingos Londonon, vi komplezus al mi tuj veturi al Baker Street kun nia ĉi-tiea amiko, kaj resti kun li ĝis mi revidos vin. Estas feliĉe, ke vi estas malnovaj lernej-kunuloj, tiel vi devas havi multon por priparoli. S-ro Phelps povos okupi la gastoĉambron ĉi-nokte, kaj mi estos kun vi ĝustatempe por matenmanĝi, ĉar estas trajno, kiu kondukos min al Waterloo je la oka.'

'Sed kio pri nia enketo en Londono ?' Phelps malgaje demandis.

'Ni povos fari tion morgaŭ. Mi pensas, ke ĝuste nun, mi povas esti pli senpere utila ĉi tie.'

'Vi povas diri al ili en Briarbrae, ke mi esperas reveni morgaŭ nokte,' kriis Phelps, dum ni ekmoviĝis el la kajo.

'Mi apenaŭ anticipas reveni al Briarbrae,' respondis Holmes, gaje svingante al ni sian manon dum ni impetis el la stacidomo.

Phelps kaj mi priparolis tion dum nia vojaĝo, sed neniu el ni povis elpensi kontentigan kialon de tiu nova disvolviĝo.

'Mi supozas, ke li volas trovi iun indikon pri la pasintnokta ŝtelo, se estis ŝtelisto. Kio min koncernas, mi ne kredas, ke estis ordinara ŝtelisto.'

'Kio estas via ideo, do ?'

'Je mia vorto, vi povas imputi tion sur miaj malfortaj nervoj aŭ ne, sed mi kredas, ke disvolviĝas iu profunda politika intrigo ĉirkaŭ mi, kaj ke, pro iu kialo, kiu superas mian komprenon, mia vivo estas celata far la konspirantoj. Tio sonas bombaste kaj absurde, sed konsideru la faktojn ! Kial ŝtelisto provus fari enrompon ĉe dormoĉambra fenestro, kie oni ne povas esperi rabaĵon, kaj kial li venus kun longa tranĉilo en sia mano ?'

'Ĉu vi estas certa, ke ne temis pri ŝtelista dirko ?'

'Ho ne ; estis tranĉilo. Mi vidis la ekbrilon de la klingo tute klare.'

'Sed kial do oni vin persekutus per tia antipatio ?'

'Ha ! Jen staras la demando.'

'Nu, se Holmes samopinias, tio klarigus lian agadon, ĉu ne ? Supozante, ke via teorio estas ĝusta, se li povos meti siajn manojn sur la homon, kiu minacis vin pasintnokte, li estos irinta longan vojon al la malkovro de kiu prenis la mararmean traktaton. Estas absurde supozi, ke vi havas du malamikojn, unu kiu priŝtelas vin dum la alia minacas vian vivon.'

'Sed S-ro Holmes diris, ke li ne iros al Briarbrae.'

'Mi konis lin ioman tempon,' mi diris, 'sed mi neniam eksciis, ke li faris ion sen bona kialon,' kaj per tio nia konversacio forvagis al aliaj temoj.

Sed al mi estis laciga tago. Phelps ankoraŭ estis malforta post sia longa malsano, kaj liaj malfeliĉoj igis lin plendema kaj nervoza. Vane mi provis interesi lin pri Afganistano, pri Hindujo, pri sociaj demandoj, pri io ajn, kiu povus deturni lian menson de tiu direkto. Li ĉiam revenadis al sia perdita traktato ; scivolante, konjektante, hipotezante, pri kion Holmes faris, kiujn paŝojn Lord Holdhurst faris, kiun novaĵon ni ricevus matene. Kun la vesperiĝo, lia ekscito fariĝis vere dolora.

'Ĉu vi havas absolutan fidon al Holmes ?' li demandis.

'Mi vidis lin fari kelkajn rimarkindajn aferojn.'

'Sed li neniam ĵetis lumon sur ion tiel malluman, kiel ĉi tion ?'

'Ho, jes ja ; mi vidis lin solvi demandojn, kiuj prezentis malpli da indikoj ol via.'

'Sed ne kie tiel grandaj interesoj dependis ?'

'Mi tion ne pensas. Laŭ mia certa scio, li agis en la nomo de tri el la reĝantaj Domoj de Eŭropo en ekstreme gravaj aferoj.'

'Sed vi bone konas lin, Watson. Li estas tiel nepenetrebla ulo, ke mi neniam bone scias, kiel lin konsideri. Ĉu vi pensas, ke li estas optimista ? Ĉu vi pensas, ke li anticipas akiri sukceson el tio ?'

'Li diris nenion.'

'Tio estas malbona aŭguro.'

'Tute male, mi rimarkis, ke kiam li perdas la vojon, li ĝenerale tion diras. Ĝuste kiam li estas sur spuro, kaj ankoraŭ ne estas tute certa, ĉu ĝi estas la vera, li estas plej silentema. Nun, mia kara amiko, ni ne povas ŝanĝi la aferojn nervoziĝante pri ili, do lasu min persvadi vin enlitiĝi, por esti freŝa antaŭ kio ajn atendos nin morgaŭ.'

Mi fine povis konvinki mian kompanon akcepti mian konsilon, kvankam mi sciis el lia ekscitita maniero, ke ne estis tre espereble, ke li dormos. Vere, lia humoro estis infekta, ĉar mi mem kuŝis ĵetadiĝante duonan nokton, meditante pri ĉi tiu stranga problemo, kaj elpensante da teorioj cent, ĉiu el ili malpli verŝajna ol la antaŭa. Kial Holmes restis en Woking ? Kial li petis F-inon Harrison resti la tutan tagon en la malsanula ĉambro ? Kial li tiel atentis ne informi la homojn en Briarbrae pri sia intenco resti apud ili ? Mi cerbumis ĝis mi endormiĝis en miaj klopodoj trovi iun klarigon, kiu kovrus ĉiujn tiujn ĉi faktojn.

Estis la sepa, kiam mi vekiĝis, kaj mi tuj ekiris al la ĉambro de Phelps, por trovi lin marasma kaj konsumita post sendorma nokto. Lia unua demando estis ĉu Holmes jam alvenis.

'Li estos ĉi tie, kiam li promesis,' mi diris, 'kaj momenton nek mal aŭ pli frue.'

Kaj miaj vortoj estis pravaj, ĉar iom post la oka, kabrioleto ekhaltis ĉe la pordo kaj nia amiko eliris el ĝi. Starantaj ĉe la fenestro, ni vidis, ke lia maldekstra mano estis vindita per bandaĝo kaj, ke lia vizaĝo estis tre severa kaj pala. Li eniris la domon, sed forpasis kelka tempo antaŭ ol li supreniris.

'Li aspektas, kiel venkito,' ekkriis Phelps.

Mi devis konfesi, ke li estis prava. 'Finfine,' mi diris, 'la ŝlosilo de la afero probable kuŝas ĉi tie en urbo.'

Phelps eligis ĝemon.

'Mi ne scias, kiel tio okazas,' li diris, 'sed mi esperis tiom el lia reveno. Sed certe lia mano ne estis tiel ligita hieraŭ ? Kio povas esti la kaŭzo ?'

'Vi ne estas vundita, Holmes ?' mi demandis, kiam mia amiko eniris la ĉambron.

'Ĉit, estas nur gratvundo pro mia propra mallerteco,' li respondis, kapsignante al ni bonan tagon. 'Tiu ĉi via afero, S-ro Phelps, estas certe unu el la plej mallumaj, kiujn mi iam esploris.'

'Mi timis, ke vi trovos ĝin super viaj eblecoj.'

'Estis plej rimarkinda travivaĵo.'

'Tiu bandaĝo montras aventurojn,' mi diris, 'Ĉu vi ne rakontos al ni, kio okazis ?'

'Post la matenmanĝo, mia kara Watson. Memoru, ke mi enspiris tridek mejlojn da aero de Surrey ĉi-matene. Mi supozas, ke ne alvenis respondo al mia fiakrista anonceto ? Nu, nu, oni ne povas atendi ĉiufoje gajni.'

La tablo estis tute primetita, kaj ĝuste kiam mi estis sonigonta, S-ino Hudson eniris kun la teo kaj kafo. Kelkajn minutojn poste ŝi alportis la kovritajn pladojn, kaj ni ĉiuj altabliĝis, Holmes malsatega, mi scivola, kaj Phelps en la plej malgaja stato de deprimo.

'S-ino Hudson leviĝis al la situacio,' diris Holmes, malkovrante pladon de kareŭmita kokidaĵo. 'Ŝia kuirado estas iom limigita, sed ŝi faras al si same bonan ideon pri matenmanĝo, kiel Skotino. Kion vi havas tie, Watson ?'

'Ŝinkon kaj ovojn,' mi respondis.

'Bone ! Kion vi prenos, S-ro Phelps : kareon, ovojn, aŭ ĉu vi servos al vi ?'

'Mi dankas, mi povas manĝi nenion,' diris Phelps.

'Ho prenu ! Provu la pladon antaŭ vi.'

'Mi dankas, mi efektive preferus ne manĝi.'

'Nu, do,' diris Holmes kun petola palpebrumo, 'Mi supozas, ke vi ne kontraŭos servi al mi ?'

Phelps levis la kovrilon, kaj tion farante li eligis ŝrikon, kaj sidiĝis tie, fiksrigardante kun vizaĝo same blanka, kiel la plado sur kiun li rigardis. En ĝia centro kuŝis malgranda cilindro da blu-griza papero. Li prenis ĝin, manĝis ĝin per la rigardo, kaj poste freneze dancis ĉirkaŭ la ĉambro, premante ĝin al sia sino kaj elŝrikante pro ĝojo. Poste li refalis en sian fotelon, tiel febla kaj elĉerpita, ke ni devis verŝi brandon en lian gorĝon por malhelpi lin sveni.

'Jen ! Jen !' diris Holmes, kvietige, frapetante lin sur la ŝultron. 'Estis tro malbone ĝin montri al vi tiel ĉi ; sed Watson ĉi tie diros al vi, ke mi neniam povis rezisti al iomete da drameca efekto.'

Phelps ekkaptis lian manon kaj kisis ĝin. 'Dio vin benu !' li ekkriis, 'vi savis mian honoron.'

'Nu, mia propra dependis, vi scias,' diris Holmes. 'Mi certigas al vi, ke estas same malagrable al mi malsukcesi en afero, kiel povas estis al vi fuŝi en komisio.'

Phelps ŝovis la valoran dokumenton en la plej internan poŝon de sia jako.

'Mi ne havas koron plu interrompi vian matenmanĝon, kaj tamen mi mortas de scivolo, kiel vi akiris ĝin kaj kie ĝi estis.'

Sherlock Holmes glutis tason da kafo kaj turnis sian atenton al la ŝinko kaj ovoj. Poste li stariĝis, ekbruligis sian pipon, kaj sidiĝis sur sia seĝo.

'Mi rakontos al vi unue, kion mi faris, kaj poste kiel mi venis al tio,' li diris. 'Post mi forlasis vin en la stacidomo, mi ekis al ĉarma promenado tra iu admirinda pejzaĝo de Surrey ĝis linda vilaĝeto nomita Ripley, kie mi trinkis teon en gastejo, kaj antaŭzorgis plenigi mian ladbotelon kaj meti pakon da sandviĉoj en mian poŝon. Tie mi restis ĝis vespero, tiam mi ekreniris al Woking kaj troviĝis sur la ĉefvojo ekster Briarbrae tuj post sunsubiro.

'Nu, mi atendis ĝis la vojo estis libera - mi emas pensi, ke iam ajn ĝi neniam estas multe frekventata - kaj tiam mi surgrimpis la barilon malsupren en la parkon.'

'Certe la barilo estis malfermita ?' Phelps interjekciis.

'Jes ; sed mi havas apartan emon al tiuj ĉi aferoj. Mi elektis la lokon, kie la tri abioj staras, kaj sub ties ŝirmo mi transiris sen la plej eta risko, ke iu en la domo min vidu. Mi kaŭriĝis kaj atendis sekvon.

'La rulkurteno ne estis mallevita en via ĉambro, kaj mi povis vidi F-inon Harrison sidantan tie, legante ĉe la tablo. Estis kvarono post la deka, kiam ŝi fermis sian libron, riglis la ŝutrojn, kaj retiriĝis. Mi aŭdis ŝin fermi la pordon, kaj certiĝis, ke ŝi turnis la ŝlosilon en la seruro.'

'La ŝlosilon ?' Phelps interjekciis.

'Jes, mi donis al F-ino Harrison instrukciojn, ke ŝi ŝlosu la pordon de ekstere kaj kunprenu la ŝlosilon kiam ŝi iros enlitiĝi. Ŝi plenumis ĉiun el miaj ordonoj laŭlitere, kaj verŝajne sen ŝia kunlaboro vi ne havus tiun paperon en la poŝo de via jako. Ŝi poste foriris, la lumoj estingiĝis kaj mi restis kaŭranta en la masivo da rododendroj.

'La nokto estis bela, tamen estis teda gvatado. Kompreneble, ĝi estas ĉirkaŭata de tiuspeca ekscito, kiun sentas la sportulo, kiam li kuŝas apud la rivero kaj atendas la grandan ĉasaĵon. Tamen, ĝi estis longa - preskaŭ same longa, Watson, ol kiam vi kaj mi atendis en tiu morta ĉambro, kiam ni enketis pri tiu problemeto de la "Makula strio". Estis preĝej-horloĝo en Woking, kiu sonis la kvaronojn, kaj mi pensis pli ol unu fojon, ke ĝi ĉesis funkcii. Fine, tamen, ĉirkaŭ la dua matene, mi subite aŭdis la malfortan bruon de repuŝata riglilo, kaj la knaradon de ŝlosilo. Momenton poste la servista pordo estis malfermita kaj S-ro Joseph Harrison eliris en la lunlumon.'

'Joseph !' Phelps interjekciis.

'Li estis nudkapa, sed li havis nigran mantelon ĵetitan super siaj ŝultroj, tiel ke li povis kaŝi sian vizaĝon en momento, se okazus alarmo. Li marŝis piedpinte en la ombro de l'muro, kaj kiam li atingis la fenestron li enigis longklingan tranĉilon tra la fenestroframon kaj repuŝis la espanjoleton. Poste, li ĵetmalfermis la fenestron kaj metante sian tranĉilon tra la fendon inter la ŝutroj, li suprentiris la stangon kaj svingmalfermis ilin.

'De kie mi kuŝis, mi bonege vidis la internon de la ĉambro kaj ĉiun el liaj movoj. Li lumigis la du kandelojn, kiuj staris sur la kamenbreto, kaj poste li entreprenis returni la angulon de la tapiŝo apud la porto. Efektive li kliniĝis por elpreni kvadratan pecon da tabulo, kiel kutime estas lasite por ebligi al la plumbistoj atingi la juntojn de la gastuboj. Fakte, tiu ĉi kovris la T-forman junton, de kie iras la tubo, kiu provizas la kuirejon sube. El tiu ĉi kaŝejo li tiris tiun malgrandan cilindron da papero, remetis la tabulon, reordigis la tapiŝon, blovestingis la kandelojn, kaj marŝis rekte en miajn brakojn, ĉar mi staris atendante lin ekster la fenestro.

'Nu, li havas iom pli da malico ol mi kreditis al li, tiu Majstro Joseph. Li rapidis al mi kun sia tranĉilo, kaj mi devis lin ĵetfaligi dufoje, kaj ricevis tranĉon en la fingrartikoj, antaŭ ol mi supervenkis lin. Li elrigardis "murdon" el la unusola okulo, per kiu li povis vidi, kiam ni finis, sed li aŭskultis al prudento kaj cedis la paperojn. Akirinte ilin, mi ellasis mian homon, sed mi telegrafis ĉiujn detalojn al Forbes ĉi-matene. Se li estos sufiĉe rapida por kapti sian birdon, nu bone ! Sed se, kiel mi sagace suspektas, li trovos la neston malplena antaŭ ol li alvenos tie, nu, des pli bone por la Registaro. Mi emas pensi, ke Lord Holdhurst, unuflanke, kaj S-ro Percy Phelps, aliflanke, multe preferus, ke la afero neniam iru tiel malproksimen, kiel ĝis tribunalo de unua instanco.'

'Mia Dio !' elanhelis nia kliento. 'Ĉu vi diras al mi, ke dum tiuj ĉi dek longaj semajnoj da angoro la ŝtelitaj paperoj kuŝis en la ĉambro mem, kie mi troviĝis la tutan tempon ?'

'Tiel estis.'

'Kaj Joseph ! Joseph iu kanajlo kaj ŝtelisto !'

'Hm ! Mi timas, ke la karaktero de Joseph estas iom pli profunda kaj danĝera, ol oni povus opinii el lia aspekto. El tio, kion mi aŭdis pri li ĉi-matene, mi komprenas, ke li multe malgajnis diletante ĉe la borso, kaj ke li pretas fari ion ajn en la mondo por plibonigi sian fortunon. Estante absoluta egoisto, kiam ŝanco prezentiĝis, li ne permesis, ke la feliĉo de sia fratino, aŭ via reputacio detenu sian manon.'

Percy Phelps sinkis sur sia seĝo. 'Mia kapo turniĝas,' li diris, 'viaj vortoj min konsternis.'

'La ĉefa malfacilaĵo en via kazo,' rimarkigis Holmes kun sia didaktika maniero, 'kuŝis en la fakto, ke troviĝis tro multe da evidentaĵoj. Kio estis ĉefa estis kovrita kaj kaŝita per tio, kio estis senrilata. El ĉiuj faktoj, kiuj prezentiĝis al ni, sufiĉis elekti tiujn, kiujn ni juĝis esencaj, kaj tiam kunigi ilin en ties sinsekvo, por rekonstrui ĉi tiun tre rimarkindan ĉenon de eventoj. Mi jam komencis suspekti Joseph, pro la fakto, ke vi intencis vojaĝi hejmen kun li tiun nokton, kaj do estis tre verŝajne, ke li vokos vin - bone konante la Eksterlandan Ministerion - sur sia vojo. Kiam mi aŭdis, ke iu tiel deziris eniri en la dormoĉambron, en kiu neniu krom Joseph povis esti kaŝinta ion - vi diris al ni en via rakonto, kiel vi elĵetis Joseph, kiam vi alvenis kun la kuracisto - miaj suspektoj tute fariĝis certaĵoj, des pli ke la provo okazis la unuan nokton, kiam flegistino forestis, kio montris, ke la entrudiĝanto bone konis la okazaĵojn en la domo.'

'Kiel blinda mi estis !'

'La faktoj de la afero, kiom mi deduktis ilin, estas jenaj : tiu ĉi Joseph Harrison eniris la ministerion per la pordo en Charles Street, kaj trovante sian vojon, li marŝis rekte en vian ĉambron la momenton, post kiam vi forlasis ĝin. Trovante tie neniun, li tuj sonigis la sonorilon, kaj en la momento, kiam li faris tion, lia okulo trafis la paperon sur la tablo. Ekrigardo montris al li, ke hazardo metis en lian povon ŝtatan dokumenton de grandega valoro, kaj li fulmorapide enpoŝigis ĝin kaj foriris. Kelkaj minutoj forpasis, kiel vi memoras, antaŭ ol la dormema pordisto atentigis vin pri la sonorilo, kaj ĝuste tiuj estis sufiĉaj por doni al la ŝtelinto tempon eskapi.

'Li veturis al Woking per la unua trajno kaj ekzameninte sian rabaĵon kaj certiĝinte, ke ĝi vere estas grandvalora, li kaŝis ĝin en kion li pensis sekura loko, kun la intenco ĝin repreni post unu-du tagoj, kaj ĝin alporti al la Franca Ambasado, aŭ kien ajn li pensis ke alta prezo estas havebla. Tiam venis via subita reveno. Sen antaŭaverto, li estis elĵetita el la ĉambro, kaj de tiu momento posten ĉiam troviĝis almenaŭ du el vi por malebligi al li reakiri sian trezoron. La situacio devis esti al li freneziga. Sed fine li pensis, ke li trovis sian ŝancon. Li provis enŝteliĝi, sed li estis kontraŭita de via maldormemo. Vi povas memori, ke vi ne trinkis vian kutiman trinkaĵon tiun nokton.'

'Mi memoras.'

'Mi emas pensi, ke li klopodis por igi tiun trinkaĵon efika, kaj ke li fidis al via senkonscieco. Kompreneble, mi komprenis, ke li ripetos la provon, kiam ajn tio povos fariĝi sendanĝere. Ke vi forlasis la ĉambron donis al li la bezonatan ŝancon. Mi restigis F-inon Harrison en ĝi la tutan tagon, por ke li ne povu nin antaŭi. Tiam, krediginte al li, ke la vojo estas libera, mi gardostaris, kiel mi priskribis. Mi jam sciis, ke la paperoj probable troviĝas en la ĉambro, sed mi tute ne deziris elŝiri la plankon kaj plinton por serĉi ilin, sekve mi lasis lin preni ilin el la kaŝejo, kaj tiel ŝparis al mi amason da penoj. Ĉu estas alia punkto, kiun mi povas klarigi ?'

'Kial li provis la fenestron la unuan fojon,' mi demandis, 'dum li povis eniri tra la pordon ?'

'Por atingi la pordon, li devus preterpasi sep dormoĉambrojn. Aliflanke, li povis facile eliri al la razeno. Alion ?

'Vi ne pensas,' demandis Phelps, 'ke li havis iun murdan intencon ? La tranĉilo estis rigardata kiel nura ilo.'

'Estas eble,' respondis Holmes, levante siajn ŝultrojn. 'Mi nur povas rigardi kiel certaĵon, ke S-ro Joseph Harrison estas ĝentlemano, kies indulgon mi tre malvolonte fidus.'


Notoj :

(1) Tadpole = ranido. Samtempe ebla son-aludo al Walpole, brita ŝtatestro. Trad.

(2) Paisley : urbo de Skotlando apud Glasgovo, fama pro ties ŝaloj el mola lana ŝtofo. Trad.

(3) Komision-lernejoj : anglalingve, Board schools, unuagradaj lernejoj fonditaj de lernej-komisionoj (school boards) mem starigitaj de la Leĝo pri Elementa Edukato, 1870, t.n. Forster Act. Tiuj ĉi lernejoj estis konstruitaj el brikoj meze de dense loĝataj kvartaloj, ĉie kie antaŭe mankis lernejoj. Trad.

(4) Alphonse Bertillon, franca scienculo naskita en Parizo (1853-1914). Elpensis antropometrian metodon por identigi la krimulojn. Trad.


Sherlock Holmes-aj rakontoj en la internacia lingvo esperanto :

La Aventuro de la Dancantoj DANC (The Dancing Men) trad. Darold BOOTON
La Aventuro de la Kriplulo CROO (The Crooked Man) trad. A.K. BECK
La Aventuro de la Makulita Bendo SPEC (The Speckled Band) trad. Darold BOOTON
La Aventuro de la Malaperinta Trikvarono MISS (The Missing Three-Quarter) trad. Darold BOOTON
La Aventuro de la Sangofagoj COPP (The Copper Beeches) trad. Darold BOOTON
La Ĉashundo de la Baskerviloj (5) HOUN (The Hound of the Baskervilles) trad. William AULD
La Fina Problemo FINA (The Final Problem) trad. Darold BOOTON
La Greka Interpretisto GREE (The Greek Interpreter) trad. Darold BOOTON
La Ligo de la Ruĝkapuloj REDH (The Red-Headed League) trad. Darold BOOTON
La Mararmea Traktato NAVA (The Naval Treaty) trad. Dominik CORNICE
La Musgrava Rito MUSG (The Musgrave Ritual) trad. Darold BOOTON
La Ses Napoleonoj SIXN (The Six Napoleons) trad. Darold BOOTON
La Viro kun la Tordita Lipo TWIS (The Man with the Twisted Lip) trad. Sylvan ZAFT
Studo en Skarlato (6) STUD (A Study in Scarlet) trad. W.D.B. HACKETT

(5) aperis libroforme, eldonis Sezonoj, Jekaterinburg, 1998


[Ankaŭ haveblas en Latina3 kaj sensupersigna versioj]

[Reveno al la hejmpaĝo]

Valid XHTML 1.0!

esperanto@online.fr