CHARLES PERRAULT



RUĜKUFULINETO



originala titolo : Le petit Chaperon Rouge



elfrancigis : Dominik CORNICE




Iam vivis vilaĝa knabino, la plej linda, kiun oni povis vidi ; ŝia patrino ĝojegis pro ŝi, kaj ŝia avino ankoraŭ pli. Tiu bona virino farigis por ŝi ruĝan kufeton, kiu tiel bone sidis al ŝi, ke ĉie oni nomis ŝin Ruĝkufulineto.

Iun tagon, kuirinte kaj farinte bulkojn, ŝia patrino diris al ŝi : "Iru al cia avino por vidi, kiel ŝi fartas, ĉar oni diris al mi, ke ŝi estas malsana, portu al ŝi bulkon kaj tiun poteton da butero." Ruĝkufulineto tuj foriris al sia avino, kiu loĝis en alia vilaĝo. Pasante tra arbaro ŝi renkontis grandan lupon, kiu tre deziris ŝin manĝi ; sed ĝi ne aŭdacis pro tio, ke en la arbaro troviĝis iuj arbohakistoj. Ĝi demandis ŝin, kien ŝi iras ; la malfeliĉa infano, kiu ne sciis, ke halti por aŭskulti lupon estas danĝere, diris al ĝi : "Mi iras por vidi mian avinon, kaj porti al ŝi bulkon kaj poteton da butero, kiujn sendas al ŝi mia patrino. - Ĉu ŝi loĝas tre malproksime ? demandis ŝin la lupo. - Ho jes ! respondis Ruĝkufulineto, ŝi loĝas trans la muelejo, kiun vi vidas tie en la malproksimo, ĉe la unua domo de la vilaĝo. - Nu bone ! diris la lupo, ŝin viziti ankaŭ volas mi ; mi ekiros laŭ tiu ĉi vojo, kaj ci laŭ la alia, kaj ni vidu, kiu el ni ambaŭ alvenos la unua." La lupo tuj ekgalopis per sia tuta forto laŭ la vojo, kiu estis la pli mallonga, dum la knabino ekiris laŭ la pli longa vojo, amuziĝante pluki avelojn, kuri post la papiliojn, kaj fari al si bukedojn el la etaj floroj, kiujn ŝi trovis. Al la lupo longa tempo ne estis necesa, ĝis ĝi alvenis al la domo de la avino ; ĝi frapis : Tok, tok. "Kiu estas tie ? - Estas via nepino Ruĝkufulineto (respondis la lupo, ŝanĝante sian voĉon), kiu alportas al vi bulkon kaj poteton da butero, kiujn sendas al vi mia patrino." La bona avino, kiu kuŝis en sia lito pro tio, ke ŝi fartis iom malbone, kriis al ĝi : "tiru la ŝnureton, kaj la klinketo falos." La lupo tiris la ŝnureton, kaj la pordo malfermiĝis. Ĝi ĵetis sin sur la bonan virinon, kaj formanĝis ŝin per malpli ol unu gluto ; ĉar jam de pli ol tri tagoj ĝi nenion manĝis. Poste, ĝi fermis la pordon, kaj iris kuŝiĝi en la liton de la avino, atendante Ruĝkufulineton, kiu post momento venis frapi sur la pordon. Tok, tok, "Kiu estas tie ?" Aŭdinte la raŭkan voĉon de la lupo, Ruĝkufulineto ektimis, sed pensante, ke la avino malvarmumis, ŝi respondis : "Estas via nepino, Ruĝkufulineto, kiu alportas al vi bulkon kaj poteton da butero, kiujn sendas al vi mia patrino." La lupo kriis al ŝi, iom mildigante sian voĉon : "Tiru la ŝnureton, kaj la klinketo falos." Ruĝkufulineto tiris la ŝnureton, kaj la pordo malfermiĝis. Vidante ŝin eniri, la lupo diris al ŝi kaŝante sin sub la litkovrilon : "Metu la bulkon kaj la poteton da butero sur la pankeston, kaj venu kuŝiĝi apud min." Ruĝkufulineto senvestiĝis, kaj iris en la liton, kie ŝi tre miris vidante, kiel aspektas la avino senvesta. Ŝi diris : "Mia avino, kiajn grandajn brakojn vi havas ! - Por plej bone ĉirkaŭpreni cin, mia nepino. - Mia avino, kiajn grandajn krurojn vi havas ! - Por plej bone kuri, mia infano. - Mia avino, kiajn grandajn orelojn vi havas ! - Por plej bone aŭdi, mia infano. - Mia avino, kiajn grandajn okulojn vi havas ! - Por plej bone vidi, mia infano. - Mia avino, kiajn grandajn dentojn vi havas ! - Por cin manĝi." Kaj dirinte ĉi tiujn vortojn, la malbona lupo ĵetis sin sur Ruĝkufulineton, kaj ŝin formanĝis.


[Ankaŭ haveblas en  sensupersigna versio]

[Ankaŭ haveblas en  Unikoda versio]

[Reveno al la hejmpaĝo]

Valid XHTML 1.0!

esperanto@online.fr