Iam vivis vilagxa knabino, la plej linda, kiun oni povis vidi ; sxia patrino gxojegis pro sxi, kaj sxia avino ankoraw pli. Tiu bona virino farigis por sxi rugxan kufeton, kiu tiel bone sidis al sxi, ke cxie oni nomis sxin Rugxkufulineto.
Iun tagon, kuirinte kaj farinte bulkojn, sxia patrino diris al sxi : "Iru al cia avino por vidi, kiel sxi fartas, cxar oni diris al mi, ke sxi estas malsana, portu al sxi bulkon kaj tiun poteton da butero." Rugxkufulineto tuj foriris al sia avino, kiu logxis en alia vilagxo. Pasante tra arbaro sxi renkontis grandan lupon, kiu tre deziris sxin mangxi ; sed gxi ne awdacis pro tio, ke en la arbaro trovigxis iuj arbohakistoj. Gxi demandis sxin, kien sxi iras ; la malfelicxa infano, kiu ne sciis, ke halti por awskulti lupon estas dangxere, diris al gxi : "Mi iras por vidi mian avinon, kaj porti al sxi bulkon kaj poteton da butero, kiujn sendas al sxi mia patrino. - Cxu sxi logxas tre malproksime ? demandis sxin la lupo. - Ho jes ! respondis Rugxkufulineto, sxi logxas trans la muelejo, kiun vi vidas tie en la malproksimo, cxe la unua domo de la vilagxo. - Nu bone ! diris la lupo, sxin viziti ankaw volas mi ; mi ekiros law tiu cxi vojo, kaj ci law la alia, kaj ni vidu, kiu el ni ambaw alvenos la unua." La lupo tuj ekgalopis per sia tuta forto law la vojo, kiu estis la pli mallonga, dum la knabino ekiris law la pli longa vojo, amuzigxante pluki avelojn, kuri post la papiliojn, kaj fari al si bukedojn el la etaj floroj, kiujn sxi trovis. Al la lupo longa tempo ne estis necesa, gxis gxi alvenis al la domo de la avino ; gxi frapis : Tok, tok. "Kiu estas tie ? - Estas via nepino Rugxkufulineto (respondis la lupo, sxangxante sian vocxon), kiu alportas al vi bulkon kaj poteton da butero, kiujn sendas al vi mia patrino." La bona avino, kiu kusxis en sia lito pro tio, ke sxi fartis iom malbone, kriis al gxi : "tiru la sxnureton, kaj la klinketo falos." La lupo tiris la sxnureton, kaj la pordo malfermigxis. Gxi jxetis sin sur la bonan virinon, kaj formangxis sxin per malpli ol unu gluto ; cxar jam de pli ol tri tagoj gxi nenion mangxis. Poste, gxi fermis la pordon, kaj iris kusxigxi en la liton de la avino, atendante Rugxkufulineton, kiu post momento venis frapi sur la pordon. Tok, tok, "Kiu estas tie ?" Awdinte la rawkan vocxon de la lupo, Rugxkufulineto ektimis, sed pensante, ke la avino malvarmumis, sxi respondis : "Estas via nepino, Rugxkufulineto, kiu alportas al vi bulkon kaj poteton da butero, kiujn sendas al vi mia patrino." La lupo kriis al sxi, iom mildigante sian vocxon : "Tiru la sxnureton, kaj la klinketo falos." Rugxkufulineto tiris la sxnureton, kaj la pordo malfermigxis. Vidante sxin eniri, la lupo diris al sxi kasxante sin sub la litkovrilon : "Metu la bulkon kaj la poteton da butero sur la pankeston, kaj venu kusxigxi apud min." Rugxkufulineto senvestigxis, kaj iris en la liton, kie sxi tre miris vidante, kiel aspektas la avino senvesta. Sxi diris : "Mia avino, kiajn grandajn brakojn vi havas ! - Por plej bone cxirkawpreni cin, mia nepino. - Mia avino, kiajn grandajn krurojn vi havas ! - Por plej bone kuri, mia infano. - Mia avino, kiajn grandajn orelojn vi havas ! - Por plej bone awdi, mia infano. - Mia avino, kiajn grandajn okulojn vi havas ! - Por plej bone vidi, mia infano. - Mia avino, kiajn grandajn dentojn vi havas ! - Por cin mangxi." Kaj dirinte cxi tiujn vortojn, la malbona lupo jxetis sin sur Rugxkufulineton, kaj sxin formangxis.
[Ankaw haveblas en Latina3 versio] [Ankaw haveblas en Unikoda versio] [Euskara : Motho gorri txipia] [Reveno al la hejmpagxo] |