TUTMONDA ESPERANTISTA JUNULARA ORGANIZO


Komisiono por Eksteraj Rilatoj


Kastelenstraat 231, Amsterdam-Z, Nederlando


SEMINARIO "LINGVO KAJ KULTURO", STRASBURGO, 4-9 SEPTEMBRO 1971


D-ro Julius Balbin (Nov-Jorko)


LA MISTERO KAJ LA MIRAKLO DE LA EŬSKERA



Guernica estas malgranda urbo en la provinco Biskajo. Ĉar ĝia enloĝantaro ne superas sep mil, ĝi aperas kiel unu plia vilaĝo en monteta kamparo. Tamen ĝi estas kaj ĉiam estis celebrata kiel hejmo de vaskaj liberecoj : antaŭ ĝia fama kverko la hispanaj monarĥoj aŭ iliaj reprezentantoj ĵuris observi la lokajn rajtojn de la vaskoj.

La 26-an de Aprilo 1937, najbaraj etfarmuloj alportadis al la ĉefa urboplaco la fruktojn de sia semajnlonga laboro. Tiu-tempe Guernica situis ĉirkaŭ tridek mejlojn for de la fronto de la hispana civilmilito.

Je la 16-a kaj duono la sonorilegoj de la preĝejo avertis pri aeratako. Dudek minutojn antaŭ la 17-a la aviadiloj Heinkel 111 komencis aperi, unue bombardante la urbon kaj poste mitralpafante sur la stratojn. La aviadiloj Heinkel estis sekvitaj de Junker 52. Homoj komencis kuri for de la urbo. Tiuj estis mitralpafitaj. fajrobomboj pezantaj ĝis 500 kilogramoj kaj ankaŭ fortaj eksplodaĵoj estis ĵetitaj de la aviadiloj alvenantaj en ondoj ĉiujn dudek minutojn. Tio daŭris ĝis kvarono antaŭ la 20-a. Tiam la centro de la urbo estis detruita kaj konsumita de fajro. 1.654 homoj estis mortigitaj kaj 889 vunditaj. Nur kvazaŭ per miraklo la vaska parlamentejo kaj la fama kverko restis netuŝitaj.

Ĝis tie la tiutempa gazeta raporto. Tiamaniere Guernica iĝis la unua aperta urbo bombardita de hitlera aerarmeo. Hitleranoj intence bombardis la urbon provante detrui ĝin por observi klinike la efikecon de tia planita ruinigado kaj mortigado.

En 1945 la vaska registaro en ekzilo provis fari proceson kontraŭ Germanio ĉe la Nurenberga Militkrimtribunalo. tiu provo malsukcesis, ĉar temis pri evento okazinta antaŭ la dua Mondmilito, kvankam fakte ĝi estis preludo kaj preparo al pli teruraj similaĵoj okazontaj poste.

Picasso jam komence de la jaro eklaboris super la murpentraĵo por la hispana pavilono en la Pariza Mondfoiro. Li nun tuj dediĉis sian pentristan atenton al bildigo de la hororoj de la milito, kaj lia majstra Guernica iĝis dudekjarcenta alegorio pri malhumaneco de la homo.

Pablo Picasso : Guernica (1937)

Malofte ni aŭdis pri la vaskoj depost tiam. Tridek tri jaroj forpasis. Intertempe neimageblaj krimegoj kontraŭ aliaj popoloj inventigis la vorton "genocido" kaj forgesigis la civilizitan homaron pri la sorto de la subjugita popolo.

Kaj subite en 1970 la atento de la mondo estis denove kaptita de la novaĵoj pri la proceso farata de la Franco-registaro kontraŭ 15 vaskaj rezistantoj.

Tiu proceso antaŭ militista tribunalo en Burgos kaŭzis ŝok-ondojn tra la tuta Hispanio kaj okazigis la plej gravan krizon de la Franco-registaro depost la fino de la Civilmilito en 1939. La akuzitoj, du el ili katolikaj sacerdotoj, estis membroj de ETA (Euzkadi ta Azkatasuna - Vaska Nacio kaj Libereco), unu el la plej ekstremaj organizaĵoj de la vaska naciisma movado. Ili estis kulpigitaj je murdo aŭ kompliceco kun la murdintoj de provinca policestro en la vaska urbo Irún. La krizo okazis, ĉar multaj homoj, kaj en Hispanio kaj en eksterlando, firme kredis, ke la proceso estas pli politika ol kriminala - provo diskrediti la ETA-organizaĵon. La vaskoj mem rigardis ĝin kiel aldonan eron en la longa ĉeno de fortostreĉoj de la centra hispana registaro subpremi iliajn unikan lingvon kaj kulturon kaj restrikti ilian provincan aŭtonomion.

Estas nenia dubo, ke por la reĝimo de Franco la proceso iĝis klimakso de dujara kampanjo frakasi la separatistan organizaĵon. ETA estis formita, ĉar ties junaj iniciatintoj konkludis, ke la Vaska Naciista Partio estas tro konservativa kaj la vaskaj sekcioj de la hispanaj socialismaj kaj komunistaj partioj ne sufiĉe vaskaj. ETA, fondita en 1953, adoptis la plej laŭmodan taktikon de urbaj gerilanoj, kiel, ekzemple, tiu de la sudamerikaj tupamaroj, incitante la reĝimon per agoj de defio, perforto kaj forkaptado de ostaĝoj. Malgraŭ ke la plejmulto da vaskoj malaprobis la taktikon de la radikaluloj, ĝi tamen solidaris, kiel unu el ili esprimiĝis, "centelcente kun la prizonuloj de Burgos". Ĉar ili ĉiuj estas unuigitaj de sia malamo kontraŭ "españolismo", senkonsidere de sia sinteno al ĉiuj aliaj problemoj sociaj kaj politikaj.

La militista tribunalo, per siaj mortverdiktoj poste ŝanĝitaj sub la premo de la monda opinio (interalie intervenis la Papo kaj la Prezidento de Francio) al dumviva enkarcerigo, konvikis la vaskojn, ke ili estas daŭre persekutataj de la Franco-registaro.

La longdaŭreco kaj nedetruebleco de la vaskoj estas tute mirindaj, preskaŭ miraklaj. Ili jam enloĝadis la saman teritorion longe antaŭ ol la romiaj legioj ĝin konkeris kun la cetero de la ibera duoninsulo, tre longe antaŭ ol la hispana ŝtato komencis evolui. Kaj spite ĉiujn malfacilaĵojn, ĉiujn obstaklojn kaj ĉiujn persekutojn, ili transdaŭris ĝis la hodiaŭa tago, ĉiam rifuzante asimiliĝi kaj perdi siajn gentan unikecon kaj kulturan identecon.

La vaskoj, kies nombro nuntempe alproksimiĝas al preskaŭ du milionoj, loghas en la hispanaj provincoj de Navaro, Alavo, Gipuzkoo kaj Biskajo kaj en la francaj provincoj de Malsupra Navaro, Labourd kaj Soule. La sep provincoj havas nur unu unuecigan trajton, tiun de la sama lingvo, kaj pro tio ili nomiĝas Euskalerri, la popolo (erri) parolanta la eŭskeran.

Se la vaskoj sukcesis tiel brile en sia memkonservado, tio estis kredeble dank' al ilia lingvo. Ĉar la lingvo estas la plej konstanta kaj la plej longedaŭra el ĉiuj antropologiaj karakteriziloj. En la vortoj de Charlton Laird, fama usona lingvisto, "la formo de kranio ŝanĝiĝas, la haŭtkoloro aliiĝas, sangtipoj konfuziĝas ; el ĉiuj rimedoj, per kiuj antropologoj identigas popolojn, nur la transversa tranĉo de la haro estas pli permanenta ol la lingvo. Sed la tranĉo de la haro diras nenion pri la kapo, sur kiu ĝi kreskas, dum lingvo, eĉ morta lingvo, diras multegon. La vizaĝo de lingvo estas kiel tiu de Makbeto, libro kie homoj povas legi strangajn aĵojn".

La vasta gamo de la hind-eŭropaj lingvoj tra la tuta mondo estas tiel impresa, ke ni ofte tro facile forgesas, ke pluraj lingvoj en Eŭropo mem ne apartenas al tiu lingvofamilio : la malta, semida lingvo parenca al la araba kaj la hebrea ; la finna, la estona kaj la hungara, apartenantaj al la finno-ugra branĉo de la ural-altaja familio kaj la turka, membro de ties turkida branĉo, almenaŭ parte parolata en Eŭropo ; variaj aliaj ural-altajaj lingvoj en Norda Rusio, kiel la lappa, la karela kaj la perma ; la nord- kaj la sud-kaŭkaza ; kaj fine la vaska.

La vaska lingvo, kiun ĝiaj parolantoj nomas Euskara, Eskura aŭ Üskura, laŭ diferencaj dialektoj, estas eble la nura lingvo, kies deveno estas same mistera kiel tiu de la ĝin parolanta popolo : ĝi konstante mistifikas kaj defias lingvistikajn genealogojn.

Ĝi estas la sola lingvo en okcidenta Eŭropo konservita de la periodo antaŭirinta la hindeŭropajn invadojn. Ĝiaj afinecoj estas ĉiam revenanta temo de debato kaj spekulativo ; ĝia parenceco al preskaŭ ĉiu lingvofamilio estis jam proponita. Kelkaj lingvistoj konsideris ĝin la lasta postrestaĵo de nedokumentitaj iberaj lingvoj parolitaj en la duoninsulo en la prahistoria epoko, aliaj vidis en ĝi membron de hipoteza "mediteranea" familio, inkluzive etruskan kaj kaŭkazan, kaj ankoraŭ aliaj klopodis rilatigi ĝin al la japana kaj la nord-amerikaj (amerik-indianaj) lingvoj. Nuntempe la plejmulto da lingvistoj inkliniĝas al la opinio, ke ĝi estas daŭrigaĵo de la lingvo de la akitanoj, kiuj en la tempo de Julio Cezaro enloĝadis la regionon inter Garonne, la Pirineoj kaj la Atlantiko, kaj de la vaskonoj, kiuj okupadis la pli grandan parton de Navaro kaj kelkajn distriktojn de aliaj provincoj, kaj ke sekve de tio ĝi ne devenas de la malnova ibera lingvo. La vaskonoj vivis en la sudo de la Pirineoj ankoraŭ en la 4-a jarcento p.K. kaj invadis Akitanion en la 6-a jarcento. Koncerne la jam proponitan parencecon de la vaska kun la ibera, Antonio Tovar, unu el la plej eminentaj vaskologoj nuntempaj, rememorigas nin, ke en la listo de ĉirkaŭ mil iberaĵoj konsistigantaj la postrestintan trezoron de la ibera nur kelkaj estas kompareblaj al la vaskaj formoj, ekzemple la iberaj urbonomoj kun ili-, ild- kaj la vaskaj iri, uri 'urbo' - kio cetere povas eksplikiĝi kiel rezulto de kultura disvastiĝo. Same, laŭ Tovar, kvankam leksik-statistikaj komparoj montras certan neneglektindan rilaton al la ĥamida kaj ankaŭ certajn koneksojn kun kaŭkazaj lingvoj, veraj proksimeco kaj simileco pruvantaj komunan originon ne estas establitaj. Laŭ la plej probabla hipotezo, la vaska estis alportita al la duoninsulo far enmigrintoj venintaj de la Malgranda Azio ankoraŭ komence de la Bronza Epoko (ĉirkaŭ 2000 a.K.).

Jarmiloj de izoliteco sen skriba literaturo kaj kultura kontrolo disdividis la vaskan en plurajn dialektojn kaj subdialektojn, kio en praktiko ofte kaŭzas miskomprenojn inter iliaj respektivaj parolantoj. Tamen ĝi estas adekvate konata jam depost la publikigo de la poemoj de Dechepare en 1545 kaj de la Nova Testamento en la traduko de Leizarraga en 1571. Sed ekzistas ankaŭ mezepokaj notoj de Arnold von Harff (15-a jarcento) kaj la pilgrima gvidlibro al Compostela (12-a jarcento), kiuj evidentigas, ke la lingvo estis tiam esence la sama kiel nuntempe.

Ĝia fonetika sistemo estas simpla : ĝi konsistas el kvin vokaloj A E I O U, ĉiuj samvaloraj (sen fermitaj kaj malfermitaj variantoj). Ankaŭ la konsonantoj estas simplaj kaj, kiel la vokaloj, plejparte akordiĝas kun la hispanaj. La elstara escepto estas la aspira H en la francaj dialektoj. La F ne ŝajnas esti indiĝena, ĉar ĝi aperas nur en fremdaj vortoj ; certaj vortoj de latinida deveno eĉ anstataŭigas la F per la P kiel, ekzemple en piru (por filu) 'fadeno'. La skribsistemo estas romana.

En sia nuntempa formo la vaska estas tre kompleksa kaj siaspeca, aparte en sia verbosistemo. W. v. Humbolt, unu el la pioniraj esplorantoj de la lingvo, asertis, ke ekzistas 216 vaskaj konjugacioj kaj H. Schuchardt amasigis 50.000 verbajn formojn, serĉante solvon. La komplekseco de la verbaj formoj estas vere unika. Ekzemple, kio en la angla esprimiĝas per tri formoj : have, has kaj had kaj en esperanto per du : havas kaj havis postulas 150 diferencajn formojn. La formoj varias ne nur laŭ prezenco kaj paseo, ne nur laŭ diferencaj subjektoj, sed ankaŭ laŭ diferencaj rektaj kaj nerektaj objektoj. La formoj de la verbo estas tiel multoblaj kaj komplikaj, ke oni povas kompreni, kial Larramendi, eble la unua vasko serioze baraktinta kun sia lingvo, fiera esti la unua, kiu ilin sistemigis, nomis sian gramatikon El Imposible Vencido (La Neeblo Venkita). En Béarn oni rakontas anekdoton, laŭ kiu Dio, volante puni la Diablon pro tentado de Eva, sendis lin al la Vaska Lando kun ordono, ke li restu tie ĝis li ellernos la lingvon. Post sep jaroj Dio mildiĝis, trovante la punon tro severa kaj vokis la Diablon al si. La Diablo, apenaŭ transpasinte la ponton de Castelondo, konstatis, ke li forgesis ĉion ellernitan kun tiom da peno.

Kompare kun la verbo la vaska substantivo estas simpla. Akorde kun la aglutina karaktero de la lingvo la vorto mem ne varias, sed alprenas sufiksojn por indiki rilatojn kun la verbo kaj aliaj substantivoj. Tiuj sufiksoj ne estas samrangaj. Kelkaj, simile al la esperantaj, estas facile forigeblaj, ekzemple gabe 'sen' aŭ gana 'al'. Aliaj ne havas sendependan signifon kaj ekzistas nur en deklinacia vortaranĝo.

La vaska vortaro demonstras, kun kia tenaco la vaskoj persistis en la konservado de la esenco de sia lingvo fronte al la kulturaj invadoj de alte civilizitaj popoloj. Jam antaŭ la romiaj tempoj la premo de keltoj esprimiĝis nur en kelkaj vortoj, ezemple andre 'juna virino' (kelte : andera, malnov-irlande : ainder), kaj en la kalkulsistemo per dudekoj (ogei 'dudek', berrogei 'kvardek' ; komparu france : quatre-vingts).

Kvankam la kelta elemento estas apenaŭ videbla, la latina kaj latinida influoj, pro la geografiaj kaj historiaj cirkonstancoj, estas pli grandaj ol en aliaj lingvoj, kiuj sukcesis firmteni sian sendependan karakteron (kiel la albana). Ili donas al la vaska iom latinidan aspekton. Preskaŭ ĉiuj terminoj de administrado, kristanaj ritoj kaj kutimoj, intelekta vivo kaj kulturo estas ĉerpitaj el la latina fonto. Ankaŭ en la fakoj de komerco kaj transporto, arĥitekturo, teksaĵoj, muelado, forĝado, agrikulturo kaj vinfarado, fruktokulturo, hejma ekonomio kaj kuirarto abundas vortoj de latina aŭ latinida origino. La nomoj de hejmaj bestoj kiel a(h)ate (anate) 'anaso', antzar (ansere) 'ansero', asto (asinu) 'azeno' venas de la sama fonto. Same ĉiuj abstraktaj vortoj, kiel ekzemple : zentsu (sensu) 'senco', 'senso', borondate (voluntate) 'volo', gauza (causa) 'aĵo', 'kozo', arima (anima) 'animo', zeru (coelu) 'ĉielo'. Tiu invado de la fremdvortoj daŭras ĝis la hodiaŭa tago en la parolo de junaj vaskoj, kiuj ŝajnas preferi ilin al la denaskaj. Do, kiel ni vidas, ankaŭ la vaskoj havas la problemon de la neologismoj.

Tiu mistera kaj nekomparebla lingvo ne povis eviti la sorton esti proponita kiel lingvo internacia. Kaj estis certa Karl Hanneman, la fondinto de la revuo Euskara en Berlino, kiu en 1886 publikigis artikolon s.t. "Einen Lanze zugunsten des Baskischen als Universalsprache" ("Argumento por la vaska kiel universala lingvo"). Laŭ la aŭtoro, inter ĉiuj lingvoj vivantaj kaj mortaj la vaska unuigas en si ĉiujn kvalitojn necesajn por la plenumo de tia rolo. Ĝi estas majstra filozofia kreitaĵo kaj, en sia strukturo, ĝi aperas kiel arbo kreskiganta siajn multnombrajn branĉojn en ĉiuj direktoj, dum ĝiaj radikoj, etendiĝante al ĉiuj partoj, naskas novajn radikojn. Krome ĝi estas belsona, modulriĉa kaj facile prononcebla, ĉar ĝi abundas je vokaloj kaj malhavas konsonantfaskojn. Eksterordinare fleksebla kaj tial elasta, ĝi montriĝas egale kapabla kiel esprimilo de poezio kaj kiel tiu de filozofio aŭ retoriko.

Iu sugestis - eble pensante pri la dikeco kaj solideco de tipa vasko - ke la vaska estas lingvo, kiun rokoj parolus, se ili estus evoluintaj en homojn.

La unikeco de la vaska lingvo ŝajnas respeguli la partikularecon de ĝia parolantaro. La etna solidareco de la vaskoj kuniĝas kun iliaj fiero kaj sendependa spirito, kiuj estas proverbaj, same kiel ilia obstineco. Alkutimiĝintaj ekde infanaĝo al la dura kaj malglata vivo de greg-paŝtistoj, farmuloj aŭ fiŝkaptistoj, ili disvolvis naturajn kuraĝon kaj viglecon. Tiuj lastaj kvalitoj faras el ili spertulojn en kontrabando, al kiu multaj inkliniĝas en la favoraj kondiĉoj de la geografia situo ambaŭflanke de la franc-hispana landlimo. La vaskoj navigis kun Magellan kaj servis sub konkistadoroj en Latin-Ameriko. Ankaŭ honesteco, energio kaj fideleco estas kvalitoj, kiuj distingas tiun popolon. Sed la dominanta karakterizo estas eble ilia forta katolikismo. Tamen, malgraŭ sia ĉion superrega religia kredo, kiu ja naskis Ignatius Loyola, fondinton de la Jezuita Ordeno, kaj Francis Xavier, faman mistikulon, ili ĉiam firmtenis sian liberecon kaj sendependecon disde eklezia dominado. Ekzemple ili ne volis permesi al episkopoj nomi iliajn sacerdotojn kaj feroce rezistis provojn de ekleziuloj entrudiĝi en iliajn tradiciajn ludojn kaj dancojn.

Same kiel ilia lingvo, la frua historio de la vaskoj estas objekto de spekulativo. La tribo de vaskonoj, kiujn ni jam menciis, ŝajne rezistis la vizigotojn, kiuj devigis ĝin kaŝiĝi en montaj fortikaĵoj, la frankojn, la normanojn kaj, kelkfoje, la maŭrojn, kiuj okupis la valon de Ebro. Estis la vaskoj, kiuj en 778 embuskis la ariergardon de la armeo de Karlomagno ĉe Roncesvalles dum ĝia retreto de Saragoso. La batalo, en kiu multaj frankaj nobeloj falis estis poste senmortigita en la epopeo Kanto de Rolando, unua majstroverko de la franca literaturo. La vaskoj tiel revenĝis la bruligon far Karlomagno de la muroj de Pamplono, ilia ĉefurbo. En 920 la teritorioj enloĝataj de la vaskoj estis enkorpigitaj en la reĝlandon de Navaro kaj tiamaniere la plej granda parto de la vaska lando venis sub la hispanan regadon.

La fondinto de la moderna vaska naciismo estis Sabino de Arana Goiri (1865-1903). Estis dum siaj studoj ĉe la Universitato de Barcelono, en la etoso de la kataluna regionismo, ke la juna Arana spertis sian krizon de identeco. Li komprenis, ke kultura sendependeco, materiala disvolviĝo kaj morala kaj religia saviĝo de la vaska popolo povos efektiviĝi nur pere de ekskluziva vaska naciismo en lia hejma regiono. Estas interese emfazi, ke kvankam Arana ne scipovis la vaskan lingvon dum siaj studjaroj, li tuj post sia nacia konsciiĝo komencis ĝin studi. Dum la sekvintaj ok jaroj li faris rapidan progreson kronitan per la publikigo de sia propra gramatiko. En siaj prilingvaj eseoj li provis unuigi kaj purigi la vaskan per elradikigo de latinaj, francaj, hispanaj kaj gaskonaj vortoj. La rezulto estis, kiel rimarkis unu el liaj kritikistoj ke li sukcesis krei alian lingvon, nekonatan de la popolo, parolatan nur de la limigita nombro de liaj disĉiploj.

Li estis pli sukcesa sur la politika kampo. En 1890 li aperigis la unuan formalan deklaron de la vaska sendependeco s.t. Bizcaya por su independencia kaj baldaŭ poste kreis la unuan naciisman organizaĵon Centro Vasco. La Centro poste transformiĝis al Partido Nacionalista Vasco. Estas menciinde, ke malkiel la katalunaj partioj kun siaj ofte dividiĝantaj kaj malaperantaj frakcioj, la vaska naciismo estas reprezentata ekde 1893 ĝis nun de la sama kontinua organizo dank' ĉefe al la praktika, kooperema kaj kolektiva spirito de la vaskoj.

La politika slogano de Arana estis "Dio kaj la tradicia leĝo". Per tia slogano li postulis revivigon de malnovaj lokaj rajtoj nomataj fueros forprenitaj en 1839, kiel puno pro la partopreno de la vaskoj en la milito de la sekvantoj de Don Carlos kontraŭ la centra hispana registaro. Tiuj tradiciaj fueros enhavis certan gradon de loka aŭtonomio kaj privilegiojn en komerco, impostoj kaj militservo ; ili ankaŭ determinis rajtojn al popolaj asembleoj kaj regulojn de heredado. Tiuj leĝoj konsistigis la ĉefan kadron de la vaska politika kaj socia organizado, kaj estas tute nature, ke la vaskoj ĉiam sentis sin tre forte ligitaj al ili.

Post la eksplodo de Civilmilito en Julio 1936 la Vaska Lando iĝis sektoro de forta respublikana rezistado same kiel la asturiaj provincoj, Valencio kaj Katalunio. La Vaska Aŭtonomia Statuto proklamita en Oktobro 1936 kreis aŭtonoman registaron de Euzkadi sub la gvido de 32-jara advokato José Antonio Aguirre, ĉefo de Partido Nacionalista Vasco ; ĝi inkluzivis kvin vaskajn naciistojn kaj kvin reprezentantojn de la maldekstraj partioj de la Vaska Lando.

La vaskoj kaj la katalunoj batalis por sia sendependeco kun la sama kuraĝo kaj memofero kiel por la respubliko. La vaska grupo konsistigis la religian kaj konservativan elementon je la respublikana flanko. Kiel substrekas John A. Crow en sia historio de la civilmilito, estis neniel imageble, ke la vaskoj, kiuj dum tiom da jaroj bataladis kontraŭ la centra registaro, povus esti nomitaj liberaluloj aŭ maldekstruloj.

Laŭ Crow, la Respubliko de Euzkadi starigis 46 batalionojn po 660 homoj. La armeo de la vaskoj reprezentis tutan gamon de politikaj opinioj, de vaskaj naciistoj ĝis anarĥiistoj (eta malplimulto !) kaj ĝi estis spirite prizorgata de Korpuso de Pastroj, konsistanta el 100 sacerdotoj kun devoj unikaj en la Respublikana armeo : celebri meson, gardi la moralecon de la rekrutoj, ĉeesti la lastajn momentojn de la mortantoj kaj formi la mensojn de la konskripciitoj en la kristana tradicio.

La venko de Generalo Franco kaj liaj faŝistaj kaj naziaj aliancanoj metis finon al la vaska respubliko . La vaska registaro federaciita kun la venkita Respubliko devis ekziliĝi, kaj la simboloj de la vaska naciismo - lingvo, lernejoj, publikaĵoj, kantoj kaj dancoj estis aŭ komplete malpermesitaj aŭ severe restriktitaj.

La vaska minoritato estas unu el pluraj en Francio kaj la separatismaj movadoj ekzistantaj en tiom diferencaj regionoj kiel Alzaco, Bretonio kaj Korsiko estis ĉiam rigardataj malamike de la franca registaro. Kaj tamen, malgraŭ ke suspekteme observata, Enbata, la vaska naciisma organizaĵo kun membroj en Hendaye, Bayonne, St. Jean-de-Luz kaj Biarritz, estas laŭleĝa.  Dum la lastaj sep jaroj Enbata provas reveki la vaskan konscion ĉe la francaj vaskoj. Ĝi publikigas semajnrevuon en la vaska, eĉ se ties cirkulado limiĝas al mil ekzempleroj.

Ĝis antaŭ kelkaj jaroj infanoj en francaj lernejoj estis punataj, se oni aŭdis ilin paroli vaske. Tiaj metodoj senkuraĝigi kulturan apartiĝon provokis en certa nombro da vaskoj timidecon koncerne ilian kulturon. En raporto el Hendaye, publikigita de New York Times post la verdikto en Burgos, juna militanto plendis, ke lia patrino parolas nur france, venante de sia vilaĝo al Bayonne, "ĉar ŝi hontas paroli vaske".

Post la anonco de la mortverdiktoj Bayonne spertis unu el la plej grandaj manifestacioj vaskaj depost multaj jaroj - la fakto, kiun la naciistoj interpretas kiel gravan signon, ke la vaska nacia konscio vekiĝas ankaŭ en Francio.

"Ni gajnis 20 jarojn per tiu proceso" jubilis Telesforo de Monzón, estinta ministro pri internaj aferoj en la mallongdaŭra aŭtonoma vaska registaro dum la Civilmilito.

La vaska ekzilregistaro havas sian sidejon en Parizo jam dum 25 jaroj - tute aparte de la oficiala hispana ekzilregistaro, kiu rezidas en Meksiko.


[Ankaŭ haveblas en Latina3 kaj sensupersigna versioj]

[Reveno al la hejmpaĝo]

Valid XHTML 1.0!

esperanto@online.fr