Guernica estas malgranda urbo en la provinco Biskajo. Cxar gxia enlogxantaro ne superas sep mil, gxi aperas kiel unu plia vilagxo en monteta kamparo. Tamen gxi estas kaj cxiam estis celebrata kiel hejmo de vaskaj liberecoj : antaux gxia fama kverko la hispanaj monarhxoj aux iliaj reprezentantoj jxuris observi la lokajn rajtojn de la vaskoj.
La 26-an de Aprilo 1937, najbaraj etfarmuloj alportadis al la cxefa urboplaco la fruktojn de sia semajnlonga laboro. Tiu-tempe Guernica situis cxirkaux tridek mejlojn for de la fronto de la hispana civilmilito.
Je la 16-a kaj duono la sonorilegoj de la pregxejo avertis pri aeratako. Dudek minutojn antaux la 17-a la aviadiloj Heinkel 111 komencis aperi, unue bombardante la urbon kaj poste mitralpafante sur la stratojn. La aviadiloj Heinkel estis sekvitaj de Junker 52. Homoj komencis kuri for de la urbo. Tiuj estis mitralpafitaj. fajrobomboj pezantaj gxis 500 kilogramoj kaj ankaux fortaj eksplodajxoj estis jxetitaj de la aviadiloj alvenantaj en ondoj cxiujn dudek minutojn. Tio dauxris gxis kvarono antaux la 20-a. Tiam la centro de la urbo estis detruita kaj konsumita de fajro. 1.654 homoj estis mortigitaj kaj 889 vunditaj. Nur kvazaux per miraklo la vaska parlamentejo kaj la fama kverko restis netusxitaj.
Gxis tie la tiutempa gazeta raporto. Tiamaniere Guernica igxis la unua aperta urbo bombardita de hitlera aerarmeo. Hitleranoj intence bombardis la urbon provante detrui gxin por observi klinike la efikecon de tia planita ruinigado kaj mortigado.
En 1945 la vaska registaro en ekzilo provis fari proceson kontraux Germanio cxe la Nurenberga Militkrimtribunalo. tiu provo malsukcesis, cxar temis pri evento okazinta antaux la dua Mondmilito, kvankam fakte gxi estis preludo kaj preparo al pli teruraj similajxoj okazontaj poste.
Picasso jam komence de la jaro eklaboris super la murpentrajxo por la hispana pavilono en la Pariza Mondfoiro. Li nun tuj dedicxis sian pentristan atenton al bildigo de la hororoj de la milito, kaj lia majstra Guernica igxis dudekjarcenta alegorio pri malhumaneco de la homo.
Malofte ni auxdis pri la vaskoj depost tiam. Tridek tri jaroj forpasis. Intertempe neimageblaj krimegoj kontraux aliaj popoloj inventigis la vorton "genocido" kaj forgesigis la civilizitan homaron pri la sorto de la subjugita popolo.
Kaj subite en 1970 la atento de la mondo estis denove kaptita de la novajxoj pri la proceso farata de la Franco-registaro kontraux 15 vaskaj rezistantoj.
Tiu proceso antaux militista tribunalo en Burgos kauxzis sxok-ondojn tra la tuta Hispanio kaj okazigis la plej gravan krizon de la Franco-registaro depost la fino de la Civilmilito en 1939. La akuzitoj, du el ili katolikaj sacerdotoj, estis membroj de ETA (Euzkadi ta Azkatasuna - Vaska Nacio kaj Libereco), unu el la plej ekstremaj organizajxoj de la vaska naciisma movado. Ili estis kulpigitaj je murdo aux kompliceco kun la murdintoj de provinca policestro en la vaska urbo Irún. La krizo okazis, cxar multaj homoj, kaj en Hispanio kaj en eksterlando, firme kredis, ke la proceso estas pli politika ol kriminala - provo diskrediti la ETA-organizajxon. La vaskoj mem rigardis gxin kiel aldonan eron en la longa cxeno de fortostrecxoj de la centra hispana registaro subpremi iliajn unikan lingvon kaj kulturon kaj restrikti ilian provincan auxtonomion.
Estas nenia dubo, ke por la regximo de Franco la proceso igxis klimakso de dujara kampanjo frakasi la separatistan organizajxon. ETA estis formita, cxar ties junaj iniciatintoj konkludis, ke la Vaska Naciista Partio estas tro konservativa kaj la vaskaj sekcioj de la hispanaj socialismaj kaj komunistaj partioj ne suficxe vaskaj. ETA, fondita en 1953, adoptis la plej lauxmodan taktikon de urbaj gerilanoj, kiel, ekzemple, tiu de la sudamerikaj tupamaroj, incitante la regximon per agoj de defio, perforto kaj forkaptado de ostagxoj. Malgraux ke la plejmulto da vaskoj malaprobis la taktikon de la radikaluloj, gxi tamen solidaris, kiel unu el ili esprimigxis, "centelcente kun la prizonuloj de Burgos". Cxar ili cxiuj estas unuigitaj de sia malamo kontraux "españolismo", senkonsidere de sia sinteno al cxiuj aliaj problemoj sociaj kaj politikaj.
La militista tribunalo, per siaj mortverdiktoj poste sxangxitaj sub la premo de la monda opinio (interalie intervenis la Papo kaj la Prezidento de Francio) al dumviva enkarcerigo, konvikis la vaskojn, ke ili estas dauxre persekutataj de la Franco-registaro.
La longdauxreco kaj nedetruebleco de la vaskoj estas tute mirindaj, preskaux miraklaj. Ili jam enlogxadis la saman teritorion longe antaux ol la romiaj legioj gxin konkeris kun la cetero de la ibera duoninsulo, tre longe antaux ol la hispana sxtato komencis evolui. Kaj spite cxiujn malfacilajxojn, cxiujn obstaklojn kaj cxiujn persekutojn, ili transdauxris gxis la hodiauxa tago, cxiam rifuzante asimiligxi kaj perdi siajn gentan unikecon kaj kulturan identecon.
La vaskoj, kies nombro nuntempe alproksimigxas al preskaux du milionoj, loghas en la hispanaj provincoj de Navaro, Alavo, Gipuzkoo kaj Biskajo kaj en la francaj provincoj de Malsupra Navaro, Labourd kaj Soule. La sep provincoj havas nur unu unuecigan trajton, tiun de la sama lingvo, kaj pro tio ili nomigxas Euskalerri, la popolo (erri) parolanta la euxskeran.
Se la vaskoj sukcesis tiel brile en sia memkonservado, tio estis kredeble dank' al ilia lingvo. Cxar la lingvo estas la plej konstanta kaj la plej longedauxra el cxiuj antropologiaj karakteriziloj. En la vortoj de Charlton Laird, fama usona lingvisto, "la formo de kranio sxangxigxas, la hauxtkoloro aliigxas, sangtipoj konfuzigxas ; el cxiuj rimedoj, per kiuj antropologoj identigas popolojn, nur la transversa trancxo de la haro estas pli permanenta ol la lingvo. Sed la trancxo de la haro diras nenion pri la kapo, sur kiu gxi kreskas, dum lingvo, ecx morta lingvo, diras multegon. La vizagxo de lingvo estas kiel tiu de Makbeto, libro kie homoj povas legi strangajn ajxojn".
La vasta gamo de la hind-euxropaj lingvoj tra la tuta mondo estas tiel impresa, ke ni ofte tro facile forgesas, ke pluraj lingvoj en Euxropo mem ne apartenas al tiu lingvofamilio : la malta, semida lingvo parenca al la araba kaj la hebrea ; la finna, la estona kaj la hungara, apartenantaj al la finno-ugra brancxo de la ural-altaja familio kaj la turka, membro de ties turkida brancxo, almenaux parte parolata en Euxropo ; variaj aliaj ural-altajaj lingvoj en Norda Rusio, kiel la lappa, la karela kaj la perma ; la nord- kaj la sud-kauxkaza ; kaj fine la vaska.
La vaska lingvo, kiun gxiaj parolantoj nomas Euskara, Eskura aux Üskura, laux diferencaj dialektoj, estas eble la nura lingvo, kies deveno estas same mistera kiel tiu de la gxin parolanta popolo : gxi konstante mistifikas kaj defias lingvistikajn genealogojn.
Gxi estas la sola lingvo en okcidenta Euxropo konservita de la periodo antauxirinta la hindeuxropajn invadojn. Gxiaj afinecoj estas cxiam revenanta temo de debato kaj spekulativo ; gxia parenceco al preskaux cxiu lingvofamilio estis jam proponita. Kelkaj lingvistoj konsideris gxin la lasta postrestajxo de nedokumentitaj iberaj lingvoj parolitaj en la duoninsulo en la prahistoria epoko, aliaj vidis en gxi membron de hipoteza "mediteranea" familio, inkluzive etruskan kaj kauxkazan, kaj ankoraux aliaj klopodis rilatigi gxin al la japana kaj la nord-amerikaj (amerik-indianaj) lingvoj. Nuntempe la plejmulto da lingvistoj inklinigxas al la opinio, ke gxi estas dauxrigajxo de la lingvo de la akitanoj, kiuj en la tempo de Julio Cezaro enlogxadis la regionon inter Garonne, la Pirineoj kaj la Atlantiko, kaj de la vaskonoj, kiuj okupadis la pli grandan parton de Navaro kaj kelkajn distriktojn de aliaj provincoj, kaj ke sekve de tio gxi ne devenas de la malnova ibera lingvo. La vaskonoj vivis en la sudo de la Pirineoj ankoraux en la 4-a jarcento p.K. kaj invadis Akitanion en la 6-a jarcento. Koncerne la jam proponitan parencecon de la vaska kun la ibera, Antonio Tovar, unu el la plej eminentaj vaskologoj nuntempaj, rememorigas nin, ke en la listo de cxirkaux mil iberajxoj konsistigantaj la postrestintan trezoron de la ibera nur kelkaj estas kompareblaj al la vaskaj formoj, ekzemple la iberaj urbonomoj kun ili-, ild- kaj la vaskaj iri, uri 'urbo' - kio cetere povas eksplikigxi kiel rezulto de kultura disvastigxo. Same, laux Tovar, kvankam leksik-statistikaj komparoj montras certan neneglektindan rilaton al la hxamida kaj ankaux certajn koneksojn kun kauxkazaj lingvoj, veraj proksimeco kaj simileco pruvantaj komunan originon ne estas establitaj. Laux la plej probabla hipotezo, la vaska estis alportita al la duoninsulo far enmigrintoj venintaj de la Malgranda Azio ankoraux komence de la Bronza Epoko (cxirkaux 2000 a.K.).
Jarmiloj de izoliteco sen skriba literaturo kaj kultura kontrolo disdividis la vaskan en plurajn dialektojn kaj subdialektojn, kio en praktiko ofte kauxzas miskomprenojn inter iliaj respektivaj parolantoj. Tamen gxi estas adekvate konata jam depost la publikigo de la poemoj de Dechepare en 1545 kaj de la Nova Testamento en la traduko de Leizarraga en 1571. Sed ekzistas ankaux mezepokaj notoj de Arnold von Harff (15-a jarcento) kaj la pilgrima gvidlibro al Compostela (12-a jarcento), kiuj evidentigas, ke la lingvo estis tiam esence la sama kiel nuntempe.
Gxia fonetika sistemo estas simpla : gxi konsistas el kvin vokaloj A E I O U, cxiuj samvaloraj (sen fermitaj kaj malfermitaj variantoj). Ankaux la konsonantoj estas simplaj kaj, kiel la vokaloj, plejparte akordigxas kun la hispanaj. La elstara escepto estas la aspira H en la francaj dialektoj. La F ne sxajnas esti indigxena, cxar gxi aperas nur en fremdaj vortoj ; certaj vortoj de latinida deveno ecx anstatauxigas la F per la P kiel, ekzemple en piru (por filu) 'fadeno'. La skribsistemo estas romana.
En sia nuntempa formo la vaska estas tre kompleksa kaj siaspeca, aparte en sia verbosistemo. W. v. Humbolt, unu el la pioniraj esplorantoj de la lingvo, asertis, ke ekzistas 216 vaskaj konjugacioj kaj H. Schuchardt amasigis 50.000 verbajn formojn, sercxante solvon. La komplekseco de la verbaj formoj estas vere unika. Ekzemple, kio en la angla esprimigxas per tri formoj : have, has kaj had kaj en esperanto per du : havas kaj havis postulas 150 diferencajn formojn. La formoj varias ne nur laux prezenco kaj paseo, ne nur laux diferencaj subjektoj, sed ankaux laux diferencaj rektaj kaj nerektaj objektoj. La formoj de la verbo estas tiel multoblaj kaj komplikaj, ke oni povas kompreni, kial Larramendi, eble la unua vasko serioze baraktinta kun sia lingvo, fiera esti la unua, kiu ilin sistemigis, nomis sian gramatikon El Imposible Vencido (La Neeblo Venkita). En Béarn oni rakontas anekdoton, laux kiu Dio, volante puni la Diablon pro tentado de Eva, sendis lin al la Vaska Lando kun ordono, ke li restu tie gxis li ellernos la lingvon. Post sep jaroj Dio mildigxis, trovante la punon tro severa kaj vokis la Diablon al si. La Diablo, apenaux transpasinte la ponton de Castelondo, konstatis, ke li forgesis cxion ellernitan kun tiom da peno.
Kompare kun la verbo la vaska substantivo estas simpla. Akorde kun la aglutina karaktero de la lingvo la vorto mem ne varias, sed alprenas sufiksojn por indiki rilatojn kun la verbo kaj aliaj substantivoj. Tiuj sufiksoj ne estas samrangaj. Kelkaj, simile al la esperantaj, estas facile forigeblaj, ekzemple gabe 'sen' aux gana 'al'. Aliaj ne havas sendependan signifon kaj ekzistas nur en deklinacia vortarangxo.
La vaska vortaro demonstras, kun kia tenaco la vaskoj persistis en la konservado de la esenco de sia lingvo fronte al la kulturaj invadoj de alte civilizitaj popoloj. Jam antaux la romiaj tempoj la premo de keltoj esprimigxis nur en kelkaj vortoj, ezemple andre 'juna virino' (kelte : andera, malnov-irlande : ainder), kaj en la kalkulsistemo per dudekoj (ogei 'dudek', berrogei 'kvardek' ; komparu france : quatre-vingts).
Kvankam la kelta elemento estas apenaux videbla, la latina kaj latinida influoj, pro la geografiaj kaj historiaj cirkonstancoj, estas pli grandaj ol en aliaj lingvoj, kiuj sukcesis firmteni sian sendependan karakteron (kiel la albana). Ili donas al la vaska iom latinidan aspekton. Preskaux cxiuj terminoj de administrado, kristanaj ritoj kaj kutimoj, intelekta vivo kaj kulturo estas cxerpitaj el la latina fonto. Ankaux en la fakoj de komerco kaj transporto, arhxitekturo, teksajxoj, muelado, forgxado, agrikulturo kaj vinfarado, fruktokulturo, hejma ekonomio kaj kuirarto abundas vortoj de latina aux latinida origino. La nomoj de hejmaj bestoj kiel a(h)ate (anate) 'anaso', antzar (ansere) 'ansero', asto (asinu) 'azeno' venas de la sama fonto. Same cxiuj abstraktaj vortoj, kiel ekzemple : zentsu (sensu) 'senco', 'senso', borondate (voluntate) 'volo', gauza (causa) 'ajxo', 'kozo', arima (anima) 'animo', zeru (coelu) 'cxielo'. Tiu invado de la fremdvortoj dauxras gxis la hodiauxa tago en la parolo de junaj vaskoj, kiuj sxajnas preferi ilin al la denaskaj. Do, kiel ni vidas, ankaux la vaskoj havas la problemon de la neologismoj.
Tiu mistera kaj nekomparebla lingvo ne povis eviti la sorton esti proponita kiel lingvo internacia. Kaj estis certa Karl Hanneman, la fondinto de la revuo Euskara en Berlino, kiu en 1886 publikigis artikolon s.t. "Einen Lanze zugunsten des Baskischen als Universalsprache" ("Argumento por la vaska kiel universala lingvo"). Laux la auxtoro, inter cxiuj lingvoj vivantaj kaj mortaj la vaska unuigas en si cxiujn kvalitojn necesajn por la plenumo de tia rolo. Gxi estas majstra filozofia kreitajxo kaj, en sia strukturo, gxi aperas kiel arbo kreskiganta siajn multnombrajn brancxojn en cxiuj direktoj, dum gxiaj radikoj, etendigxante al cxiuj partoj, naskas novajn radikojn. Krome gxi estas belsona, modulricxa kaj facile prononcebla, cxar gxi abundas je vokaloj kaj malhavas konsonantfaskojn. Eksterordinare fleksebla kaj tial elasta, gxi montrigxas egale kapabla kiel esprimilo de poezio kaj kiel tiu de filozofio aux retoriko.
Iu sugestis - eble pensante pri la dikeco kaj solideco de tipa vasko - ke la vaska estas lingvo, kiun rokoj parolus, se ili estus evoluintaj en homojn.
La unikeco de la vaska lingvo sxajnas respeguli la partikularecon de gxia parolantaro. La etna solidareco de la vaskoj kunigxas kun iliaj fiero kaj sendependa spirito, kiuj estas proverbaj, same kiel ilia obstineco. Alkutimigxintaj ekde infanagxo al la dura kaj malglata vivo de greg-pasxtistoj, farmuloj aux fisxkaptistoj, ili disvolvis naturajn kuragxon kaj viglecon. Tiuj lastaj kvalitoj faras el ili spertulojn en kontrabando, al kiu multaj inklinigxas en la favoraj kondicxoj de la geografia situo ambauxflanke de la franc-hispana landlimo. La vaskoj navigis kun Magellan kaj servis sub konkistadoroj en Latin-Ameriko. Ankaux honesteco, energio kaj fideleco estas kvalitoj, kiuj distingas tiun popolon. Sed la dominanta karakterizo estas eble ilia forta katolikismo. Tamen, malgraux sia cxion superrega religia kredo, kiu ja naskis Ignatius Loyola, fondinton de la Jezuita Ordeno, kaj Francis Xavier, faman mistikulon, ili cxiam firmtenis sian liberecon kaj sendependecon disde eklezia dominado. Ekzemple ili ne volis permesi al episkopoj nomi iliajn sacerdotojn kaj feroce rezistis provojn de ekleziuloj entrudigxi en iliajn tradiciajn ludojn kaj dancojn.
Same kiel ilia lingvo, la frua historio de la vaskoj estas objekto de spekulativo. La tribo de vaskonoj, kiujn ni jam menciis, sxajne rezistis la vizigotojn, kiuj devigis gxin kasxigxi en montaj fortikajxoj, la frankojn, la normanojn kaj, kelkfoje, la mauxrojn, kiuj okupis la valon de Ebro. Estis la vaskoj, kiuj en 778 embuskis la ariergardon de la armeo de Karlomagno cxe Roncesvalles dum gxia retreto de Saragoso. La batalo, en kiu multaj frankaj nobeloj falis estis poste senmortigita en la epopeo Kanto de Rolando, unua majstroverko de la franca literaturo. La vaskoj tiel revengxis la bruligon far Karlomagno de la muroj de Pamplono, ilia cxefurbo. En 920 la teritorioj enlogxataj de la vaskoj estis enkorpigitaj en la regxlandon de Navaro kaj tiamaniere la plej granda parto de la vaska lando venis sub la hispanan regadon.
La fondinto de la moderna vaska naciismo estis Sabino de Arana Goiri (1865-1903). Estis dum siaj studoj cxe la Universitato de Barcelono, en la etoso de la kataluna regionismo, ke la juna Arana spertis sian krizon de identeco. Li komprenis, ke kultura sendependeco, materiala disvolvigxo kaj morala kaj religia savigxo de la vaska popolo povos efektivigxi nur pere de ekskluziva vaska naciismo en lia hejma regiono. Estas interese emfazi, ke kvankam Arana ne scipovis la vaskan lingvon dum siaj studjaroj, li tuj post sia nacia konsciigxo komencis gxin studi. Dum la sekvintaj ok jaroj li faris rapidan progreson kronitan per la publikigo de sia propra gramatiko. En siaj prilingvaj eseoj li provis unuigi kaj purigi la vaskan per elradikigo de latinaj, francaj, hispanaj kaj gaskonaj vortoj. La rezulto estis, kiel rimarkis unu el liaj kritikistoj ke li sukcesis krei alian lingvon, nekonatan de la popolo, parolatan nur de la limigita nombro de liaj discxiploj.
Li estis pli sukcesa sur la politika kampo. En 1890 li aperigis la unuan formalan deklaron de la vaska sendependeco s.t. Bizcaya por su independencia kaj baldaux poste kreis la unuan naciisman organizajxon Centro Vasco. La Centro poste transformigxis al Partido Nacionalista Vasco. Estas menciinde, ke malkiel la katalunaj partioj kun siaj ofte dividigxantaj kaj malaperantaj frakcioj, la vaska naciismo estas reprezentata ekde 1893 gxis nun de la sama kontinua organizo dank' cxefe al la praktika, kooperema kaj kolektiva spirito de la vaskoj.
La politika slogano de Arana estis "Dio kaj la tradicia legxo". Per tia slogano li postulis revivigon de malnovaj lokaj rajtoj nomataj fueros forprenitaj en 1839, kiel puno pro la partopreno de la vaskoj en la milito de la sekvantoj de Don Carlos kontraux la centra hispana registaro. Tiuj tradiciaj fueros enhavis certan gradon de loka auxtonomio kaj privilegiojn en komerco, impostoj kaj militservo ; ili ankaux determinis rajtojn al popolaj asembleoj kaj regulojn de heredado. Tiuj legxoj konsistigis la cxefan kadron de la vaska politika kaj socia organizado, kaj estas tute nature, ke la vaskoj cxiam sentis sin tre forte ligitaj al ili.
Post la eksplodo de Civilmilito en Julio 1936 la Vaska Lando igxis sektoro de forta respublikana rezistado same kiel la asturiaj provincoj, Valencio kaj Katalunio. La Vaska Auxtonomia Statuto proklamita en Oktobro 1936 kreis auxtonoman registaron de Euzkadi sub la gvido de 32-jara advokato José Antonio Aguirre, cxefo de Partido Nacionalista Vasco ; gxi inkluzivis kvin vaskajn naciistojn kaj kvin reprezentantojn de la maldekstraj partioj de la Vaska Lando.
La vaskoj kaj la katalunoj batalis por sia sendependeco kun la sama kuragxo kaj memofero kiel por la respubliko. La vaska grupo konsistigis la religian kaj konservativan elementon je la respublikana flanko. Kiel substrekas John A. Crow en sia historio de la civilmilito, estis neniel imageble, ke la vaskoj, kiuj dum tiom da jaroj bataladis kontraux la centra registaro, povus esti nomitaj liberaluloj aux maldekstruloj.
Laux Crow, la Respubliko de Euzkadi starigis 46 batalionojn po 660 homoj. La armeo de la vaskoj reprezentis tutan gamon de politikaj opinioj, de vaskaj naciistoj gxis anarhxiistoj (eta malplimulto !) kaj gxi estis spirite prizorgata de Korpuso de Pastroj, konsistanta el 100 sacerdotoj kun devoj unikaj en la Respublikana armeo : celebri meson, gardi la moralecon de la rekrutoj, cxeesti la lastajn momentojn de la mortantoj kaj formi la mensojn de la konskripciitoj en la kristana tradicio.
La venko de Generalo Franco kaj liaj fasxistaj kaj naziaj aliancanoj metis finon al la vaska respubliko . La vaska registaro federaciita kun la venkita Respubliko devis ekziligxi, kaj la simboloj de la vaska naciismo - lingvo, lernejoj, publikajxoj, kantoj kaj dancoj estis aux komplete malpermesitaj aux severe restriktitaj.
La vaska minoritato estas unu el pluraj en Francio kaj la separatismaj movadoj ekzistantaj en tiom diferencaj regionoj kiel Alzaco, Bretonio kaj Korsiko estis cxiam rigardataj malamike de la franca registaro. Kaj tamen, malgraux ke suspekteme observata, Enbata, la vaska naciisma organizajxo kun membroj en Hendaye, Bayonne, St. Jean-de-Luz kaj Biarritz, estas lauxlegxa. Dum la lastaj sep jaroj Enbata provas reveki la vaskan konscion cxe la francaj vaskoj. Gxi publikigas semajnrevuon en la vaska, ecx se ties cirkulado limigxas al mil ekzempleroj.
Gxis antaux kelkaj jaroj infanoj en francaj lernejoj estis punataj, se oni auxdis ilin paroli vaske. Tiaj metodoj senkuragxigi kulturan apartigxon provokis en certa nombro da vaskoj timidecon koncerne ilian kulturon. En raporto el Hendaye, publikigita de New York Times post la verdikto en Burgos, juna militanto plendis, ke lia patrino parolas nur france, venante de sia vilagxo al Bayonne, "cxar sxi hontas paroli vaske".
Post la anonco de la mortverdiktoj Bayonne spertis unu el la plej grandaj manifestacioj vaskaj depost multaj jaroj - la fakto, kiun la naciistoj interpretas kiel gravan signon, ke la vaska nacia konscio vekigxas ankaux en Francio.
"Ni gajnis 20 jarojn per tiu proceso" jubilis Telesforo de Monzón, estinta ministro pri internaj aferoj en la mallongdauxra auxtonoma vaska registaro dum la Civilmilito.
La vaska ekzilregistaro havas sian sidejon en Parizo jam dum 25 jaroj - tute aparte de la oficiala hispana ekzilregistaro, kiu rezidas en Meksiko.
[Ankaux haveblas en Latina3 kaj Unikoda versioj] [Reveno al la hejmpagxo] |