Artikoleto "Nova gaela numerala sistemo" de Garbhan MACAOIDH aperinta en revuo Monato de Novembro 1993, sciigas nin, ke "la parolataj keltaj lingvoj uzas, en numerado post dek naŭ, ne la decimalan sistemon, sed la pli antikvan bazitan sur la nombro dudek". Ĝi krome atentigas, ke "Spuroj de tiu malnova sistemo troviĝas ankoraŭ en kelkaj ne keltaj eŭropaj lingvoj, ekzemple en la franca kaj dana, kaj en biblia angla".
Estas interese rimarki, ke ankaŭ la eŭska lingvo uzas tian kalkulsistemon.
Jen la numerala sistemo de la eŭska lingvo :
10 hamar 10 1 bat 11 hamaika 10, ? 2 bi 12 hamabi 10, 2 3 hiru 13 hamahiru 10, 3 4 lau 14 hamalau 10, 4 5 bost 15 hamabost 10, 5 6 sei 16 hamasei 10, 6 7 zazpi 17 hamazazpi 10, 7 8 zortzi 18 hamazortzi 10, 8 9 bederatzi 19 hemeretzi 10, 9
20 hogei 20 21 hogeita bat 20 + 1 22 hogeita bi 20 + 2 23 hogeita hiru 20 + 3 24 hogeita lau 20 + 4 25 hogeita bost 20 + 5 26 hogeita sei 20 + 6 27 hogeita zazpi 20 + 7 28 hogeita zortzi 20 + 8 29 hogeita bederatzi 20 + 9 30 hogeita hamar 20 + 10 31 hogeita hamaika 20 + 11 32 hogeita hamabi 20 + 12 33 hogeita hamahiru 20 + 13 34 hogeita hamalau 20 + 14 35 hogeita hamabost 20 + 15 36 hogeita hamasei 20 + 16 37 hogeita hamazazpi 20 + 17 38 hogeita hamazortzi 20 + 18 39 hogeita hemeretzi 20 + 19 40 berrogei 2 x 20 50 berrogeita hamar 2 x 20 + 10 60 hirurogei 3 x 20 70 hirurogeita hamar 3 x 20 + 10 80 laurogei 4 x 20 90 laurogeita hamar 4 x 20 + 10 100 ehun 100 200 berrehun 2 x 100 1000 mila 1000
(ekzistas dialektaj variantoj, sed la principo estas ĝenerala)
Tiu kalkulsistemo estas rimarkinde kohera. Nombroj de 11 ĝis 19 uzas radikon "hama", dek, plus aldonan ciferon, similan al tiu de la unua kolumno, krom 11, kiu ŝajne estas formita per aldono de praa formo de cifero unu. Nombroj de 20 ĝis 90 uzas radikon "hogei", kiu povas esti multiplikata per 2 ("berr" = re-), 3 kaj 4. Laŭ-necese, oni aldonas "ta hamar", "ta hamaika", "ta hamabi"... tio estas "kaj 10", "kaj 11", "kaj 12"... Tia kohereco montras lingvan stabilecon, kvazaŭ la sistemo restus senŝanĝa ekde la komenco.
Kiel antaŭ-anoncite, tia kalkulsistemo troviĝas en keltaj kaj kelkaj eŭropaj lingvoj. Kvankam la vortoj estas malsamaj, tio montras ian universalecon de la homa pensmaniero aŭ elturniĝemo, kiel kalkuli, kiam ankoraŭ ne ekzistis kalkuliloj kaj komputiloj.
[nombroj en pluraj lingvoj (0) (2)] [hejmpaĝo] [hiztegia/vortaro] [monatoj] [nombroj] [verboj (1) (2) (3) (4)] |
|
esperanto@online.fr |