Nomoj de monatoj en la eŭska

de Dominik Cornice (Francio)

(kun afabla helpo de Sabin Orueta por la etimologio de 8.b dagonila)

(artikolo aperinta en eŭska kverko, Aprilo 1993. N-ro 2)

Al ne-eŭskoj -el kiuj mi estas- la eŭska lingvo ŝajnas mistera, ĉar ĝi ne similas aliajn konatajn lingvojn. Foje franco povas diveni kion diras italo pro latinida komuneco de la lingvoj. Por la eŭska, nenio helpas ; eĉ vortoj de latina deveno tiel bone ensorbiĝis, ke ili ne plu rekoneblas. Kiel sciate, ĉio mistera ĝenerale ekscitas scivolemon. Mi mem aĉetis lernolibrojn kaj vortarojn de la eŭska lingvo por iom malkovri la misteron. Ve ! Kvazaŭ miraĝo, ju pli mi profundiĝis des pli solvo malproksimiĝis. La ĉefa demando estas : de kie devenas la eŭskaj lingvo kaj popolo ? Ion interesan mi iam malkovris, esplorante nomojn de monatoj en la eŭska lingvo. Ĉi-sube troviĝas listo, kiun mi kompilis el pluraj fontoj kaj vortaroj :

    EŬSKA NOMO RADIKO         SIGNIFO        
1. a urtarrila urthe (jaro)
  b ilbeltza beltz (nigra)
2. a otsaila otso (lupo)
  b barantaila baranda (?) (barilo)
3. a epaila epai (falĉi)
  b martxo latinida (Marto)
4. a jorraila jorra (plugi)
  b apirila latinida (Aprilo)
5. a orrila horri (folio)
  b loreil lore (floro)
  c ostaila osto (folio)
  d ostaroa osto (folio)
  e maiatz latinida (Majo)
6. a garagarrila garagar (hordeo)
  b ekaina ekhi-gain (suno)
  c errearoa erre (bruli)
7. a uztaila uzta (rikolto)
8. a agorrila agor (seka)
  b dagonila uda-goien-hila (monato ĉe supro de somero)
  c abuztua latinida (Aŭgusto)
9. a buruila buru (spiko)
  b iraila ira (filiko)
10. a urrila urri (postrikolto)
  b urria urri (postrikolto)
  c urrieta urri (postrikolto)
11. a hazila haz (semi)
  b azaroa haz (semi)
12. a neguila negu (vintro)
  b abendoa latinida (Advento)

Kion diri unuavide ?

3.b, 4.b, 5.e, 8.c, 12.b havas nedubeble latinidan devenon.

La plimulto de la ceteraj ŝajnas finiĝi per sufikso "-ila" (luno, monato), krom 1.b, kie ĝi troviĝas prefikse, 6.b, 10.b, 10.c.

Aliflanke, 5.d, 6.c, 11.b ŝajnas finiĝi per sufikso "-aroa" (sezono).

Mi indikis, post ĉiu nomo, kion ties etimologio laŭ mi elvokas -denaskaj parolantoj bonvolu pardoni neeviteblajn erarojn kaj miksadon de diversaj dialektoj.

Kion diri pli ?

Memkompreneble, plej signifoplenaj estas vortoj de ne-latinida deveno, ĉar ili respegulas la vivmedion de la prauloj.

La jaro videble disdividiĝis en kontrastajn sezonojn :
Dum vintra sezono, lumo estis mallongdaŭra, homoj ŝirmis sin kaj la brutojn kontraŭ lupoj.
Dum printempa refloro, rekomenciĝis kamplaboroj, kiaj falĉado kaj plugado.
Dum somera sekeco, hardis brula suno. Oni rikoltis hordeon.
Dum aŭtuna sezono, oni postrikoltis spikojn kaj filikon, ankaŭ semis por la venonta jaro.

Kion konkludi ?

Nu, vortoj parolas per si mem. Ĉu la sezonoj priskribitaj ĉi-supre ne respegulas la hodiaŭan realecon, almenaŭ de la agrikultura kaj paŝtista popolo ? Ĉu tio ne klare signifas, ke la eŭska popolo ĉiam vivis en la sama loko, sub la samaj cirkonstancoj ?

Anekdote, mi legis en libro "Biografio de Tito" de Dedijer (eldonis Slovenia Esperanto-Ligo, Ljubljana 1954) jenan dialogon inter Stalin kaj Kardelj (sur paĝo 362) :
Stalin : "De kie devenas tiuj albanoj"
Kardelj : "Ili devenas de la Iliroj."
Stalin : "Mi memoras, ke Tito diris al mi, ke ili estas parencaj al la eŭskoj"
Kardelj : "Jes, tio ĝustas"

Ĉu mi jam ne avertis, ke solvo de la mistero de la deveno de la eŭska popolo estas kvazaŭ miraĝo ?


[Ankaŭ haveblas en sensupersigna versio]

[Ankaŭ haveblas en  Unikoda versio]

[Reveno al la hejmpaĝo]

Valid XHTML 1.0!

esperanto@online.fr