Nomoj de monatoj en la euxska

de Dominik Cornice (Francio)

(kun afabla helpo de Sabin Orueta por la etimologio de 8.b dagonila)

(artikolo aperinta en euxska kverko, Aprilo 1993. N-ro 2)

Al ne-euxskoj -el kiuj mi estas- la euxska lingvo sxajnas mistera, cxar gxi ne similas aliajn konatajn lingvojn. Foje franco povas diveni kion diras italo pro latinida komuneco de la lingvoj. Por la euxska, nenio helpas ; ecx vortoj de latina deveno tiel bone ensorbigxis, ke ili ne plu rekoneblas. Kiel sciate, cxio mistera gxenerale ekscitas scivolemon. Mi mem acxetis lernolibrojn kaj vortarojn de la euxska lingvo por iom malkovri la misteron. Ve ! Kvazaux miragxo, ju pli mi profundigxis des pli solvo malproksimigxis. La cxefa demando estas : de kie devenas la euxskaj lingvo kaj popolo ? Ion interesan mi iam malkovris, esplorante nomojn de monatoj en la euxska lingvo. Cxi-sube trovigxas listo, kiun mi kompilis el pluraj fontoj kaj vortaroj :

    EUXSKA NOMO RADIKO         SIGNIFO        
1. a urtarrila urthe (jaro)
  b ilbeltza beltz (nigra)
2. a otsaila otso (lupo)
  b barantaila baranda (?) (barilo)
3. a epaila epai (falcxi)
  b martxo latinida (Marto)
4. a jorraila jorra (plugi)
  b apirila latinida (Aprilo)
5. a orrila horri (folio)
  b loreil lore (floro)
  c ostaila osto (folio)
  d ostaroa osto (folio)
  e maiatz latinida (Majo)
6. a garagarrila garagar (hordeo)
  b ekaina ekhi-gain (suno)
  c errearoa erre (bruli)
7. a uztaila uzta (rikolto)
8. a agorrila agor (seka)
  b dagonila uda-goien-hila (monato cxe supro de somero)
  c abuztua latinida (Auxgusto)
9. a buruila buru (spiko)
  b iraila ira (filiko)
10. a urrila urri (postrikolto)
  b urria urri (postrikolto)
  c urrieta urri (postrikolto)
11. a hazila haz (semi)
  b azaroa haz (semi)
12. a neguila negu (vintro)
  b abendoa latinida (Advento)

Kion diri unuavide ?

3.b, 4.b, 5.e, 8.c, 12.b havas nedubeble latinidan devenon.

La plimulto de la ceteraj sxajnas finigxi per sufikso "-ila" (luno, monato), krom 1.b, kie gxi trovigxas prefikse, 6.b, 10.b, 10.c.

Aliflanke, 5.d, 6.c, 11.b sxajnas finigxi per sufikso "-aroa" (sezono).

Mi indikis, post cxiu nomo, kion ties etimologio laux mi elvokas -denaskaj parolantoj bonvolu pardoni neeviteblajn erarojn kaj miksadon de diversaj dialektoj.

Kion diri pli ?

Memkompreneble, plej signifoplenaj estas vortoj de ne-latinida deveno, cxar ili respegulas la vivmedion de la prauloj.

La jaro videble disdividigxis en kontrastajn sezonojn :
Dum vintra sezono, lumo estis mallongdauxra, homoj sxirmis sin kaj la brutojn kontraux lupoj.
Dum printempa refloro, rekomencigxis kamplaboroj, kiaj falcxado kaj plugado.
Dum somera sekeco, hardis brula suno. Oni rikoltis hordeon.
Dum auxtuna sezono, oni postrikoltis spikojn kaj filikon, ankaux semis por la venonta jaro.

Kion konkludi ?

Nu, vortoj parolas per si mem. Cxu la sezonoj priskribitaj cxi-supre ne respegulas la hodiauxan realecon, almenaux de la agrikultura kaj pasxtista popolo ? Cxu tio ne klare signifas, ke la euxska popolo cxiam vivis en la sama loko, sub la samaj cirkonstancoj ?

Anekdote, mi legis en libro "Biografio de Tito" de Dedijer (eldonis Slovenia Esperanto-Ligo, Ljubljana 1954) jenan dialogon inter Stalin kaj Kardelj (sur pagxo 362) :
Stalin : "De kie devenas tiuj albanoj"
Kardelj : "Ili devenas de la Iliroj."
Stalin : "Mi memoras, ke Tito diris al mi, ke ili estas parencaj al la euxskoj"
Kardelj : "Jes, tio gxustas"

Cxu mi jam ne avertis, ke solvo de la mistero de la deveno de la euxska popolo estas kvazaux miragxo ?


[Ankaux haveblas en Latina3 versio]

[Ankaux haveblas en  Unikoda versio]

[Reveno al la hejmpagxo]

Valid XHTML 1.0!

esperanto@online.fr